Galapaga pingveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Galapaga pingveno
Galapaga pingveno, masklo
Galapaga pingveno, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Spheniscus
Specio: S. mendiculus
Spheniscus mendiculus
(Sundevall, 1871)
Konserva statuso
Status iucn3.1 EN eo.svg
Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Galapaga pingveno (Spheniscus mendiculus) estas pingveno endemia de Galapagoj. Ĝi estas la ununura pingveno kiu loĝas norde de ekvatoro en naturo. Ili povas survivi pro la malvarmaj temperaturoj rezulte el la Humboldta Marfluo kaj la malvarmaj akvoj el grandaj profundoj alportitaj de la Kromvela Marfluo. La Galapaga pingveno estas unu el la bendopingvenoj, kies aliaj specioj loĝas ĉefe ĉe la marbordoj de Afriko kaj kontinenta Sudameriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La averaĝa Galapaga pingveno estas 49 cm longa kaj 2.5 kg peza. Ĝi estas la dua plej malgranda specio de pingveno. Ties malgrando estas adpto al pli varma medio, same kiel ili ne bezonas havi la korpon kovrita el graso.

Ili havas nigran kapon kun blanka bordo el malantaŭokulo, ĉirkaŭ la nigraj orelkovriloj kaj la mentono, kiu kuniĝas ĉe la gorĝo. Ili havas nigrec-grizajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn, kun du nigraj bendoj tra la brusto, el kiuj la plej suba etendas suben tra la flankoj al femuroj. Junuloj diferencas ĉar havas tute malhelan kapon, pli griza en flankoj kaj mentono, kaj ne javas brustobendon. La pingveninoj estas pli malgrandaj ol la maskloj, sed pri aliaj detaloj estas tre similaj.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado

La Galapaga pingveno loĝas ĉefe en Insulo Fernandina kaj ĉe la okcidenta marbordo de Insulo Isabela, sed ankaŭ malgrandaj populacioj estas dise en aliaj insuloj en Galapagoj.

Kvankam 90 % el la Galapagaj pingvenoj loĝas inter la okcidentaj insuloj Fernandina kaj Isabela, ili loĝas ankaŭ en Santiago, Bartolome, norda Santa Cruz, kaj Floreana. La plej norda pinto de Isabela trapasas la ekvatoro, kio signifas, ke la Galapagaj pingvenoj foje vizitas la nordan hemisferon, kaj ili estas la nuraj pingvenoj kiuj faras tion.

Ekologio kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Pingveno surtere

Tiuj pingvenoj restas ĉe la arkipelago. Ili restas ĉe la Kromvela Marfluo dumtage ĉar ĝi estas pli malvarma kaj revenas surteren nokte. Ili manĝas malgrandajn ariĝantajn fiŝojn, ĉefe mugilojn, sardinojn kaj foje krustulojn. Ili sexrĉas manĝon dumtage kaj normale ĝis malmultaj kilometroj el ties reproduktaj lokoj. Ili dependas el la malvarma nutro-riĉaj marfluoj kiuj alportas al ili manĝon.

La temperaturo ĉe la insuloj restas inter 15 kaj 28 gradoj Celsius (59–82 °F). Dum la sezono de El Niño, la pingvenoj ĉesas reproduktadon, ĉar ties manĝo iĝas malpli abunda; tio faras la ŝancojn idozorgadi sukcese nefavora kompare kun la ŝancoj mortigixi dum la klopodo. Ili kutime reproduktiĝas kiam la marsurfaca temperaturo estas sub 24 gradoj Celsius (75 °F) kio rezultas en pli da manĝo por ili. La forta suno estas la ĉefa problemo por la pingvenoj. Ties ĉefa rimedo por malvarmigi sin estas iri al akvo, sed ili havas aliajn kutimarajn adaptojn por la tuta tempo kiun ili pasas surtere. Ili uzas du metodojn por termoregulado en pli varma vetero surtere. Unu estas per etendo de ties naĝiloj kaj ĝibigo antaŭen por teni la sunardon for el ties piedoj, ĉar ili povas perdi varmon tra siaj naĝiloj danke al sangofluo tie. Ili ankaŭ anhelas, uzante vaporigon por refreŝigi la gorĝon kaj la aersistemon. Galapagaj pingvenoj protektas siajn ovojn kaj idojn el varmega suno metante ilin en profundajn fendojn en la rokoj.

Tiu specio estas endanĝerita, kun ĉirkaŭkalkulita populacio de ĉirkaŭ 1,500 individuoj en 2004, laŭ esploro fare de la Scienca Stacio Charles Darwin. La populacio suferis alarmigan malpliiĝon de ĉirkaŭ 70 % en la 1980-aj jaroj, sed ĝi estis poste malrapide rekuperante. Ĝi estas ĉiukaze la plej rara pingvena specio (statuso kiu estas ofte false atribuata al la Flavokula pingveno). Populaciniveloj ja estas influataj de la efiko de Suda Fluktuo de El Niño, kio malpliigas la disponeblon de fiŝariĝintaj fiŝoj, kio kondukas al malalta reproduktado aŭ malsatego. Tamen, antropogenikaj faktoroj (ekz. naftopoluado, fiŝkaptado per aldona kaptado kaj por konkurenco) povas esti aldonataj al la pliiĝanta malpliiĝo de tiu specio. Ĉe la Insulo Isabela, enmetitaj katoj, hundoj kaj ratoj atakas pingvenojn kaj detruas siajn nestojn. Enakve ili estas predataj de ŝarkoj, ledofokoj kaj marleonoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Junulo antaŭ akiri bendajn markojn.

Estas malpli ol 1000 reproduktaj paroj de Galapaga pingveno en la mondo. Reproduktado ekas kiam la temperaturo de la marsurfaco falas al ĉirkaŭ 24°C.[1] Plej nestoj estas vidataj inter majo kaj januaro. La nestoj estas farataj ĉe 50 m al la akvo ĉe la marbordo, kutime ĉe insuloj Fernandina kaj Isabela. Plenkreskulo restas ĉe la reprodukta areo dum la jaro kun sia partnero kiun ĝi estis elektita porvive. Kiam la pingvenoj estas reproduktantaj, kovado okazas dum 38–40 tagoj kaj ambaŭ gepatroj kunresponsas. Ĉirkaŭ 30 tagojn post eloviĝo kaj idozorgado fare de ambaŭ gepatroj, la idoj havas plumojn kiuj estas malhelbrunaj supre kaj blankaj sube. La celo de tio estas protekti la idojn el la forta suno pli ol teni ilin varme. La Galapaga pingveno pariĝas porvive. La ino demetas unu aŭ du ovojn en lokoj kiaj kavetoj kaj fendoj, protektitaj el rekta sunlumo, kio povus konduki al trovarmigo de la ovoj. Ĉiam restos unu gepatro kun la ovoj aŭ idoj dum la alia forestas dum kelkaj tagoj por manĝi. La gepatroj kutime survivigas nur unu idon. Se ne estas sufiĉe manĝo disponebla, la nesto povas esti abandonata. Bermuda naturalisto Louis L. Mowbray estis la unua kiu sukcese bredis la Galapagajn pingvenojn en kaptiveco.[2]

Predantoj[redakti | redakti fonton]

Pro la malgrando de la Galapaga pingveno, ĝi havas multajn predantojn. Surtere la pingvenoj estas predataj de kraboj, serpentoj, strigoj kaj akcipitroj, dum en akvo ili estas predataj de ŝarkoj, ledofokoj kaj marleonoj.[3] Ili frontas multajn minacojn el homoj, same kiel la hazardoj de nefidindaj manĝoresursoj kaj vulkana aktiveco.[4] Kontraŭleĝaj fiŝkaptistoj ĝenas ĉe la pingvenaj lokoj kaj la birdoj estas ofte kaptitaj en fiŝkaptadaj retoj erare.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Galapagos Penguin. International Penguin Conservation Work Group.
  2. Louis Mowbray. Bermuda Biographies. Alirita 23 July 2011.
  3. "The Adaptations of the Galapagos Penguin For a Harsh and Unpredictable Environment". Arkivita el la originalo la 29an de Junio 2009.
  4. http://www.volcanodiscovery.com/en/volcanoes/pacific/galapagos.html

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]