Cruschedula

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La genro de pingvenoj el komenca Oligoceno nome Cruschedula estis iam supozata apartenanta al Sfeniskedoj, tamen reekzameno de la holotipo en 1943 rezultis en tio ke la genro estis lokita en Akcipitredoj.[1] Plua ekzameno en 1980 rezultis en lokigo kiel Aves incertae sedis.[2]

Cruschedula estas enigma birdogenro konsiderata nomen dubium[2] kiu konsistas el sola specio Cruschedula revola.[3][1]

La genro estis unuafoje priskribita de Florentino Ameghino en sia volumo de 1899 nome Sinopsis geológico-paleontológica. Suplemento. (Adiciones y correcciones.).[1] Tiu nomo estis pensita de Ameghino laŭ kombino de la latinaj crus signife "tibio" kaj schedula signife "paperpeceto".[3] La etimologio de la specifa epiteto ne estas klara, sed eble venas el latina revolare (flugeti).[3] Kaj genro kaj specio estis priskribita el nura parta osto kiun Ameghino konsideris peco de tarsometatarso. Tiu osto estis trovita en kuŝejoj de Deseado Formaĵo ĉe la Golfo Sankta Georgo en Suda Patagonio, Argentino. Deklarita kiel holotipa specimeno ĝi eniris al la Naturscienca Muzeo Bernardino Rivadavia kun granda parto de la fosilia kolekto de Ameghino.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 (1946) “Fossil penguins”, Bulletin of the American Museum of Natural History 81. 
  2. 2,0 2,1 (1985) “Faunal Turnover in South American Fossil Avifaunas: The Insufficiencies of the Fossil Record”, Evolution 39 (5), p. 1174–1177. doi:10.2307/2408747.  Arkivigite je 2022-10-09 per ghostarchive.org [Error: unknown archive URL] Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-17. Alirita 2013-12-06.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 (1972) “Conspectus of Patagonian fossil penguins”, American Museum novitates 2488, p. 1–37. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Agnolin, Federico (2006). "Notas sobre el registro de Accipitridae (Aves, Accipitriformes) fósiles argentinos". Studia geologica salmanticensia 42: 67–80. Konsultita la 4an de Septembro 2012.