Dömös

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu kun Dömsöd!

Dömös [domoŝ] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Esztergom.

Larĝa panoramo al Danubo ĉe Dömös

Bazaj informoj

Geografio

Dömös situas inter monto kaj dekstra bordo de Danubo havanta havenon, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Esztergom. Budapeŝto troviĝas 45 km-ojn, Visegrád 5 km-ojn kaj Esztergom 16 km-ojn. La vilaĝo havas pramon kaj kontraŭe fervojan stacidomon.

Historio

Oni trovis restaĵojn el la neolitiko, kuproepoko, bronzepoko, de romianoj kaj avaroj. La hungaroj konstrius terfortikaĵon sur montopinto 483 m-ojn alta kaj palacon por la reĝo ĉe la Danubo. La komunumo estas menciita unuafoje en 1063, kiam Béla la 1-a ĝuste tie mortis. En 1107 duko Álmos fondis kapitulon kaj monaĥon. En Visegrád okazis ribelo en 1321, tiam la monaĥejo tute detruiĝis. La turkoj interrompis la viglan reĝan kaj eklezian tempojn kaj eterne detruiĝis la pompo. La apuda komunumo tamen ne senhomiĝis. La nuntempa vilaĝo estas ŝatata feriejo.

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kuracejo, dentokuracejo.

Vidindaĵoj

Famuloj

En Dömös naskiĝis inĝeniero Kornél Zelovich. En Dömös mortis reĝo Béla la 1-a (Hungario).