Edit Moravcsik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edit Moravcsik
Persona informo
Naskonomo Moravcsik Edit Andrea Erika
Naskiĝo la  2-an de majo 1939(nun 1939-05-02)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco UsonoHungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Edit Moravcsik [moravĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Moravcsik Edit Andrea Erika, en Usono Edith A. Moravcsik estas hungardevena lingvisto, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2019). Ŝia patro estis Gyula Moravcsik, ŝia frato estis M. Gyula Moravcsik. En la angla varianto A. estas Andrea.

Edit Moravcsik[1] naskiĝis la 2-an de majo 1939 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Edit Moravcsik maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1957, dum ŝi lernis lingvojn private. Ŝi akiris diplomon pri klasika filologio en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1962, en la sekva jaro ŝi doktoriĝis. En 1964 ŝi migris al Usono kaj ŝi estis asistanto en en:Vassar College 2 jarojn, poste ŝi instruis la hungaran lingvon en en:Indiana University Bloomington. Samloke ŝi ankaŭ studis kaj akiris usonajn diplomojn MA en 1968, Ph.D. en 1971. Inter 1968 kaj 1976 ŝi esploris en aliaj universitatoj, poste ŝi instruas en Universitato de Viskonsino-Milvokio (lektoro (1976-1981), docento (1981-1998), profesoro (1998-2009), poste emerita profesoro). En tiu instrua periodo ŝi estis gastinstruisto ekzemple en Germanio, Aŭstrio, Hungario. Ŝi okupiĝis precipe pri tipologio, sintakso kaj hungara lingvo. Ŝi ricevis premiojn inter 1979-2016.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Introduction to Syntax (2006)
  • Introduction to Syntactic Theory (2006)
  • Introducing Language Typology (2012)

Elektitaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Determination (1969)
  • Some crosslinguistic generalizations about intensifier constructions (1972)
  • Introduction: on syntactic approaches (1980)
  • Descriptors of noun-phrase-internal structure (1990)
  • Infixation (2000)
  • An introduction to syntactic theory (2006)
  • On linguistic categories (2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.