Freddie Mercury
Freddie Mercury | |||||
---|---|---|---|---|---|
Freddie Mercury en Hanovro la jaro 1979
| |||||
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Farrokh Pluto Bulsara | ||||
Naskiĝo | 5-an de septembro 1946 en Zanzibaro (urbo) | ||||
Morto | 24-an de novembro 1991 (45-jaraĝa) en Kensington | ||||
Ĝenroj | ŝtonroko, metalroko, progresiva roko, popmuzika roko | ||||
Profesio | kantisto, muzikisto, komponisto, producento | ||||
Instrumentoj | kantado, piano, klavarinstrumento, gitaro | ||||
Tipo de voĉo | baritono, tenoro, kontratenoro | ||||
Aktivaj jaroj | 1969 - 1991 | ||||
Eldoninto | EMI | ||||
Parencaj temoj |
Queen | ||||
Retejo | www | ||||
| |||||
Freddie MERCURY [FREdi MIRKjuri] (naskiĝis la 5-an de septembro 1946 en Zanzibaro, mortis la 24-an de novembro 1991 en Londono) estis la ĉefkantisto de la brita rokgrupo Queen.
Naskiĝinte en Zanzibaro el persa praavaro, Mercury (lia vera nomo estis Bulsara) pasigis plurajn jarojn de sia infanaĝo en Barato, post tio li studis arton en Londono, kie li komencis muzikan karieron kiel Larry Lurex (Leri Ljureks).
En 1975 Queen estis la plej populara grupo dum naŭ semajnoj kun Bohemian rhapsody (Bohemia rapsodio), kiu uzis stilon operecan kaj kiu estis unu el la nova arto: pop-vidbendo. Mercury trovis popularecon eĉ kun klasikemuloj kiam li aperis kun la kataluna primadono Montserrat Caballé kaj la Reĝa Baledo en Londono.
Li sciis jam du jarojn antaŭ sia morto, ke li suferas je aidoso, sed li senavare komponis, laboris ĝis profundiĝo de la malsano (aŭtuno 1991). Mercury tiam ŝanĝis jam sian viv-manieron, sed tro malfrue por savi sian vivon. Li mortis de bronka pneŭmonio nur horojn post sia anonco, ke li suferas je aidoso. La honeste ambaŭseksama kantisto petis al siaj admirantoj kontraŭi tiun malsanon.[1]
Eble la plej konata pro We are the Champions (Ni estas la ĉampionoj) pro lia kunlaboro kun la brita rokgrupo Queen. Li apogis la afrikajn malsatantojn en la kantado de Live-Aid, karitata spektaklo por Afriko.
Referencoj
- ↑ Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/01, paĝo 20: Mercury mortis verkita de Seán Osborne.
Eksteraj ligiloj
greke "La voĉo": Freddie Mercury greke Naskiĝa atestilo de la artisto
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:Link FA