Francesa akcipitro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Francesa akcipitro
Francesa akcipitro
Francesa akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. francesiae
Dunomo
Accipiter francesiae
(Smith, 1834)
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Francesa akcipitro (Accipiter francesiae) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

La nomiga subspecio, A. f. francesiae, estas endemia de Madagaskaro. La raso el insulo Anjouan de Komoroj, nome Accipiter francesiae pusillus estas eble formortinta.

Temas pri malgranda akcipitro kun bela kolorkontrasto inter ardezgriza dorso kaj blankaj subaj partoj kun tre fajna kaj svaga horizontala strieco. La kapo estas iom pli helgriza kun flavaj irisoj kaj vaksaĵo. Ankaŭ la kruroj estas flavaj. La beko estas nigreca kaj tre hokoforma kiel ĉe aliaj akcipitredoj.

La nomo rememoras Lady Frances Cole, edzino de la guberniestro de la Kaba Kolonio nome Lowry Cole.

[redakti] Referencoj


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj