Centurion (Sud-Afriko)
Centurion estas grandurbo en provinco Gauteng, Sud-Afriko, situanta inter Pretorio kaj Johannesburg. La urbo havis la nomojn pli frue kiel Lyttelton, poste Verwoerdburg, nomita post Hendrik Verwoerd, arkitekto de la aparteido. La neŭtrala nomo Centurion havas neniun signifon, kaj estis supozeble elektitaj fare de loĝantoj en 1995.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 25° 51′ S 28° 11′ O / 25.850 °S, 28.183 °O (mapo)Koordinatoj: 25° 51′ S 28° 11′ O / 25.850 °S, 28.183 °O (mapo)
- Areo: 239 km²
- Loĝantaro: 335.905 (en 2012)
- Supermara alteco: 1455 m
- Horzono: UTC +2 h
- Poŝtkodo: 0157
Geografio
Centurion (Sud-Afriko) situas sur altebenaĵo laŭ rivero Hennops en la norda parto de la lando. Pretorio troviĝas 20, Johanesburgo kaj Benoni po 37, Durbano 523, Port Elizabeth 934, Kaburbo 1297 km.
Historio
Centurion (Sud-Afriko) estis loĝata jam en la 13-a jarcento, kiam nigraj afrikanoj ekloĝis en tiu areo. Ili kultivis terojn, paŝtigis brutaron kaj elfandis feron. En 1841 eŭropanoj fondis tie bienon. Okazis batalo inter britoj kaj buroj en 1881, poste en 1901 la britoj establis en la proksimeco deportejon por virinoj kaj infanoj, el kiuj multe da buroj mortis. Oni koncedis al Centurion statuson en 1962 kiel Lyttelton. Ĝi estis formita per kombinado de la areoj de Doornkloof, Irene kaj Lyttelton. En 2000 oni forprenis la municipan statuson de la urbo.
Klimato
Centurion (Sud-Afriko) havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias en somero inter 20-30 °C. Tio falas ĝis 5 °C en vintro. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas ĉ. 650-750 mm. La pluvo en novembro kulminas. Inter majo-aŭgusto apenaŭ pluvas.
Vidindaĵoj
Fontoj
- Angla Vikipedio
- mapo, distancoj
- loĝantaro
Eksteraj ligiloj
greke Google Map greke History of Centurion greke CenturioNet