Oreopsaro
Oreopsaro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Oreopsar bolivianus (Sclater, 1939) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Oreopsaro aŭ Bolivia oreopsaro (Oreopsar bolivianus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj. Ĝi estas monotipa en la genro Oreopsar. Ĝi estas endemio de Bolivio. Ĝi estas ĉefe nigra birdo.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj arbustaroj de altaj teroj kaj paŝtejoj. Ĝi havas ampleksan distribuadon, kun totala etendo ĉirkaŭkalkulita je 78.000 km². La populacio ne estis ĉirkaŭkalkulita, sed oni supozas ke ĝi havas pli da 10.000 maturaj individuoj kaj ke ebla malpliiĝo ne ankoraŭ gravas, kvankam la specio estis priskribita kiel “rara”, almenaŭ ie en ties distribuado (Stotz et al. 1996). Pro tio la specio estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga (LC laŭ angla mallongigo) (BirdLife International 2008).
Kelkaj fakuloj klasigas tiun specion en la genro Agelaioides, kun la Agelajoido, Molothrus badius.[1]
En Bolivio ĝi okupas la habitatojn de dezerta monta arbustar kaj paŝtejoj kaj agrikulturo, en la sekaj valoj interandaj. Krome, ĝi estas endemia zoogeografie de la Centraj Andoj (CAN ĉe Hennessey et al. 2003) kaj ĉeestas en unu de la areoj de Endemio de Birdoj (EBA-056 laŭ angla mallongigo) nomita kiel altaj Andoj de Bolivio kaj Argentino, kies konserva prioritato estas zorgiga (Hennessey et al 2003). Ĝi troviĝas en la departementoj de Cochabamba, Chuquisaca kaj Potosí en altitudoj ekde la 2.400 al 3.400 msm (Hennessey et al 2003).
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ http://www.itis.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=729192 ITIS Agelaioides, 29 de majo de 2009, angla.
- BirdLife International 2004. Oreopsar bolivianus Arkivigite je 2008-09-05 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
- BirdLife International (2008). Oreopsar bolivianus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 29a de majo de 2009.
- Stotz, D.F., J.W. Fitzpatrick, T.A. Parker III &D.K. Moskovits. 1996. Neotropical birds:ecology and conservation. University ofChicago Press, Chicago. 480 p.
|