Fingrobesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Fingrobesto
Fingrobesto
Fingrobesto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Subordo: Malseknazaj simiuloj Strepsirrhini
Infraordo: Chiromyiformes
Anthony k Coupin, 1931
Familio: Daubentoniidae
Gray, 1863
Genro: Daubentonia
É. Geoffroy, 1795
Specio: D. madagascariensis
Daubentonia madagascariensis
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
EN
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Fingrobesto (Daubentonia madagascarensis) (ankaŭ konata kiel ajajodaŭbentonio) estas sola specio de familio daŭbentoniedoj de primatoj. Ekzistis ankaŭ dua specio de la familio, sed ĝi formortis. La esperanta nomo venas el la plilongiĝinta mezfingro. La nomo ajajo venas el la malgaŝa nomo de la besto (Haj-Haj, Ahaj kaj Ajaj).

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi vivas en Madagaskaro, en nordokcidenta kaj orienta parto de la insulo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La fingrobesto estas la plej granda nokte-aktiva primato, la kapo-vosta longo estas ĉ. 36 ĝis 44 cm. Ĝi havas longan voston de 50 ĝis 60 cm kun longa hararo. La felto estas nigra kun blanka subfelto, la vizaĝo estas blanka. La okuloj estas grandaj kaj lumante gelbaj. La oreloj estas same grandaj kaj certigas bonan aŭdon, kio tre graavs en la mallumo. La vizaĝo portas du ĝis tri kilogramojn.

Vivkutimo[redakti | redakti fonton]

La fingrobesto aktivas nokte kaj vagadas longvoje. Dumtage ĝi dormas en nesto inter la arboj. Ĝi ĉefe vivas sur la arboj, sed kelkfoje vagas surtere, kvarpiede.

Ĝi kondutas certagrade en sia biotopo kiel pego. Ĝia longa mezfingro specializiĝis por trovi kaj kapti la nutraĵon. Ĝi frapas per tiu la arbon kaj analizas la resonojn. Se ĝi ekatentas pri insektaj larvoj subŝele, deŝiras ĝi per la dentoj la ŝelon kaj eltiras per la longaj mezfingroj la larvojn el la larvokaŝejo. Ĝi do manĝas ankaŭ nuksojn, nektarojn, fruktojn, sukerkanon kaj fungojn. Nur la kokosnukso restas problemo por ĝi.

La fingrobesto vivas sola.

Generado[redakti | redakti fonton]

La fingrobestoj vivas pare nur por generado kaj edukado de la idoj. La femaloj naskas ĉiun duan-trian jaron idon, plej ofte en oktobro aŭ novembro.

En kaptiteco ili povas vivi 25 jarojn.

Fingrobesto kaj la homo[redakti | redakti fonton]

La malagaŝoj vidas fingrobeston kiel bonan omenon, parte kiel malbona spirito. Ĉiukaze, oni atribuas magiajn kapablojn je la fingrobesto.

La malpliiĝo de la naturaj vivmedioj pelas ĝin ofte al plantejoj, kie ĝi manĝas ties fruktojn. La trafitaj bienistoj vidas tion kiel damaĝon.

Oni mortigas kaj ĉasas la fingrobeston – spite al malpermeso – pro protekto de la plantejoj kaj pro la atribuita magia efiko. La malamikoj de la fingrobestoj donas facilan celon, ĉar ĝi estas tre fidema.

Pro la supre menciitaj, ĝi estas minacata besto je formorto. Por savi ĝin, oni bredas ĝin multloke kaj establis en Madagaskaro multajn protektajn areojn.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La fingrobesto apartenas al subordo de malseknazaj simiuloj, kaj al Lemurformaj' (Lemuriformes).

La fingrobesto estis unuafoje priskribita en 1788 erare kiel ronĝulo, ĉar ĝi havas simile daŭre kreskantajn incizivojn. Ĝi estis nomata tiam Sciurus madagascariensis.

Formortinta parenco[redakti | redakti fonton]

Ekzistis ankaŭ dua specio en la genro Daubentonia, nome D. robusta. Restintaj fosilioj estis trovitaj en suda Madagaskaro. D. robusta estis je triono pli granda ol la hodiaŭa fingrobesto kaj formortis antaŭ ĉ. 1000 jaroj.