Flip Phillips

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bill Harris, Denzil Best, Flip Phillips, Billy Bauer, Lennie Tristano, Chubby Jackson, proks. septembron de 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Joseph Edward „Flip“ Phillips (* 26-an de marto 1915 en Novjorko, Novjorkio; † 17-an de aŭgusto 2001 en Fort Lauderdale, Florido) estis usona ĵazo-tenorsaksofonisto kaj klarnetisto.

Vivo

Phillips ludis komence klarneton ĉe Frankie Newton (1940–1941) kaj saksofonon ĉe Larry Bennett (1942–1943). Ekde 1944 ĝis 1946 li laboris en la bando First Herd de Woody Herman. Li famiĝis per siaj prezentadoj je la koncertvojaĝoj de Jazz at the Philharmonic ekde 1946 ĝis 1957. En 1959 li iris kun Benny Goodman al Eŭropo kaj direktis poste kvaropon en Pompano Beach (Florido).

Philipps apartenis al la impulsiĝemaj tenorsaksofonistoj de la finiĝanta svingepoko. Dum longa kariero li aŭdigis sin per multaj sondiskoj; eĉ en la aĝo de pli ol okdek jaroj li sonregistris la lumdiskon Swing is the Thing por Verve Records.

Diskoj

Flip Phillips

Eksteraj ligiloj