Brno-Bohunice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brno-Bohunice
mapo
flago
Flago de Starý Lískovec
blazono
Blazono de Starý Lískovec
regiono Sudmoravia
distrikto Brno-urbo
lando Moravio
areo 3,02 km kvadrataj
loĝantoj 15 191 (la 14-an de majo 2007)
latitudo 49° 10′ 11.44′′ N
longitudo 16° 34′ 52.41′′ E
poŝtkodo 625 00
adreso Dlouhá 3, 62500 Brno-Bohunice
retejo www.brno.cz/bohunice/
retpoŝto epodatelna@bohunice.brno.cz

Bohunice estas historia civito, urboparto kaj katastra teritorio kaj ekde la 24-a de decembro 1990 sub la nomo Brno-Bohunice ankaŭ urboparto ĉe la sudokcidenta rando de la statuta urbo Brno de areo 301,71 ha. Estas ĉi tie registritaj 47 stratoj kaj 1 132 adresoj.

Najbaraj urbopartoj kaj civitoj

Brno-Bohunice najbaras okcidente kun Starý Lískovec, nordokcidente kun Brno-Nový Lískovec, norde kaj oriente kun Brno-centro, sudoriente kun Brno-sudo, kaj sude kun la civito Moravany.

Karaktero de la urboparto

Bohunice havas urban karakteron kaj ondumitan pejzaĝon kun evidentaj altodiferencoj en la setlejo. La setlejo konsistas el paneldomoj, en kies centro troviĝas restintaj domoj de la origina vilaĝo. La orienta parto estas eksterordinata pro la strat-nomoj laŭ iamaj sovetuniaj respublikoj. Norde de la setlejo sur la norda flanko de la strato Jihlavská (= kondukanta al la urbo Jihlava) etendiĝas kompleto de la loka fakultata hospitalo Brno-Bohunice, kiu parte eniras la najbaran urboparton Brno-Starý Lískovec. Kun la hospitalo najbaras ĉirkaŭmurita aresta malliberejo, kaj oriente de ĝi troviĝas supermagazeno Kaufland. Sude de la origina vilaĝo fluas rivereto Leskava.

Trafiko

Kvankam la sudan randon de Bohunice trairas aŭtostrado D1 el Praha al Brno, la urboparto mem ne havas rektan konekton al ĝi. Paralele kun la strado iras fervojo el Brno al Střelice (okres Brno-venkov). La konekton al urbocentro certigas la Trafik-entrepreno de Brno pere de tramlinioj 7 (ĝi tie finiĝas) kaj 5, 8 (ili daŭrigas sian vojon ĝis Starý Lískovec),kaj pere de pluraj bus- kaj trole-linioj.

Historio

La unua mencio pri Bohunice estas el la septembro 1237. Bohunice estis aligitaj al Brno la 16-an de aprilo 1919. En la 1960-aj jaroj realiĝis vasta katastra reformo, kiam ŝanĝiĝis ankaŭ la limoj de Bohunice kaj sur la neuzita teritorio oni komencis konstrui setlejon por 30 000 homoj en 1971 oriente inter la centra tombejo de Brno kaj la origina vilaĝo, kies kelkaj partoj estis malkonstruitaj. Ĝis 1975 Bohunice estis urboparto de Brno kun propra nacia komitato, poste ĝi fariĝis parto de la urbodistrikto Brno I ĝis 1990, kiam kreiĝis moderna memadministra urboparto Brno-Bohunice.

Vidindaĵoj

En Strato Dlouhá troveblas en parko statuo de Inocento la 11-a.[1]

Eksteraj ligiloj

  1. http://www.vilemwalter.cz/dsa/bohunice.htm
Bohunice de okcidente
Bohunice de okcidente