Farmos
Farmos (farmoŝ) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Nagykáta. La loknomo laŭ la historia skribmaniero estis Farnos kaj ne havas sencon en la hungara.
Bazaj informoj
- Areo:40 km²
- Loĝantaro:3650
- Poŝtkodo: 2765
- Telefonprefikso: 53
Geografio
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ Budapeŝto-Nagykáta-Cegléd ĉefvojo, laŭ Budapeŝto-Nagykáta-Szolnok fervojo.
Historio
Pli frue sarmatoj, keltoj kaj avaroj loĝis tie. La tataroj kaj poste la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1730 slovakoj refondis ĝin. En 1786 katolika preĝejo omaĝe al Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo konstruiĝis. En 1827 vilaĝdomo (tute rekonstruiĝis en 1932), en 1858 luterana preĝejo, en 1901 nobeldomo de Matolcsy (matolĉi) (nun estas muzeo) kostruiĝis.
Apud la vilaĝo kanolagoj troviĝas.
Famuloj
En Farmos naskiĝis Sándor Gál (kemiisto) kaj entomologo Zoltán Kaszab.