Finnlanda socialdemokratia partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La socialdemokratia partio de Finnlando estas politika partio fondita dum la jaro 1899 sub la nomo "Laborista partio de Finnlando". Dum 1903 ĝi akceptis socialisman programon.

Kadre de la parlamentaj elektoj de 2011 ĝi ricevis 19,1 % el voĉoj kaj 42 seĝojn en la Finnlanda parlamento.

La prezidanto de la partio estas Jutta Urpilainen.

La finnlanda socialdemokratia partio estas membro de la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj.