Château-d'Œx

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Château-d’Œx
Blazono de Château-d’Œx
Blazono de Château-d’Œx
Blazono de Château-d’Œx
Château-d’Œx
Château-d’Œx
Château-d’Œx
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut
Koordinatoj  46° 28′ 25″ N 7° 7′ 49″ O / 46.47361 °N, 7.13028 °O / 46.47361; 7.13028 (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 25″ N 7° 7′ 49″ O / 46.47361 °N, 7.13028 °O / 46.47361; 7.13028 (mapo)
Areo 113,71 km²
Alteco 958 m super marnivelo
Poŝtkodo 1660
Komunumkodo 5841
Mapo de Château-d’Œx
Mapo de Château-d’Œx
Situa mapo de Château-d’Œx
vdr

Château-d’Œx estas komunumo en la distrikto Riviera-Pays-d’Enhaut en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 3285 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Château-d’Œx situas en la Vaŭdaj Alpoj ĉe la bordo de la rivero Sarino. La komunumo konsistas el la 4 vilaĝoj Château-d'Œx, L'Etivaz, Les Moulins kaj Les Granges, 35 malgrandaj vilaĝetoj kaj 22 alpopaŝtejoj. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 113,71 km², de kiuj 18,1% estas kovritaj de arbaro, 47,6% servas por agrikulturo kaj 2,9% por setlado. La restanta kvinono de la teritorio konsitas el altmontara dezerto. Ĝi estas laŭ surfaco la plej granda komunumo de Kantono Vaŭdo.[2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Château-d’Œx limas en nordo al Haut-Intyamon (FR), Grandvillard (FR) kaj Charmey (FR), en nordoriento al Rougemont, en oriento al Saanen (BE), kaj en sudoriento al Gsteig ĉe Gstaad, en sudsudoirento al Ormont-Dessus, en sudo al Ormont-Dessous, en okcidento al Villeneuve kaj en nordokcidento al Rossinière.

Trafiko

Tra Château-d’Œx pasas la kantona ĉefvojo n-ro 11 de Ailge al Saanen. Pere de la etspura montarfervojo de Montreux al Lenk en Simme-Valo la komunumo estas konektita al la publika transportreto. En Château-d’Œx ekzistas aerodromo, kie ĉiujareo okazas la famaj varmaerbalon-semajnoj, kaj de kie Bertrand Piccard startis kun sia rekorda balonveturo kun Breitling-Orbiter.

Historio

La unuaj dokumentaj mencio de Château-d’Œx datiĝas el la jaro 1115 kiel Oit', Oyz, Oix kaj Oyez. Dum mezepoko en La Motte en Château-d’Œx ekzistis burgo de la Grafoj de Grejerco, kiuj tiam estis la landaj mastroj. Ribelante kontraj la grejercaj grafoj la vilaĝanoj de Château-d’Œx en la jaro 1403 konkludis civitanan kontrakton kun Berno. En la jaro 1555 post la bankrotiĝo de la Grafoj de Grejerco la supra valo de Sarino kun Château-d’Œx, Rougemont kaj Rossignère, la tiel nomita Pays-d'Enhaut, fariĝis havaĵo de Berno, dum la cetera havaĵo de la Grafoj de Grejerco fariĝis friburga teritorio. Château-d’Œx tiam estis integrita al la Voktejo Sarino al kiu ĝi apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798. Tiam ĝi estis integrita al la Kantono Lemano kaj en la jaro 1803 al la nove fondita Kantono Vaŭdo. Ĝis 2007 ĝi estis la ĉefloko de la Distrikto Pays-d'Enhaut, kiu tiam estis kunigita kun la Distrikto Vevey al la nova Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut.[3]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: David Birmingham: Château-d’Œx en Historia Leksikono de Svislando (2005-02-21)

Eksteraj Ligiloj