ConIFA
Konfederacio de Sendependaj Futbalaj Asocioj | ||
---|---|---|
Confederation of Independent Football Associations | ||
internacia sporta federacio • metaorganizaĵo • federacio de futbalo | ||
Komenco | 2013 | |
Sidejo | Luleå, Svedio | |
Tipo | Federacio de asocioj | |
Ĉefestro(j) | Per-Anders Blind vd | |
Estr(ar)o | Per-Anders Blind (monda prezidanto) | |
Lingvoj | ||
Retejo | conifa.org | |
ConIFA (akronimo de la angla nomo Confederation of Independent Football Associations, en Esperanto Konfederacio de Sendependaj Futbalaj Asocioj) estas federacio de futbalaj asocioj establita en 2013. La konfederacio konsistas el asocioj respektive futbalteamoj kiuj reprezentas naciojn, dependajn regionoj, internacie neagnoskatajn ŝtatojn, minoritatojn, senŝtatajn popolojn, regionojn kaj mikronaciojn, kiuj ne estas membro de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia, mallongigata FIFA (FIFA nur akceptas membrajn federaciojn kiuj reprezentas ŝtatojn oficiale agnoskatajn fare de la Unuiĝintaj Nacioj). En tiu celo, ConIFA konkurencas kun alia alternativa ligo de regionaj naciaj futbalaj asocioj ekster FIFA, nomata esperantlingve NF-Ligo (longigo aŭ Nova Federacia Ligo aŭ Ne-FIFA-Ligo) respektive angle NF-Board.
ConIFA organizas la Futbalan Mondpokalon ConIFA ("ConIFA World Football Cup"), kies unua turniro okazis en 2014 en Östersund, Svedio. La unua Eŭropa Konkurso okazu en 2015.
Membroj
Eŭropo
- Cilento (suda Kampanio)
- Graflando Nico
- Mankso (Ellan Vannin)
- Frankonio
- Helgolando
- Monako
- Turka Respubliko Norda Kipro
- Okcitanio (okcitana nacia teamo de futbalo)
- Padanio (padania nacia teamo de futbalo)
- Ciganoj
Afriko
Azio
- Abĥazio
- Asirianoj
- Iraka Kurdistano (kurda nacia teamo de futbalo)
- Monta Karabaĥo
- Suda Osetio
- Tamil Eelam
Norda kaj Centra Ameriko
- Dosiero:Flag of Cascadia.svg Kaskadio (bioregiono Cascadia)
Nur kelkajn monatojn post kiam ĝi iĝis membro de ConIFA, la kebekia oficiala teamo de futbalo aniĝis al la Kebekia Futbala Federacio (france Fédération de soccer du Québec, FSQ), kun la intenco ke la federacio FSQ eventuale petu membrecon de CONCACAF, la nordamerika konfederacio de FIFA. Tiucele oni anoncis ke la teamo nur ludu internaciajn matĉojn kontraŭ naciaj teamoj kiuj estas membroj de ĉu CONCACAF aŭ FIFA, kaj ne plu partoprenu en Ne-FIFA-Futbalaj turniroj. [1]
Referencoj
Eksteraj ligiloj