EuroVelo 5

El Vikipedio, la libera enciklopedio
eŭropa bicikla vojo 5
EuroVelo
eŭropa bicikla vojo 5 EuroVelo
long-distance cycling route
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.f
Lando: inter Britio kaj Italio
Finpunktoj Canterbury, Brindizio
Longeco: 3250 kilometroj
Commons: EuroVelo 5
vdr

La longdistanca biciklada vojo EuroVelo 5, nomata Vojo al Romo respektive latine Via Romea, estas internacia eŭropa vojo nur por bicikloj kaj aliaj senmotoraj veturiloj (precipe vicradaj glitiloj). Ĝi longas 3 200 kilometrojn kaj vojas en la eŭropaj ŝtatoj  Britio,  Francio,  Belgio,  Luksemburgo,   Svislando kaj  Italio.

skema mapo

Pli detale, la internacia vojo pasas tra la lokoj

Canterbury (katedralo de Canterbury, EV12) - Dovro (EV12) - Kalezo (EV4, EV12) - Lillo - Bruselo- Namuro (EV3, EV19) - Luksemburgo - Saarbrücken - Strasburgo (EV15) - Miluzo (EV6) - Bazelo (EV6, EV15) - Andermatt (EV15, EV17) - Lucerno - Milano - Pavio (EV8) - Piaĉenco (EV8) - Luko - Sieno - Benevento - Romo (EV7) - Brindizio kaj interligas ilin.