Felpersono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Felsono)
Felpersono
Informoj
vdr

Felpersono, aŭ neologisme felsono, estas personecigita bestorolulo kreita de iu en la felanaro.[1] Felpersonoj povas esti antropomorfaj roluloj, idealigataj versioj de siaj posedantoj, plenfarataj rolludaj personoj, aŭ nur ciferecaj maskotoj.[2] La plej plejmulto da felanoj havas felpersonojn; la Anthropomorphic Research Project (Projekto por Reserĉado de Antropomorfaro) diris, ke preskaŭ ĉiu felano havas felpersonon,[3] kaj The New Science of Narcissism (La Nova Scienco de Narcisismo) taksas, ke 95% da felanaro havas felpersonon.[4] La Anthropomorphic Research Project aldiris, ke la averaĝa felano havas inter du kaj tri felpersonojn dum sia vivo.[5]

Felpersonoj estas elaktorataj principe interrete,[6] sed ankaŭ en felkongresoj kaj en aliaj publikaj lokoj. Elaktorado persone de felpersono povas koncerni porti felkostumon.[2][7]:34-6 Malgranda malplimulto de felanoj esprimas deziron por fariĝi, aŭ jam vidi sin mem kiel, la specion de sia felpersono. Tiuj povas krome identigi sin kiel hombestecoalispecano.[8]

Historio kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "felpersono" estas vortokunfando de la vortoj "felano" kaj "persono"; simile en la angla, la vorto "felsona" ankaŭ estas vortokunfando de la vortoj "furry" kaj "persona".[9]. Kvankam la precizaj originoj de la vorto ne estas konataj,[10] ĝis meze de la 1990-aj jaroj la vorto fariĝis ofta en la felanaro.[11]:18

Specioj de felpersonoj[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la nomo, felpersonoj povas esti iu ajn specio de besto.[12] Ili ankaŭ povas esti mitologiaj, fikciaj, aŭ hibride kreitaj.[6]

Laŭ la Anthropomorphic Research Project, la plej oftaj specioj de felpersonoj estas lupoj, vulpoj, hundoj, panteroj, kaj drakoj.[7]:50–74[13]:1 Malpli oftaj estas ronĝuloj, kunikloj, reptilioj, birdoj kaj ĉevaloj.[7]:50–74 Felanoj malofte identigas sin kun nehomaj primatoj.[13]:2

Kreado de felpersono[redakti | redakti fonton]

La kreado de felpersono estis priskribata kiel "unu el la plej universalaj kondutoj en la felanaro".[13]:57 Unu studado determinis, ke felanoj ankaŭ emas krei felpersonojn por distingi sin reciproke.[14]:243

Kvankam la inspirado varias de individuo al individuo, multo da felaroj priskribis sian felpersonon kiel inspirata de ilia plej ŝatata publikigaĵo aŭ mitologio. Tamen, la plejmulto diras, ke ilia felpersono estis principe interne generata.[15] La plejmulto da felanoj ankaŭ citas kunhavatan karakteron kiel motivo por elekti definitan specion.[15] Tiuj kutime estas arketipaj karakterizoj, kiujn homoj atribuas al la specio, kontraŭe efektivaj bestaj kondutoj.[6] Iuj popularaj specioj de felpersonoj estas aparte forte asociataj kun difinitaj karakterizoj, ekzemple, hundoj esti konsiderata kiel ‘fida’ aŭ kunikloj esti konsiderata kiel ‘malĉasta’.[15]

Iom da felanoj diras, ke ili simple havas denaskan konektiĝon al sian elektatan specion.[15] Pleja malmulto kredas, ke ilia elektata specio estas pasinta vivo, estas anima gvido, aŭ ke ili devis naskiĝi tiel. Ĉi tiuj nocioj superkuŝas forte kun la sentoj de alispececo kaj hombesteco.[15]:64-

Felanoj ofte pasas longan tempon por decidi sian felpersonon.[2] 25-50% da reserĉataj felanoj havis pli ol unu felpersono dum ilia vivo, kaj ĉirkaŭ 25% diris, ke ili havis pli ol unu samtempe.[15]:70 Felanoj kun multaj felpersonoj kutime ne konsideras ilin kiel reprezenti multajn memojn, sed facetojn de la sama memo, eble rilatata al kiel ili esprimas sian en malsamaj sociaj ĉirkuaĵoj.[6] Ankaŭ, la karakterizojn de felpersono eble oni povas ŝanĝi tra tempo kune kun ĝia posedanto.[2][6][12] Tio estas kutime en personeco, sed ankaŭ specioj eble povas ŝanĝi.[6]

Kiel artaĵoj ĝenerale estas centra al la felanaro, tiel artaĵoj gravege sidas en la kreado kaj reprezentado de felpersonoj. Felanoj, kiuj ne estas artecaj mem, povas komisii artaĵojn de sia felpersono el aliaj felanoj kiel parto de la kreprocezo.[6]:17

Parenceco kun memo[redakti | redakti fonton]

Jake Dunn argumentas, ke la felpersono de felano ne povas esti apartigata el ilia propra sento de memo, kaj plejmulto da felanoj fakte konsideras la prezentecon de sia felpersono kiel metodo por esti ilia ‘plejvera’ memo.[6]

Meze, felanoj taksas siajn felpersonojn kiel pli alta en ĉiu dimensio de la Grandaj Kvin personecaj karakteroj. Ili rigardas siajn felpersonojn kiel pli dezirindaj karakteroj ol si mem kiel malpli nedezirindaj karakteroj.[15] Diversaj reserĉistoj sugestas, ke iomgrade felpersonoj estas kiel idealigitaj versioj de iliaj posedantoj.[2][12][15] Projekcii ĉi tiun idealigatan memon povas mildigi sociajn streĉojn kaj redukti socian anksiecon.[12] Dunn ankaŭ argumentas, ke fine, ĉi tiuj idealigataj karakteroj enkorpiĝis reen en la memon. Tamen li rimarkas, ke la plejofte idealigataj karakteroj donataj al felpersonoj estas ankaŭ konsiderataj idealaj de la pli vasta socio,[6] S. E. Roberts kaj aliaj hipotezas, ke por iuj, felpersonoj fariĝis sekura metodo por esplori karakterojn, kiuj estas socie nedezirindaj.[16]

Felanoj ofte estas forte zorgataj ke ilia felpersono estu unika. Kiam ili supozas, ke ilia felpersono estis ‘kopiata’, ilia sento de memo povas esti minacata.[17]

Felanoj povas uzi ilian felpersonon por esplori sian koncepton de sia socia sekso kaj prezenteco,[12] kaj la felpersonoj de iuj felanoj havas malsaman socian sekson, aĝon, aŭ seksan orientadon ol sia.[6] Transgenrulaj individuoj kun sento de genra identeco kaj ĝenerala identeco, kiuj ne akordas kun ilia fizika aspekto kaj/aŭ sekso asignata ĉe naskiĝo ofte posedas felpersonon aŭ felpersonojn, kiuj prezentas iliajn idealigatajn memojn. Simila situacio ekzistas por felanoj kun aliaj specioj de korpa disforio kaj rilataj klopodoj.[mankas fonto](Bonvolu krei Kategorio:Artikoloj kun senfontaj asertoj ekde julio 2022!)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Words We're Watching: 'Furry' and 'Fursona' (angle). Alirita 2021-06-30.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 (2015-07-01) “Keeping the Magic: Fursona Identity and Performance in the Furry Fandom”, Masters Theses & Specialist Projects. 
  3. . 9 questions about furries you were too embarrassed to ask (angle) (2014-12-10). Alirita 2021-10-30.
  4. Campbell, W. Keith. (2020-09-29) The New Science of Narcissism: Understanding One of the Greatest Psychological Challenges of Our Time—and What You Can Do About It (angle). Sounds True. ISBN 978-1-68364-403-3.
  5. International Furry Survey: Summer 2011 (en-US). Alirita 2021-11-20.
  6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 (2019-01-01) “Self as Gem, Fursona as Facet(s): Constructions and Performances of Self in Furry Fandom”, Award Winning Anthropology Papers. 
  7. 7,0 7,1 7,2 Plante, Courtney N.. (2016) FurScience! A summary of five years of research from the International Anthropomorphic Research Project. Waterloo, Ontario: FurScience. ISBN 978-0-9976288-0-7.
  8. Bronner, Simon J.. (2016-03-21) Youth Cultures in America [2 volumes] (angle). ABC-CLIO, p. 274. ISBN 978-1-4408-3392-2.
  9. . The Spaciality of Community in the Digital Age: A Furry Case Study.
  10. Fursona - Wikifur, the furry encyclopedia.
  11. . Fursonas: Furries, Community, and Identity Online. Massachusetts Institute of Technology (May 2020).
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 . My fursona and me: a tail of identity (en-GB) (2021-01-03). Alirita 2021-07-17.
  13. 13,0 13,1 13,2 Austin, Jessica Ruth. (2021-08-26) Fan Identities in the Furry Fandom (angle). Bloomsbury Publishing USA. ISBN 978-1-5013-7542-2.
  14. Plante, Courtney N.. (2021-10-19) CAPE: A Multidimensional Model of Fan Interest (angle). Stephen Reysen. ISBN 978-0-9976288-2-1.
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 15,4 15,5 15,6 15,7 Plante, Courtney N.. (2016-06-01) FurScience!: A Summary of Five Years of Research from the International Anthropomorphic Research Project (angle). FurScience. ISBN 978-0-9976288-0-7.
  16. (2015-02-27) “Clinical Interaction with Anthropomorphic Phenomenon: Notes for Health Professionals about Interacting with Clients Who Possess This Unusual Identity”, Health & Social Work 40 (2), p. e42–e50. doi:10.1093/hsw/hlv020. 
  17. (2020-01-02) “My Animal Self: The Importance of Preserving Fantasy-Themed Identity Uniqueness”, Identity 20 (1), p. 1–8. doi:10.1080/15283488.2019.1676245. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fursona en la angla Vikipedio.