Daugavpils

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daugavpils
1912-Foto de Prokudin-Gorski
1912-Foto de Prokudin-Gorski
1912-Foto de Prokudin-Gorski
ŝtata urbo de Latvio • respublika urbo en Latvio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Latvio
Regiono Latgalio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajto ekde 1582
Poŝtkodo LV-5401 – LV-5422
Telefonkodo (+371) 654
Kodo laŭ ISO-kodo LV-DGV
Retpaĝaro www.daugavpils.lv
Demografio
Loĝantaro 103 053  (2010)
Loĝdenso 1,421,42 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 53′ N, 26° 32′ O (mapo)55.88333333333326.533333333333Koordinatoj: 55° 53′ N, 26° 32′ O (mapo)
Alto 105 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 72,5 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono Orient-Eŭropa somera tempo [+]
Daugavpils (Latvio)
Daugavpils (Latvio)
DEC
Daugavpils
Daugavpils
Situo de Daugavpils

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Daugavpils [+]
vdr

Daugavpilsgermane historie Dvinsk kaj Dünaburg, ruse historie Невгин/Nevgin, Борисоглебck/Borisoglebsk kaj Двинcк/Dvinsk, beloruse Дзвінск/Dswinsk, latgale Daugpiļs, litove Daugpilis, pole historie Dyneburg respektive Dynaburg kaj Dźwińsk, jide דענענבורג/Denenburg - estas urbo en la regiono Latgalio, la orienta parto de Latvio. Laŭ grandeco kaj graveco la urbo en Latvio havas la duan rangon post la ĉefurbo Rigo. Ĝi situas borde de la rivero Daŭgavo, laŭ kiu ĝi havas sian nomon "Daugava-kastelo".

Daugavpils distancas 232 kilometrojn de la ĉefurbo Rigo, 25 kilometrojn de la limo al Litovio kaj 35 kilometrojn de la limo al Belorusio.

Historio

katolika preĝejo de virga koncipo en Daugavpils

La loko unuafoje skribe menciiĝis en dokumento de la jaro 1275. Dum la jaro 1278 ekkonstruiĝis la fortikaĵo "Dünaburg" de la Ordeno de germanaj kavaliroj, ĉirkaŭ ĝi ekestis samnoma loĝloko, kaj la fortikaĵo, loĝloko kaj restis posedaĵo de la germana ordeno dum preskaŭ tri jarcentoj. Dum 1561 Dünaburg iĝis parto de Pollando-Litovio, kaj dum 1582 ricevis urbajn rajtojn. Inter la jaroj 1656 kaj 1667 la urbo estis okupita de la Rusia Imperio kaj tiutempe havis la nomon Borisoglebsk (Борисоглебск). Kadre de la unua dispartigo de la pola-litova imperio, la urbo dum 1772 duafoje kaj nun por pli longa tempo estis ruse okupita kaj integrita en la Rusian Imperion. Dum 1893, kadre de politiko ruslingvigi urbonomojn de la origine nerusaj, okupitaj regionoj de la imperio, la urbo oficiale rebaptiĝis Dvinsk (Двинск). La urbo havis eksplicite multetnan loĝantaron kaj grandan judan komunumon. Fine de la 18-a jarcento pli ol 60 procentoj de la enloĝantaro estis judoj. Post la popolnombrado de 1897 72.231 homoj vivis en la urbo, inter ili 32.369 da judoj (preskaŭ 45 procentoj de la loĝantaro kaj la plej granda etna grupo de ĝi). Ekzistis proksimume 40 sinagogoj kaj pliaj judaj preĝejoj en la urbo, el kiuj nur unu ne detruiĝis dum la Dua mondmilito.

Dum 1920 surbaze de la tiujara packontrakto de Rigo iĝis parto de la sendependiĝinta respubliko Latvio kaj dum la sekvaj jaroj estis grava trafika nodopunkto inter Okcidenta Eŭropo kaj la Sovetunio, inter alie por la trajnlinio "Nord-Ekspreso".

Dum la Dua mondmilito la urbo dufoje estis pribatalita parto de la milita fronto. Dum junio 1940 ĝi okupiĝis – kiel la tuta teritorio de la demokratiaj respublikoj Latvio, Litovio kaj Estonio – de la Ruĝa Armeo de Sovetunio. Dum junio 1941 ĝi okupiĝis de la armeo de Nazia Germanio kaj kadre de tio respektive iom poste plejgrandparte estis detruita de la nazia armeo. Samtempe praktike la tuta juda loĝantaro de la urbo estis murdita.

la domo Meteli Kalistratov, nun centro por rusa kulturo en la urbo

Dum 1944 la Ruĝa Armeo rekonkeris la baltajn ŝtatojn kaj Sovetunio okupis ilin ĝis 1991: Dum tiu tempo de deviga aparteno al Sovetunio, la loĝantaro de Daugavpils kiel en la tuta lando pere de la konscia loĝigo de homoj el aliaj partoj de Sovetunio ŝanĝiĝis tiel, ke la historiaj urbanoj iĝis malplimulto. Sekve de tiu evoluo nuntempe la plejparto de la enloĝantoj de la urbo estas ne latvoj, sed ruslingvanoj.

Laŭ la stato de 1998 la loĝantaro de Daugavpils konsistis el:

59 procentoj da rusoj,

14 procentoj da latvoj,

13 procentoj da poloj,

8 procentoj da belarusoj kaj

3 procentoj da ukrainanoj kaj aliaj.

Partneraj urboj

Partneraj urboj de Daugavpils estas

Literaturo

  • Genovefa Barkovska / Josifs Šteimans, Daugavpils vestures lappuses, Rezekne 2005.
  • Evrei v Daugavpilse. Istoričeskie očerki, T. 1-3, Daugavpils 1993–2006.
  • Boris Volkovič, Ravviny v Daugavpilse 1920–1940 ("rabenoj en Daugavpils inter 1920 kaj 1940", ruslingve), Daugavpils 1996.
  • Boris Volkovič, Evrejskie organizacii v Daugavpilse. 1920-1940, Daugavpils 1998 ("hebreaj organizoj en Daugavpils", ruslingve kun konciza angla resumo).
  • Henrichs Soms, Latvieši Daugavpili 20 gs. pirmaja puse ("latvoj en Daugavpils dum la unua duono de la 20-a jarcento"), en: "Kurzeme, Vidzeme, Latgale. Regions un identitate vesture. Konferences materiali", eldonita latve de Ilgvars Misans k.a., Rigo 1999, paĝoj 75-82.
  • Konrad Bobiatyński, Dyneburg i Inflanty Polskie podczas wojny Rzeczypospolitej z Moskwą w latach 1654-1655, en: Zapiski Historyczne volumo 70 parto 2/3 (2005), paĝoj 107-123 (pole kun koncizaj germana kaj angla resumoj).
  • Irena Saleniece, Teachers as the Object and Subject of Sovietization in Latvia ("instruisto kiel objekto kaj subjektoj de la sovetuniigo de Latvio"): Daugavpils (1944-1953), en: The Sovietization of the Baltic States, 1940-1956 ("la sovetuniigo de la baltaj ŝtatoj"), eldonita anglalingve de Olaf Mertelsmann, Tartu 2003, paĝoj 197-206.

Eksteraj ligiloj