Lyss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Busswil ĉe Büren)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lyss (stacidomo).
Lyss
Blazono de Lyss
Blazono de Lyss
Blazono de Lyss
Stacidomo de Lyss
Stacidomo de Lyss
Stacidomo de Lyss
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarberg
Koordinatoj  47° 4′ 30″ N 7° 18′ 25″ O / 47.07500 °N, 7.30694 °O / 47.07500; 7.30694 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 30″ N 7° 18′ 25″ O / 47.07500 °N, 7.30694 °O / 47.07500; 7.30694 (mapo)
Areo 14,82 km²
Alteco 444 m super marnivelo
Poŝtkodo 3250
Komunumkodo 0306
Mapo de Lyss
vdr


Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Lyss estas urbo en la iama distrikto Aarberg en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 11240 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Post la aliĝo de Busswil ĉe Büren la komunumo la 1-an de januaro 2011 nobris 13770 loĝantojn. Ek de la 1-a de januaro 2010 Lyss apartenas al la nove fondita administra distrikto Seeland.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lyss situas ĉe la orienta marĝeno de la regiono Seeland ĉe la bordo de la Malnova Aro. Ek de la 1-a de januaro 2011 al Lyss apartenas ankaŭ la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Busswil ĉe Büren.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordo al Studen, en nordnororiento al Büetigen, en nordoriento al Diessbach ĉe Büren, en oriento al Grossaffoltern, kaj en sudo al Seedorf, en sudsudokcidento al Aarberg, en okcidento al Kappelen, kaj en nordnordokcidento al Worben.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En la urbocentro kruciĝas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 6 kaj 22. La urbo havas aliron al la svisa aŭtovojo A6 de Thun tra Berno al Bielo, kiu pasas tra la komunuma teritorio. La stacidomo de Lyss situas ĉe la fervojlinioj de Berno al Bielo kaj de Lyss al Morato. Krome ekzistas interurba buslinio n-ro 74 de Lyss al Bielo.

Ĝemelurbo[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurbo de Lyss estas Monopoli en la Provinco Bari en la regiono Apulio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lyss datiĝas el la jaro 1009 kiel Lissa.

En mezepoko en Lyss regis la Grafoj de Neuenburg-Aarberg. En la jaroj 1377/79 Lyss fariĝis posedaĵo de Berno. Ĝis la korekto de la Malnova Aro per la konduko de la rivero al la Lago de Bielo la regiono de Lyss regule suferis pro gravaj inundoj.

En baloto de la 7-a de marto 2010 la loĝantoj de la komunumoj Lyss kaj Busswil ĉe Büren decidis, ke la du komunumoj estas kun efiko de la 1-a de januaro 2011 kunigitaj sub la nomo Lyss.

Famulo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]