Ferenc Táray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Táray
Ferenc Táray
Ferenc Táray
Persona informo
Naskonomo Bundialek Ferenc
Naskiĝo 24-an de decembro 1884 (1884-12-24)
en Tápiószele
Morto 3-an de aprilo 1961 (1961-04-03) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoroteatrestro • reĝisoro
vdr

Ferenc Táray [tArai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Táray Ferenc estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Bundialek.

Ferenc Bundialek[1][2] naskiĝis la 24-an de decembro 1884 en Tápiószele, li mortis la 3-an de aprilo 1961 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Táray studis 2 jarojn en Reĝa Akademio pri Teatro, sed li ne akiris diplomon. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro de Győr en 1909. Inter 1911-1912, 1919-1924 kaj en 1927 li estis membro de teatro en Kolozsvár. En 1912 li ricevis filman rolon en Berlino, poste li ludis en Teatro Magyar. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato. En la 1920-aj jaroj plej ofte li apartenis al Teatro RenaissanceTeatro Belvárosi, sed inter 1927-1929 li denove filmis en Berlino. Inter 1929-1933 li apartenis al Nacia Teatro (Szeged), poste al Nacia Teatro (Budapeŝto), inter 1941-1944 denove al Kolozsvár (tiam denove hungara urbo) kaj li estis ankaŭ teatrestro. Depost la 2-a mondmilito li havis rolojn en Teatro Madách, en 1948 li pensiuliĝis. Li edziĝis dufoje en 1911 kaj 1958.

Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Henrik Ibsen: A tenger asszonya

Liaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Éjféli találkozás (1915) - Gábor Majthényi
  • A Két árva (1920) - markizo de Presles
  • Szerelmi álmok (1935) - Ferenc Liszt (ĉefrolo)
  • Európa nem válaszol (1941) - kapitano Nemo
  • Mezei próféta (1947) - Ambrus
  • Déryné (1951)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]