Bengala lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bengala lingvo
Bangla (বাঙলা)
Mapo
natura lingvomoderna lingvo
bengala-asama lingvaro
Parolata en Bangladeŝo, Barato, kaj dise en pluraj aliaj landoj
Parolantoj 300 000 000
Skribo bengala skribo, bengallingva brajlo
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Hindirana lingvaro
Hinda lingvaro
Apabhransa Avahattha
Bangla
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Bangladeŝo, Okcidenta Bengalio (Barato)
Reguligita de ne ekzistas Akademio por starigi lingvajn regulojn
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 bn
  ISO 639-2 ben
  ISO 639-3 ben
  SIL BNG
  Glottolog beng1280
Angla nomo Bangla
Franca nomo bangla
vdr

La bengala lingvo (বাংলা ভাষা, Bāṃlā bhāṣā, Bangla bhasha) apartenas al la hindeŭropaj lingvoj. Minimume 215 milionoj da personoj parolas ĝin kiel patrinan lingvon (2005). Ĝi apartenas al la tiel nomataj mondlingvoj (pli ol 100 milionoj) da parolantoj kaj okupas la lokon 7 laŭ la kvanto de la parolantoj en la mondo. El la parolantoj pli ol 140 milionoj da homoj vivas en Bangladeŝo, kie la bengala lingvo estas oficiala lingvo. En HindioBharato vivas pli ol ĉ. 75 milionoj da parolantoj. Tie ĝi estas unu el 22 oficialaj lingvoj. En la federaciaj ŝtatoj Okcidenta Bengalio kaj Tripuro ĝi estas la dua plej grava lingvo post la hindia lingvo. Aliaj homoj ĝin parolas en Malajzio, Nepalo, Saŭda Arabio, Singapuro, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Britio kaj Usono.

Skribo

Bengala skribo: Kiel ĉiuj aliaj Hindaj skriboj ĝi devenas de la Brahmi-a skribo. Jen ties literoj, kun la nagaria skribo ekvivalentoj, kaj prononco:

Gramatiko

La bengala lingvo sekvas jenan vortordon - subjekto, objekto, verbo -. Ĝi uzas postpoziciojn anstataŭ prepoziciojn. Ne ekzistas gramatika genro.

Historio

La plej antikvaj skribaj atestoj pri la lingvo estas kolekto de 47 kantoj de diversaj poetoj, la Charyapada.

Paĝoj el la Charyapada.


Aliaj projektoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www2.ignatius.edu/faculty/turner/languages.htm greke http://www.ethnologue.com/show_language.asp?code=BNG

Ŝablono:LigoElstara