Hungara Socialista Partio
(Alidirektita el Magyar Szocialista Párt)
Hungara Socialista Partio | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 7-a de oktobro 1989 vd | |
Antaŭe | Hungara Socialista Laborista Partio vd | |
Lando(j) | Hungario vd | |
Sidejo | Budapeŝto | |
Ideologio | ||
Ĉefestro(j) | Rezső Nyers • Gyula Horn • László Kovács • István Hiller • Ferenc Gyurcsány • Ildikó Lendvai • Attila Mesterházy • László Botka • József Tóbiás • Gyula Molnár (politikisto) • Bertalan Tóth vd | |
Membro de | Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj • Socialista Internacio • Progresema Alianco vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Hungara Socialista Partio (hungare Magyar Szocialista Párt) estas socialista/socialdemokrata partio en Hungario. Ĝi estas la ida partio de la komunista Hungara Socialista Laborista Partio.
Ĝi estas ekde 2002 la plej granda partio en la hungara parlamento kun 178 parlamentanoj el al ebla 386; per 42.1% de la voĉoj. Ĝi nun regas en koalicio kun Alianco de la Liberaj Demokratoj, formante kun ili plimulton.
La partio estas membro de la Partio de la Eŭropaj Socialistoj kaj Socialista Internacio.