Charles-Augustin de Coulomb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Charles de Coulomb

Charles-Augustin de Coulomb, esperante Kulombo, (naskiĝis la 14-an de junio 1736 en Angulemo, mortis la 23-an de aŭgusto 1806 en Parizo) estas franca oficiro, inĝeniero kaj fizikisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Charles-Augustin de Coulomb estas la filo de Henry Coulomb, inspektoro de Reĝaj Bienoj devenanta de Catherine Bajet kaj de la urbo Montpeliero. Li studis en Parizo en Gimnazio de Kvar Nacioj, malgraŭ ke lia familio ne estas aristokrata. La kursoj pri matematiko de Pierre Charles Le Monnier decidigis lin forlasi sansciencon. Senheredigita, li alligas la familion de lia patro en Montpeliero, kaj partoprenas de 1757 ĝis 1759 al laboroj de la akademio de tiu urbo, kies akademiestro estis la matematikisto Augustin Danyzy. Kun aprobo de lia patro, li revenas en Parizon dum 1759 por sekvi kursojn en preparanta instituto direktita de Charles Etienne Louis Camus, kaj li sukcesis ĉe la enirokonkurso por la milita Lernejo de pioniraro de Mezières.

Je la eliro de la Lernejo en 1761, li unue partoprenas al la establaĵo de marbordaj mapoj de Bretonio. Poste li estas komisiita al Martiniko en 1764 por, sub instrukcioj de leŭtenanto-kolonelo de Rochemore, partopreni al la konstruo de Fortikaĵo Bourbon, ĉar sekvante la Sepjaran militon, la franca kolonio estis tiam izolata inter anglaj kaj hispanaj posedaĵoj. Charles de Coulomb deĵoras dum ok jaroj direktante la laborojn; li malsaniĝis pro tropikaj febroj, sed efektivigis plurajn esplorojn pri rezistado de masonaĵoj, kaj pri la subteno de fortikaĵo-muroj, laŭ ideoj instigataj de Pieter van Musschenbroek pri frotado.

Veturilo uzita de Kulombo por mezuri la frotajn fortojn.

Rehejmigita en 1772 kun rango de kapitano, li provas rekomenci sciencan karieron sendante al la Akademio de Sciencoj memoraĵon pri siaj plejmultaj esploroj: Eseo pri apliko de reguloj "de maximis" kaj "de minimis" al kelkaj problemoj de Statiko en Arkitekturo (1773). Kulombo uzas ene diferencialan kalkulon por studi fleksiĝon de traboj, la puŝadon de ŝtonoplenigaĵoj kontraŭ subtenmuroj kaj la ekvilibron de volboj en masonaĵoj.

Li deĵoris sinsekve en Cherbourg (1774-1776), en Besancon (1777-1779) kaj en Rochefort (1779-1780), kie li direktas la riparon de la fortikaĵo de la apuda insulo, la insulo de Aix. Kunlaborante kun la arsenalo de Rochefort, li farigas diversajn esplorojn pri ŝnuraĵoj, kaj gajnas en 1781 la premion de la Akademio de Sciencoj pri leĝoj de frotado kaj rigidado de ŝnuroj, distingo kiu estas sekvita de lia elekto al la Akademio.

Elektita kiel eksperto por la pligrandigo de la haveno de Saint-Malo, sekvante lian raporton, li nomiĝas Intendanto de akvoj kaj fontanoj de Francio, rekomendita de Charles Claude Flahaut de La Billarderie en 1784, kaj promociita leŭtenanto-kolonelo en 1786. La Revolucio danĝerigos lian postenon nur post 1791. Dum la Teroro, li rifuĝis singarde ĉe sian kolegon Jean-Charles de Borda en la regiono de Blois, forlasante siajn posedaĵojn en Parizo. Li revenos en la ĉefurbon dum Direktorio. Laŭ la peto de Bonaparto, li okupiĝis dum la kvar lastaj jaroj de sia vivo kiel ĝenerala inspektoro de la publika Instruado, sub la estraro de Antoine-François Fourcroy.

De instruado kiel inĝeniero, li ĉefe estas fizikisto. Li publikigas sep traktatojn pri elektro kaj magnetismo, kaj aliajn pri la fenomeno de tordo, la frotado de solidoj, ...

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La tordometro de Kulombo (desegno de Mémoires de l'Académie des Sciences), 1784.
  • Tre rigorema esploranto, kaj preskaŭ ĉiuj el liaj eksperimentoj estis favorite akceptitaj kaj aldonitaj sen granda modifo en klasika fiziko kaj en mekanika inĝenierarto: leĝo de Kulombo (leĝo de frotado), puŝado de teraĵo kontraŭ subtenantaj muroj, rigido de ŝnuroj, stabilo de volboj.
  • Liaj esploroj pri mekanika, homa kaj animala laboro antaŭskribas studojn de Gaspard de Prony kaj pli fore preparas tajlorismon.
  • Lia Memoraĵo pri servo de oficiroj en korpuso de pioniraro (1776) estis utila al la Grafo de Saint-Germain por reorganizi tiun korpuson en la fino de la 1780-aj jaroj.
  • Kulombo estas tamen precipe konata pri siaj historiaj eksperimentoj kun tordo- balancilo (tordometro), por kalkuli la forton inter du elektraj ŝargoj, per ekvacio de forto difinita laŭ lia nomo: la kulomba leĝo. Tiu tordometro eblas mezuri tre malgrandajn interagofortojn. La mezuro de la torda angulo dum ekvilibro permesas determini la intensecon de la forpuŝa forto. Pri altira forto, la studo de osciladoj permesas determini la intensecon de la forto.

Membro de la Akademio de Sciencoj, li verkis Memoraĵoj, kaj Esploroj pri rimedo por plenumi sub akvo hidrolikajn laborojn (1779).

Omaĝoj[redakti | redakti fonton]

  • Lia nomo estas uzita por difini la unuon de elektra ŝargo: la kulombo (simbolo C).
  • Lia nomo estas en la listo de 72 nomoj de scienculoj skribitaj sur la Eiffel-turo.
  • Lin reprezentanta poŝtmarko estis eldonita la 22-an de majo 1961, stampita la unuan tagon de la 20-a de majo en Angulemo.[1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • C.A. Coulomb, Théorie des machines simples (Teorio de simplaj maŝinoj) (1821), presejo Bachelier, Paris. Réimpr. facsimile éd. Blanchard (2002), (ISBN 2-85367-218-2) (france)
  • Stephen Timoshenko, History of Strength of Materials (Historio pri rezisto de materialoj) (1956) (angle)
  • Sylvie Provost (1995), Charles Coulomb, la précision de l'ingénieur (Charles Coulomb, la precizeco de la inĝeniero) en Aventures scientifiques. Savants en Poitou-Charentes du XVIe au XXe siècle (DHOMBRES J., dir.), Les éditions de l’Actualité Poitou-Charentes (Poitiers) : 72-85. (ISBN 2-911320-00-X). (france)
  • C.A. Coulomb, Memoraĵoj En Collection de mémoires relatifs à la physique, tome I (1884) (france)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]