Ernő Kállai (kritikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Kállai
Persona informo
Naskonomo Kamengieser Ernő Mátyás Péter
Naskiĝo la  9-an de novembro 1890(nun 1890-11-09)
en Hungario Szakálháza (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 28-an de novembro 1954
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Óbuda Cemetery
Lingvoj hungaragermanaangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo Ernő Kállai (kritikisto)
Okupo
Okupo ĵurnalisto • arthistoriisto • muzeologo • universitata instruisto • artoteoriisto • publikigistoverkisto
vdr

Ernő Kállai [ernO kAlai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kállai Ernő estis hungara kritikisto, altlerneja instruisto, arthistoriisto, redaktoro. Lia pseŭdonimo estis Mátyás Péter.

Ernő Kállai[1] naskiĝis la 9-an de novembro 1890 en Szakálháza (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Săcălaz en Rumanio, li mortis la 28-an de novembro 1954 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Kállai maturiĝis en gimnazio en 1908, poste li studis arthistorion en Reĝa Universitato de Budapeŝto. En 1913 li studvojaĝis al Germanio, Britio, Skandinavio kaj Usono. Li apartenis al rondo de Lajos Kassák kaj li okupiĝis pri analizo de avangardo. Post fiasko de la Hungara Sovetrespubliko li sekvis la rondon al eksterlando. Li laboris en Brita Muzeo kaj Nacia Galerio (Londono), sed li redaktis artrevuojn en Germanio. Li prelegis en Bazelo en la lernojaro 1928. Pro la naziismo la avangardo ne povis aperi publike, tial Kállai hejmenvenis en 1935. Li redaktis plurajn gazetojn kaj revuojn, inter 1946-1948 li instruis en la Industriarta Akademio. Li ricevis solan premion en 1941.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Moholy-Nagy (1921)
  • Neue Malerei in Ungarn (1925)
  • Czóbel Béla (1934)
  • Mednyánszky László (1943)
  • Pablo Picasso (1948)
  • Művészet veszélyes csillagzat alatt. Válogatott cikkek, tanulmányok (elektitaj verkoj, 1981)
  • Új magyar piktúra, 1900–1925 (1990)
  • Magyar nyelvű cikkek, tanulmányok, 1938–1944 (elektitaj verkoj, 2004)
  • Magyar nyelvű cikkek, tanulmányok, 1945–1949 (elektitaj verkoj, 2012)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Memortabulo en Budapeŝto (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]