Dniprodzerĵinsk
El Vikipedio
Dniprodzerĵinsk, ukraine Дніпродзержинськ, ruse Днепродзержинск [dneprodzerĵinsk] estas grandurbo en Ukrainio, en la Dnipropetrovska provinco.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- 48°31′00″N 34°37′00″O / 48.516667°N, 34.616667°OKoordinatoj: 48°31′00″N 34°37′00″O / 48.516667°N, 34.616667°O
- Supermara alteco: 120 m
- Poŝtkodo: 51 900
- Telefonkodo: 5692
- Loĝantaro: 252.100 en 2008
[redakti] Geografio
Dniprodzerĵinsk etendiĝas laŭ Dnepro (pli precize laŭ Dniprodzerĵinska rezervujo) en la meza parto de la lando. Dnipropetrovsk troviĝas 28 km.
[redakti] Historio
La unua mencio pri Dniprodzerĵinsk okazis en 1750, sed la urbo estis konata, kiel Kamianske ĝis 1936. Tiam la loko prenis novan nomon pri Feliks Dzerĵinskij. Dum la 2-a mondmilito la urbo suferis pro la germana okupo. Spite tion, judoj ankaŭ nun vivas en la urbo. En 1996 trafika akcidento de tramo okazis, 30 homoj mortis, 100 vundiĝis.
[redakti] Vidindaĵoj
- teatro
- muzeo
- ortodoksaj preĝejoj, la plej menciinda estas de Sankta Nikolao de 1894
- romkatolika preĝejo kaj monaĥejo Sankta Nikolao el la 19-a jarcento, vizititaj de poloj
- nova sinagogo
- biblioteko
[redakti] Famuloj
- Leonid Breĵnev tie naskiĝis
[redakti] Ĝemelurboj
[redakti] Fontoj
- Angla Vikipedio