Departemento Békés
Békés estis historia reĝa departemento en la meza parto de la Hungara Reĝlando, slovake: Békeš uhorská župa, germane: Komitat Bekesch. Ĝi estas historia antaŭulo de la nuna depatemento Békés. La vorto signifas pacema, temas pri nomo de la unua departementestro.
Demografio [redakti]
- 219 246 (73,4%) hungaroj
- 66 610 (22,3%) slovakoj
- 6 273 (2,1%) rumanoj
- 5 974 (2%) germanoj
- 597 (0,2%) ceteraj
Administracio [redakti]
Estis 7 distriktoj, ties nomoj kaj departementejoj samas:
- Békés (urbo), la unua departementejo
- Békéscsaba, la nuntempa departementejo
- Gyoma
- Gyula, samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo
- Orosháza
- Szarvas
- Szeghalom
La departemento situis tute en ebenaĵo. Grava rivero estas Körös.
La alvenintaj hungaroj trovis la lokon tre konvena por loĝadi pro la kampoj, rivero. Stefano la 1-a (Hungario) fondis la departementon en komence de la 11-a j.c. Tiam la departementejo estis Békés, kie estis tera fortikaĵo. Post la turka erao senhomaj vilaĝoj restis. Alvenis krom hungaroj slovakoj, germanoj kaj rumanoj. Nuntempe centro por rumanoj estas Elek kaj Gyula, por slovakoj Békéscsaba. En la 19-a j.c. la regiono nomiĝis "ŝtormoangulo", ĉar oftis la agraraj strikoj kaj ribeletoj.
