Fatemeh Keshavarz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fatemeh Keshavarz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1952 (1952-01-01) (72-jaraĝa)
en Ŝirazo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj vd
Familio
Gefratoj Mohammad-Ali Keshavarz vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • comparative literature academic vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fatemeh Keshavarz (perse: فاطمه كشاورز) naskiĝis en 1952 en Ŝirazo, Irano. Ŝi estas akademiano, fakulo pri Rumi kaj persaj studoj kaj poeto en la persa kaj la angla. Ŝi estas profesoro en la Chair of Persian Studies kaj direktoro de la Roshan Instituto por Persaj Studoj ĉe la Universitato de Marilando, ekde 2012. Antaŭe, ŝi estis profesoro pri persa lingvo kaj Kompara Literaturo dum dudek jaroj kaj prezidanto de la Departemento de Aziaj kaj Proksimorientaj Lingvoj kaj Literaturoj ĉe la Vaŝingtona Universitato ĉe Sankt-Luizo de 2004 al 2011.[1]

Ŝi eldonis plurajn rimarkindajn librojn inkluzive de Reading Mystical Lyric: the Case of Jalal al-Din Rumi (1998), Recite in the Name of the Red Rose (2006) kaj Jasmine and Stars: Reading more than Lolita in Tehran (2007). Kiel aktivistino por paco kaj justeco, ŝi ricevis en 2008 la premion Hershel Walker por 'Paco kaj Justeco'.

Frua vivo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Naskita kaj kreskinta en Ŝirazo, Irano, Fatemeh Keshavarz havas bakalaŭron (B.A.) en la persa lingvo kaj literaturo (1976) de la Universitato de Ŝirazo kaj magistron (M.A) (1981) kaj Doktorigon en Filozofio (PhD) (1985) pri Proksimorientaj Studoj de la School of Oriental and African Studies (Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj), Universitato de Londono.[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Profesoro Keshavarz instruis ĉe la Universitato de Vaŝingtono de 1990 ĝis 2012. Ŝi servis kiel Direktoro de la Diplomita Programo en Judaj, Islamaj kaj Proksimorientaj Studoj, Direktoro de la Centro por la Studo de Islamaj Socioj kaj Civilizacioj, Prezidanto de la Asocio de Virina Fakultato kaj Seĝo de la Departemento de Aziaj kaj Proksimorientaj Lingvoj kaj Literaturoj. En 2012, ŝi fariĝis direktoro de la Instituto Roshan por Persaj Studoj ĉe la Universitato de Marilando[2].

Inter la verkoj de Keshavarz estas ŝia libro Jasmine and Stars: Reading more than Lolita in Tehran (Jasmine kaj Steloj: Legi pli ol Lolita en Teherano). La libro proponas ideojn en kontrasto al la libro Reading Lolita in Tehran: A Memoir in Books de Azar (Random House, 2003) kiu esploras la interrilaton inter literaturo kaj socio en la post-revolucia Irano. Keshavarz kredas ke la libro de Nafisi prezentas "multdifektitan misrepresentadon" de Irano kaj ties popolo, pli bazita sur stereotipoj kaj facilaj komparoj ol sur preciza portretado de la lando kaj ties loĝantoj.[3][4]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Fatemeh Keshavarz, Talashi dar Aghaz (Klopodo ĉe la komenco), kolekto de poemoj (Shiraz University Press, Sirazo, 1976).
  • Fatameh Keshavarz, Priskriba kaj analiza katalogo de persaj manuskriptoj en la biblioteko de la Wellcome Instituto Wellcome pri la historio de la medicino (The Wellcome Institute for the History of Medicine, Londono, 1986) - Gajninto de la premio Dunne & Wilson, ISBN 0-85484-052-4
  • Fatemeh Keshavarz, Reading Mystical Lyric: The Case of Jalal al-Din Rumi (Legante mistikan tekston: la kazon de Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi, Studoj en kompara religio (University of North Carolina Press, Columbia, S.C., 1998).  ISBN 1-57003-584-9
  • Fatemeh Keshavarz, Recite in the Name of the Red Rose: Poetic Sacred Making in Twentieth-century Iran, Studoj en kompara religio (Universitato de Nord-Karolina Gazetaro, Columbia, S.C., 2006).  ISBN 1-57003-622-5
  • Fatemeh Keshavarz, Jasmine and Stars: Reading more than Lolita in Tehran, (University of North Carolina Press, Columbia, S.C., 2007).  ISBN 0-8078-3109-3

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Listo de notindaj iraninoj : Listo de rimarkindaj iranaj virinoj interalie Azar Nafisi, Shirin Ebadi, Anousheh Ansari, Maryam Mirzakhani, Maryam Mirzakhani, Simin Behbahani, Parvin E'tesami, Forough Farrokhzad, Rabe'e Ghazdari,Shahrnush Parsipur, Marjane Satrapi, Tahereh Qorrat Al-'Ayn, Nazanin Afshin-Bloko, Shohreh Aghdashloo, Niki Karimi, Tahmineh Milani, Sarah Shahi, Hedyeh Tehrani, Leila Forouhar, Parisa (Fatemeh Va'ezi),Nazanin Afshin-Bloko, Faezeh Hashemi, Zahra Kazemi, Maryam Namazie, Maryam Rajavi, Neda Agha-Soltan, Ladan kaj Laleh Bijani, Behnaz Mozakka, Farah Pahlavi,...

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la artikolo Fatemeh Keshavarz en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. 1,0 1,1 Roshan Institute for Persian Studies at the University of Maryland: Persian Faculty and Staff. Arkivita el la originalo je 2015-10-09. Alirita 2020-02-14.
  2. (en) "Rumi Scholar To Lead Umd'S Roshan Center For Persian Studies". College of Arts & Humanities, University of Maryland, arĥivita de la originalo la 11-an de oktobro 2015
  3. Reading More than Lolita in Tehran: An Interview with Fatemeh Keshavarz Monthly Review (12a de marto 2007)
  4. Fatemeh Keshavarz, Banishing the Ghosts of Iran Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine The Chronicle Review of Higher Education, Vol. 53, No. 45, p. B6 (13a de julio 2007).