Concha de Albornoz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Concha de Albornoz
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1900 (1900-04-29)
en Luarko, Asturias Province,  Burbona restaŭrado en Hispanio
Morto 29-an de februaro 1972 (1972-02-29) (71-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Álvaro de Albornoz
Frat(in)o Álvaro de Albornoz y Salas
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

María de la Concepción de ALBORNOZ Salas (Luarca, Asturio, 29a de aprilo 1900 - Meksiko, 29a de februaro 1972)[1]​ estis hispana intelektulino kaj feministo, ekzilita post la hispana milito. Ŝi estis filino de la politikisto respublikana Álvaro de Albornoz kaj fratino de la verkisto Álvaro de Albornoz Salas.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi edukiĝis en la Institución Libre de Enseñanza, kie ŝi konis la estontan verkistinon Concha Méndez, kun kiu ŝi amikiĝis eĉ dum la ekzilo en Meksiko. Ŝi gradiĝis en la Centra Universitato de Madrido, en kiu ŝi konis tiun kiu estos lia edzo, la advokato kaj estonta deputito (1931-1933) de la Partido Republicano Radical Socialista Ángel Segovia Burillo, kaj amikinon la verkistinon Rosa Chacel. Ŝi iĝis instruistino en la mezlernejo Antonio de Nebrija de Madrido. Ŝi organizis babilrondon aŭ literaturan salonon hejme, tiam en la Paseo de la Castellana, kaj ŝi estis membro de la virina klubo Lyceum Club Femenino.[2]

En 1922, ŝi estis atestanto de la geedziĝo de Rosa Chacel kun la pentristo Timoteo Pérez-Rubio kaj poste de la bapto de ŝia filo. En 1927 ŝi estis sekretariino de la fako de Filozofio de la Ateneo de Madrido, kaj ambaŭ paroj da geedzoj loĝis en la sama loĝejaro ĉe la placo Tirso de Molina kie loĝis ankaŭ Valle-Inclán. Concha de Albornoz amikiĝis kun la poeto de la Generacio de la 27-a Luis Cernuda (laŭ Gregorio Prieto kaj la kritikisto Antonio Sánchez-Barbudo tiu estis sendube la ina amikeco plej grava en la vivo de la sevila poeto, komparebla nur kun tiu de Concha kun Rosa Chacel; tiu triopo formis "nesepareblan trion") kaj en decembro 1931 ŝi helpis la poeton Miguel Hernández en lia unua vojaĝo al Madrido prezentante lin en la literaturaj revuoj kaj al diversaj verkistoj, kiel Ernesto Giménez Caballero, al kio Hernández korespondis dediĉante alŝi la 25an oktavon de sia Perito en lunas (1933). Ŝi veturis al Parizo en la somero 1936 kun Luis Cernuda kiel sekretarioj de ŝia patro Álvaro de Albornoz, tiam ambasadoro en Francio de la registaro de la Dua Respubliko. Ŝi revenis al Hispanio, dum Cernuda aliĝis al la respublika armeo kaj Concha laboris en ministerio. Ŝi veturis al Londono, kien estis translokigita ŝia edzo; sed la geedzoj ne interkonsentis kaj en januaro 1937 ŝi startigis proceson de divorco, en kiu Concha estis konsilita de la advokato Victoria Kent.

Ŝi translokiĝis al Valencio en 1937 kun la registaro de la Respubliko. Li estis unu de la subskribantoj de la Manifesto de la Alianza de Escritores Antifascistas para la Defensa de la Cultura; ŝi revenis al Parizo kun sia patro, sed tuj akceptis inviton de sia amiko Máximo José Kahn, tiam konsulo, kaj de lia edzino Gertrudis Blumenfeld, por loĝi en Tesaloniko; ŝi rehavis sian diplomatan karieron per posteno de sekretariino en la ambasadejo de Ateno, sed ŝi ne okupis ĝin ĉar ŝi perdis aŭ oni ŝtelis al ŝi tekon kun gravaj dokumnetoj, pro kio la spiona servo SIM malpermesis ŝian enpostenigon dum oni esploras la aferon.[3]​ En Grekio ŝi kunvenis kun Rosa Chacel kaj vizitis la romaniston Nikos Kazantzakis. Post la fino de la milito, ŝi veturis al Ascona (Svisio) kaj poste al Francio, de kie ŝia familio organizis sian ekzilon al Meksiko. Ŝi enŝipiĝis en junio 1939 al Kubo. Tie ŝi loĝis ĝis decembro 1940 kaj dume ŝi instruis literaturon en la Escuela Libre de Havano kaj amikiĝis kun la verkisto José Lezama Lima. En januaro 1940, per la ŝipo Monterrey, ŝi alvenis al Meksiko la 25an de januaro 1940; tie ŝi loĝis ĝis 1944.

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

En Meksiko ŝi kontaktis kun aliaj ekzilitoj, inter kiuj la pentristo Ramón Gaya. En 1944, ŝi translokiĝis al usono kaj iĝis instruistino de la Mount Holyoke College (Masaĉuseco), kaj ekde tie ŝi helpis multajn hispanajn ekzilitojn, inter kiuj sian grandan amikon Luis Cernuda, kiu same iĝis profesoro de la sama porvirina lernejo. Ŝi renkontiĝis iam kun Eleanor Roosevelt.

Reveninte en Meksikon, Albornoz oftulis kun Cernuda kaj Clara James. Kun tiu lasta kaj kun Ramón Gaya ŝi revenis en Eŭropon en 1952, kaj kuniĝis kun la poeto kaj verkisto Juan Gil-Albert. La grupo vizitis Venecion, Florencon, Padovon, Vicenza, Veronon kaj Romon. En 1956 Albornoz, Gil-Albert kaj Gaya estis en Parizo, kaj Albornoz kaj Gaya vizitis en Romo María Zambrano en ŝia loĝejo ĉe Piazza del Popolo. En oktobro 1959, post ferio en Japanio, Concha renkontiĝis kun Rosa Chacel en Novjorko. Septembre 1960, Albornoz suferis malsaniĝon kiu iĝis cerba paralizo en Meksiko, kaj rezultis en ŝia morto tie en februaro 1972.[4]

Ŝi publikigis neniom, same kiel "Pepín" José Bello (alia grava membro de la Generacio), kvankam ŝi planis kun Nikos Kazantzakis traduki al greka tekstojn de hispanaj poetoj kaj fakte tradukis en 1941 Hombres contra Hitler, de Fritz Max Cahen, 1891-1966. Ĉiuokaze ŝi estis helpanto kaj konfidanto de nombraj verkistoj, skribis abundan leteraron kaj reĝisoris teatraĵojn de hispanaj klasikuloj en Mount Holyoke.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Concepción Albornoz Salas». PARES. 2019.
  2. Aguilera Sastre, Juan (2011). «Las fundadoras del Lyceum Club Femenino». Brocar (35). Konsultita la 13an de marto 2023.
  3. María del Carmen García Antón en Visto al pasar: República, Guerra y Exilio, 2002, p. 130
  4. López García, José Ramón (2013). «Magda o de la amistad Homenaje a Concha de Albornoz de Juan Gil-Albert». El exilio literario de 1939, 70 años después: actas.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Luis Cernuda, Años de exilio (1938-1963), Barcelona, Tusquets, 2008.
  • Máximo José Kahn, Apocalipsis hispánica, México, Editorial América, 1942.
  • Nikos Kazantzakis, The Selected Letters of Nikos Kazantzakis, eld. de Peter Bien, Princeton, Princeton University Press, 2012.
  • Shirley Mangini, Las Modernas de Madrid. Las grandes intelectuales españolas de la vanguardia, Barcelona, Península, 2001, pp. 157–158.
  • James Valender, Luis Cernuda: Álbum, biografía, Madrid, Publicaciones de la Residencia de Estudiantes, 2002.
  • José Ramón López García, Magda o de la amistad: Homenaje a Concha de Albornoz de Juan Gil-Albert. Barcelona, Universitat Autónoma de Barcelona, 2013.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Concha de Albornoz en la hispana Vikipedio.