Distrikto Cuxhaven
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Cuxhaven |
Areo: | 2 072 km² |
Loĝantoj: | 201413 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 99 po km² |
Aŭtokodo: | CUX |
Municipokodo: | 03352 |
Komunumoj: | 58 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
La distrikto Cuxhaven (germane Landkreis Cuxhaven) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Cuxhaven.
La distrikto havas areon de 2 072 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 201 413 loĝantojn. Ĝi apartenas kaj al la metropola regiono Hamburgo kaj al la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.
Situo
Norde la distrikton limigas la Norda Maro, okcidente la rivero Weser [VEza] enfluas ĝin, kaj oriente la rivero Elbo.
Esperanto en la regiono
En la distrikta centro, la urbo Cuxhaven, jam dufoje okazis la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo - dum 1991/1992 (temo: "Ameriko - ĉu 500 jaroj da civilizacio aŭ koloniismo?") kaj dum 2000/2001 (temo: "Survoje al nova jarmilo – kio estas antaŭ ni?").
Eksteraj ligiloj
|
|