Bartolomeo Eustachius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bartolomeo Eustachi
(1503-1574)
Tabulae anatomicaeverko finita en 1552sed publikigita nur en 1728
Tabulae anatomicae
verko finita en 1552
sed publikigita nur en 1728
Naskiĝis 1503
en San Severino Marche Flago-de-Italio.svg Italio
Mortis 27-a de aŭgusto 1574
en Fossombrone Flago-de-Italio.svg Italio
Alma mater Universitato de Padovo
v  d  r
Information icon.svg

Bartholomæus Eustachius (1503-1574) (naskiĝis en San Severino Marche, en la 1503 - mortis en Fossombrone, en la 27-a de aŭgusto 1574) estis itala kuracisto kaj unu el la fondintoj de la moderna anatomio, fama dank'al siaj priskriboj rilate al la homaj oreloj, pulmoj kaj koro.

Krom siaj bonaj konoj pri la latina kaj la greka, li studis Medicinon en la Universitato de Padovo kie Andreo Vesalio kaj Mateo Realdo Colombo (1516-1559) estis liaj profesoroj, kaj ili tri refaris la sciencon de la anatomio de la modernaj tempoj. Li baldaŭ famiĝis dank'al sia profunda kapableco kaj kono, kaj fariĝis kuracisto de la kardinaloj Karlo Borromeo kaj Giulio della Rovere (1533-1578), al kiu li akompanis al Romo. Post la morto de Colombo, li fariĝis profesoro pri anatomio de la Universitato La Sapienza de Romo, kiu estis organizita de la papo Aleksandro la 6-a (1431-1503) kaj majeste disvolviĝis dank'al la papoj Leono la 10-a kaj Paŭlo la 3-a.

Giovanni Battista Morgagni (1682-1771) kaj Albrecht von Haller (1708-1777) asertis ke ne estas parto de la homa korpo, sur kies strukturon li ne ĵetis iom da lumo. En 1570, li fariĝis kuracisto de la kardinalo Felice Peretti di Montalto, estonta papo Pio la 5-a. En la komenco de sia kariero, Eustachius kritikis Vesalion duondirante ke li estis preterlasanta la anatomion de Galeno. Tamen, daŭrigante siajn esplorojn post kelka tempo, li lernis aprezi la verkaron de Vesalio kaj multe laŭdis lian laboron. Lia verko "Tabulæ Anatomicæ" estos publikigita post lia morto far la papa medicinisto kaj korkuracisto Giovanni Lancisi (1654-1720), kostopage de la papo Klemento la 11-a.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Tabulae anatomicae, Venecio, 1552
  • Examen Ossium, 1561
  • De Motu Capitis (1561)
  • Libellus de dentibus, (traktato pri la dentaro, 1563)
  • De Vena Quae Azygos Graecis Dicitur atque de humana venae propagine, [1563]]
  • De Renibus, (tratakto pri la renoj 1563)
  • De Auditus Organis, (traktato pri la aŭdorganoj, 1564)
  • Erotiam Scriptoris Vetustissimi Vocum Collectio, 1564
  • Opuscula Anatomica (1564)
  • Erotiani Græci Scriptoris Vetustissimi Vocum, Quæ Apud Hippocratem Sunt, Collectio. Cum Annotationibus B. Eustachii ... Ejusdemque Eustachii Libellus de Multitudine - 1566
  • Erotian, Galeni et Herodoti Glossaria in Hippocratem ex recensione H. Stephani, Græce et Latine. Accesserunt emendationes H. Stephani, B. Eustachii, A. Aeringæ, etc. Recensuit, varietatem lectionis ex manuscriptis codd. Dorvillii et Mosquensi addidit, suasque animadversiones adjecit J.G.F. Franzius. Copious MS. notes, [by C. Burney] - 1780

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj