Frotsono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manieroj de artikulacio
Bruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frotsono
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Fluanto
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
redaktu

Frikativoj (aŭ frotaj konsonantoj aŭ pleonasme frikativaj konsonantoj) estas konsonantoj, dum kies prononco oni perforte trapelas aeron tra strikta kanalo farita per kunproksimigo de du artikulaciiloj.

Tiuj estas ekzemple la malsupra lipo kontrau la supraj dentoj kaze de [f], aŭ la malantaŭo de la lango kontraŭ la mola palato kaze de germana [x], la fina konsonanto de Bach. Tiu turbula aerfluo nomiĝas frikado.

Siblantaj frikativoj

Aparta subaro da frikativoj estas la siblantoj (fojfoje nomataj stridantoj). Formante siblanton, oni ankoraŭ irigas aeron tra strika kanalo, sed aldone la longo de la lango estas laŭlonge kurbita por direkti la aeron trans la rando de la dentoj. En la angla [s], [z], [ʃ], kaj [ʒ] tion ekzemplas.

Ĉiuj siblantoj estas koronalaj, sed povas esti dentalaj, alveolaraj, postalveolaraj, aŭ palatalaj (retrofleksaj) ene de tiu gamo. Tamen, ĉe la postalveolara loko de artikulacio la lango povas alpreni kelkajn formojn: kupola, laminala, aŭ apikala, kaj ĉiu el tiuj estas signata per aparta simbolo kaj aparta nomo. Prototipaj retrofleksoj estas subapikalaj kaj palatalaj, sed ili kutime skribiĝas per la sama simbolo kiel la apikalaj postalveolaroj. Ankaŭ la alveolaroj kaj dentaloj povas esti aŭ apikalaj aŭ laminalaj, sed tiun diferencon indikas diakrito anstataŭ apartaj simboloj.

Centraj ne-siblantaj frikativoj

Laterala frikativoj

Simboloj uzataj por kaj frikativoj kaj alproksimantoj

Neniu lingvo distingas voĉajn frikativojn disde alproksimantoj ĉe tiuj lokoj, do la sama simbolo uziĝas por ambaŭ. Por la faringaloj kaj epiglotaloj, alproksimantoj estas pli multaj ol frikativoj. Frikativa realigo specifeblas per aldono de la alsupra prempinglo al la literoj, [ʁ̝, ʕ̝, ʢ̝]. Simile, la alsuba prempinglo aldoneblas por specifigi alproksimantan realigon, [ʁ̞, ʕ̞, ʢ̞].

Pseŭdo-frikativoj

La glotalaj "frikativoj" fakte estas neakompanataj fonadaj statoj de la gloto, sen ajna akompananta maniero, ĉu frikativa ĉi alia. Tamen, ili estas nomataj frikativoj pro historiaj kialoj.

Aldone, [ʍ] estas ofte nomata "senvoĉa labial-velara frikativo", sed ĝi estas fakte alproksimanto. Veraj duoble-artikulaciataj frikativoj eble ne troviĝas en iu ajn lingvo; sed vidu la artikolon senvoĉa palatal-velara frikativo por supozata (kaj sufiĉe disputata) ekzemplo.

Lingvoj

Vidu tabelo de konsonantoj por tabeloj de frikativoj en Esperanto kaj en la angla.

La ubiĥa eble estas la lingvo kun la plej multaj frikativoj (entute dudek sep), iuj el kiuj ne havas simbolojn nek diakriton en la IFA. Tiu nombro fakte superas la nombron de ĉiuj konsonantoj en la angla (kiu havas 24 konsonantojn). Kontraste, iuj lingvoj havas neniujn ajn fonemajn frikativojn. Tio estas tipa trajto de la aŭstraliaj indiĝenaj lingvoj, kie la malmultaj frikativoj kiuj ekzistas rezultas de ŝanĝoj al plozivojalproksimantoj. Tio ankaŭ okazas en iuj indiĝenaj lingvoj de Nov-Gvineo kaj Sud-Ameriko kiuj havas aparte malmultajn konsonantojn.

Tamen, dumke [h] estas tute nekonata en indiĝenaj aŭstraliaj lingvoj, la plejo el la aliaj lingvoj sen veraj frikativoj ja havas [h] en sia konsonanta inventaro.

Voĉaj kontrastoj en frikativoj estas plejparte limigitaj al Eŭropo, Afriko kaj Okcidenta Azio. Lingvoj de Suda kaj Orienta Azio, kiaj la Dravidaj kaj Aŭstroneziaj lingvoj, tipe ne havas tiajn voĉajn frikativojn kiaj [z] kaj [v] kiuj estas tre familiaraj al eŭropaj parolantoj. Tiuj voĉaj frikativoj estas relative raraj ankaŭ en indiĝenaj lingvoj de la Amerikoj. Entute, voĉaj kontrastoj en frikativoj estas multe pli raraj ol en plozivoj, estante trovataj en nur triono de la lingvoj de la mondo, kompare al po ĉirkaŭ 60 elcente por plozivaj voĉaj kontrastoj.[1]

Po ĉirkaŭ 15 elcento de la lingvoj de la mondo, tamen, havas neparajn voĉajn frikativojn t.e. voĉa frikativo sen senvoĉa respektivo. Du trionoj el tiuj, aŭ po 10 elcento de ĉiuj lingvoj, havas neparajn voĉajn frikativojn sed neniun voĉan kontraston inter iu ajn frikativa paro.[2]

Tiu fenomeno okazas ĉar voĉaj frikativoj evoluis de lenisiĝo de plozivoj aŭ fortisiĝo de alproksimantoj. Tiu fenomeno, neparaj voĉaj frikativoj, troviĝas dise tra la mondo, sed estas limigita al nesiblaj frikativoj kun la escepto de paro da lingvoj kiuj havas [ʒ] sed malhavas [ʃ] (valoras rimarki ke kelkaj lingvoj havas la voĉan afrikaton [dʒ] sed malhavas [tʃ]). La frikativoj kiuj plej ofte troviĝas sen senvoĉa respektivo estas, laŭ la ordo de la kvociento de neparaj troviĝoj al ĉiuj troviĝoj, [ʝ], [β], [ð], [ʁ] kaj [ɣ].

Piednotoj

  1. Maddieson, Ian. Voicing in Plosives kaj Fricatives (~Voĉado en plozivoj kaj frikativoj), en Martin Haspelmath et al. (red-j.) The World Atlas of Lingvo Structures, pp. 26–29. Oxford: Oxford University Press, 2005. ISBN 0-19-925591-1.
  2. Maddieson, Ian. Patterns of Sounds. Cambridge University Press, 1984. ISBN 0-521-26536-3.

Vidu ankaŭ