Dua italio-etiopia milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Etiopia Milito)
Saltu al: navigado, serĉo
Italaj rekrutoj en la stacio de Montevarchi, Italio, antaŭ eliri al la milito.

La Etiopia Milito aŭ pli precize la Itala Invado de Etiopio, nomata ankaŭ Dua Ital-Etiopa Milito, daŭris 7 monatojn, inter 1935 kaj 1936. Estis konsiderata montro de la politiko etendisma kiu karakteris en la Aksaj Potencoj kaj de la nesufiĉa efiko de la Ligo de Nacioj, antaŭ la komenco de la Dua Mondmilito.

Originoj[redakti | redakti fonton]

Ekde sia enpovigo Benito Mussolini estis promesinta la kreadon de la Itala Imperio, kiu kontros la Mediteraneon, ĝis tiam kontrolita de Francio kaj Anglio. Ĉar li ne deziris komenci militon kontraŭ tiuj landoj, Mussolini rigardis al Etiopio, ĝis tism sendependa lando, kvankam malforta, situanta inter la italaj kolonioj de Eritreo kaj Itala Somalio.

Interprete la prilimajn traktatojn laŭ siaj interesoj, la italianoj eniris pli kaj plu ene de la etiopa teritorio. Etiopio petis helpon al la registaro de Britio, kiu kunformis komision por peri en la problemo, tamen tuj poste la britoj retiriĝis, laŭ la Politiko de cedoj kiu karakteris ĉe la aliancaj landoj antaŭ la Dua Mondmilito. Baze, la aliancanoj kredis, ke estas pli efike cedi al la postuloj de la Aksaj Potencoj anstataŭ iniciati militon.

En decembro de 1934 batalis trupoj etiopaj kontraŭ italaj, kaj mortis 150 homoj de la unuaj kaj 50 de la duaj. La Ligo de Nacioj senkulpigis ambaŭ flankojn, kaj Italio ekakumulis fortojn ĉe la landlimo.

La etiopa imperiestro Haile Selassie ekrekrutis homojn kaj formis armeon de 500.000 soldatoj, kiu tamen estis armato simple per rifloj kaj karabenoj tro eksmodaj, kaj kelkaj soldatoj portis nur lanĉilojn. Mankis al la etiopaj trupoj unika estreco ĉar ili estis kunvokitaj de klanoj preskaŭ sendependaj, kaj por aerarmeo ili disponis nur de dekduo da aviadiloj de la Unua Mondmilito.

Operacoj[redakti | redakti fonton]

La invado[redakti | redakti fonton]

Itala artilerio en Tembien.

La 3-a de oktobro de 1935, 100.000 soldatoj de la italia armeo estre de la Marŝalo Emilio De Bono atakis el Eritreo (tiam italia posedaĵo kolonia) sen antaŭa militdeklaro. Samtempe alia pli malgranda armeo estre de la Generalo Rodolfo Graziani atakis el Itala Somalio. La 6-a de oktobro, Adua, simbola loko por la italia armeo, estis kaptata. Tie la italiaj trupoj estis venkitaj dum la Unua Ital-Etiopa Milito la jaron 1896. La 15-a de oktobro la italaj trupoj kaptis Aksumon, kaj la obelisko kiu estis ornamanta la urbon estis elprenita kaj sendita al Romo por esti lokigita simbole antaŭ la konstruaĵo de la Ministerio de Kolonioj kreita de la reĝimo faŝisma.

La Ligo de Nacioj monpunis (komercaj malpermesoj) Italion, sed tiuj punoj inkludis tamen produktojn kiuj ne estis unuarange necesaj por la itala industrio: la mineralo de fero kaj la nafto ne estis konsiderataj en tiu listo, kaj pro tio entreprenoj de Usono (kiu ne estis membro de la Ligo de Nacioj) Britio, Francio, kaj kompreneble Germanio, pluvendis tiajn produktojn al Italio.

Kolera pro la tro lanta avanco de De Bono, Mussolini lokiigs la Generalon Pietro Badoglio en ties loko. La etiopaj fortoj atakis la invadan armeon kaj lanĉis kontraŭatakon en decembro de 1935, sed ties armeo, malbone armita, ne povis efike rezisti kontraŭ la modernaj armiloj de la italianoj. Eĉ la servo pri komunikado de la etiopoj dependis el piedirantaj mesaĝistoj ĉar ili ne disponis de aparatoj de radio. Pro tio sufiĉis al italianoj sieĝi la etiopajn trupojn, kaj tiuj tute neniom sciis pri la movoj de sia propra armeo. La etiopa kontraŭatako sukcesis halti la italan atakon dum kelkaj semajnoj, sed la supereco de la invadinto pri armilaro (ĉefe peza artilerio kaj aviado) malpermesis la etiopojn profiti siajn komencajn sukcesojn.

Badoglio uzis ankaŭ Iperiton por aerbombardado, kontraŭ la Konvencioj de Ĝenevo, ne nur kontraŭ luktantoj, sed ankaŭ kontraŭ civiluloj klopode damaĝi la moralon de la etiopa popolo. Krome oni informis pri intencaj atakoj de italianoj kontraŭ ambulancoj kaj hospitaloj de la Ruĝa Kruco; la italianoj reatakis komence de marto.

La 29-a de marto de 1936, Graziani bombardis la urbon de Harar kaj post du tagoj la italianoj sukcesis grandan venkon en la Batalo de Maj-ceŭ, kiu nuligis ĉiun eblan reziston organize de la etiopoj. La imperiestro Haile Selassie vidiĝis devigita ekziliĝi la 2-a de majo, kaj la fortoj de Badoglio alvenis al la ĉefurbo Adis-Abebo la 5-a de majo.

Italio aligis oficiale la teritorion de Etiopio la 7-a de majo kaj la italia reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a estis proklamita Imperiestro. La provincoj de Eritreo, Itala Somalilando kaj Abisenio (Etiopio) estis unuigitaj por formi la Provincon Itala Orienta Afriko.