Diarios de motocicleta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diarios de motocicleta
filmo
Originala titolo Diarios de motocicleta
Originala lingvo hispana lingvo • mapuĉa lingvo • keĉua lingvaro • Ayacucho Quechua
Kina aperdato 24 sep. 2004, 27 aŭg. 2004, 19 maj. 2004, 22 okt. 2004, 28 okt. 2004, 2004
Ĝenro filmbiografio, filma dramo, rakonto pri plenkreskiĝo, film based on books, Ŝosefilmo, aventura filmo, dramo
Kameraado Éric Gautier
Reĝisoro(j) Walter Salles
Produktisto(j) Michael Nozik • Edgard Tenenbaum • Karen Tenkhoff
Scenaro José Rivera • Che Guevara • Alberto Granado
Filmita en Bonaero • Peruo • Ĉilio
Loko de rakonto ArgentinoĈilioPeruoVenezueloBonaeroMaĉupikĉuoDepartemento Amazonio
Muziko de Jorge Drexler • Gustavo Santaolalla
Rolantoj Gael García Bernal • Rodrigo de la Serna • Mía Maestro • Mercedes Morán • Jean Pierre Noher • Marina Glezer • Lucas Oro • Sofía Bertolotto • Facundo Espinosa • Sergio Boris • Alberto Granado • Susana Lanteri • Natalia Lobo • Maida Andrenacci • Bárbara Lombardo • Oscar Alegre • Fernando Farías • Pablo Macaya • Erto Pantoja • Brandon Cruz • Gustavo Bueno • Jorge Chiarella Krüger • Carolina Infante • Nidia Bermejo • Delfina Paredes • Antonella Costa • Gustavo Pastorini • Ricardo Díaz Mourelle • Matías Strafe • Carlos Rivkin • Daniel Kargieman • Marta Lubos • Gabriela Aguilera
Produktinta firmao Film4 Productions 
BD Cine
Honorigoj Festivalo de Cannes • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Kanto • Donostia Internacia FilmfestivaloFilmopremioj de la Brita Akademio • Goya Award for Best Adapted Screenplay • François Chalais Prize • Premioj de Sendependa Spirito
IMDb
vdr

Diarios de motocicleta (Taglibroj de motorciklo) estas biografia filmo bazita sur la veturaj taglibroj de Che Guevara kaj Alberto Granado, reĝisorita de Walter Salles kaj stelulita de Gael García Bernal kaj Rodrigo de la Serna. Ĝi ricevis Oskar-premion al la Plej Bona Originala Kanto en 2005 pro Al otro lado del río (Trans la riveron), de Jorge Drexler, krom 21 internaciaj premioj.

La filmo rakontas la veturadon faritan de Che kaj Granado tra Sudameriko, en 1952. Dum la vojaĝo, Guevara malkovras sin mem transformita per siaj observoj pri la vivo de la malriĉaj indiĝenaj kamparanoj. Pere de la trafitaj roluloj ili lernas pri maljusteco trudita al malriĉuloj kaj frontas ĉiajn situacijon, el la plej kontentigaj al la plej malfeliĉaj. La sperto montras al Guevara kaj Granado veran bildon de la latinamerika identeco kaj ŝanĝas la destinon de iliaj vivoj porĉiame.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Gael García Bernal - Ernesto Che Guevara
  • Rodrigo de la Serna - Alberto Granado
  • Mía Maestro - Chichina Ferreyra
  • Mercedes Morán - Celia de la Serna
  • Jean Pierre Noher - Ernesto Guevara Lynch
  • Susana Lanteri - Tía Rosana
  • Lucas Oro - Roberto Guevara
  • Marina Glezer - Celita Guevara
  • Sofía Bertolotto - Ana María Guevara
  • Franco Solazzi - Juan Martín Guevara
  • Facundo Espinosa - Tomás Granado

Produktorado kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

Dum veturado, kiu daŭris ok monatojn, la filmistoj trairis pli ol 14 000 kilometrojn, el Argentino tra Ĉilio, Peruo[1]​ kaj Kolombio ĝis Venezuelo. Ĉefaj lokoj de la veturado estis: en Argentino, Bonaero, Miramar, Villa Gesell, San Martín de los Andes, Lago Frías, Patagonia; en Ĉilio Lautaro (nemenciita), Temuco (parto de Temuco estis registrita en Lautaro), Los Ángeles (filmita tute en Lautaro), Valparaíso, dezerto Atakamo, Chuquicamata; en Peruo, Kusko, Maĉupikĉuo, Lima; la kolonio de lepruloj de San Pablo; en Kolombio: Leticia kaj en Venezuelo: Karakaso.

La filmo estis premierita en la Filmfestivalo de Sundance la 15an de januaro 2004 kaj poste prezentita en la Festivalo de Cannes la 19an de majo samjare. Krome ĝi estis prezentita ankaŭ en multaj aliaj festivaloj kiel: la Internacia Kinfestivalo de Aŭklando, Novzelando; la Internacia Kinfestivalo de Kopenhago, Danio; la Kinfestivalo de Espoo, Finnlando; la Kinfestivalo de Telluride, Usono; la Kinfestivalo de Toronto, Kanado; la Internacia Kinfestivalo de Vankuvero, Kanado; la Kinfestivalo de Frankfurt, Germanio; la Kinfestivalo de Morelia, Meksiko; inter aliaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «MEXICANO GAEL GARCÍA FILMARÁ "DIARIOS DE MOTOCICLETA" EN PERÚ». 24 Horas. 8a de januaro 2003. Arkivita el originalo la 20an de januaro 2003. Konsultita la 19an de aŭgusto 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]