Ferenc Kossuth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Kossuth
Ferenc Kossuth en 1905
Ferenc Kossuth en 1905
Persona informo
Naskonomo Kossuth Ferenc Lajos Ákos
Naskiĝo 16-an de novembro 1841 (1841-11-16)
en Peŝto
Morto 25-an de majo 1914 (1914-05-25) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Londono
Subskribo Ferenc Kossuth
Familio
Patro Lajos Kossuth
Okupo
Okupo inĝenieropolitikisto
vdr

Ferenc Kossuth [koŝut], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj laŭ plena nomo Kossuth Ferenc Lajos Ákos estis hungara politikisto, ministro, inĝeniero. Liaj nobelaj antaŭnomo estis udvardi kaj kossuti. Li estis la plej aĝa filo de Lajos Kossuth.

Ferenc Kossuth
Ferenc Kossuth kaj Lajos Kossuth en 1892

Ferenc Kossuth [1] naskiĝis la 16-an de novembro 1841 en Pest (urbo). Li mortis la 25-an de majo 1914 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Kossuth frekventis universitatojn en Parizo kaj Londono, poste li eklaboris en Britio en konstruado de fervojoj kiel inĝeniero. Ekde 1861 li faris la samon en Italio, dume li partoprenis en politikado de la rifuĝintaj hungaroj. Depost 1867 li estis elektita dufoje parlamenta deputito, kiun li ne akceptis. En 1876 li edziĝis, en 1887 li vidviĝis. En 1885 li ricevis italan premion, dume li partoprenis en konstruado de pontoj tra la Nilo. En 1894 li hejmenvenis kaj partoprenis en tomba ceremonio de Lajos Kossuth, poste li oficiale ricevis la hungaran ŝtatanecon. En la sekva jaro Tapolca elektis lin parlamentano. Inter 1906-1910 li estis ministro pri komerco.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Indítvány a szabadságharc jubileumának megünneplésére (1897)
  • Kossuth Ferenc harminc parlamenti beszéde (30 parlamentaj paroladoj de Ferenc Kossuth), (1906)
  • Kossuth Ferenc a kiegyezésről

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]