Gaston Waringhien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Gaston Waringhien

Gaston Waringhien kaj la manuskripto de PIV, 1966
Persona informo
Aliaj nomoj Georges E. MAŬRA
A. NURAK
A. PAPADIAMANTOPOULOS
Naskiĝo 20-an de julio 1901
en Ŝablono:Flagikono Lille, Francio
Morto 20-an de decembro 1991
en Parizo
Lingvoj Esperantofranca
Nacieco franco
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Arthur Waringhien
Patrino Élise Sophie Waringhien
Edz(in)o Andrée Delebarre-Waringhien
Okupo
Okupo vortaristo • lingvisto • poeto • esperantistohistoriistotradukistoverkistoesperantologo • universitata instruisto
Verkoj Plena Vortaro
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
Esperanto
Tradukis en Esperanton poezion
Verkis en Esperanto rigardu ĉi tien
Akademiano Prezidanto de AE
vdr

Gaston WARINGHIEN [gasTOn varenGJEn] (naskiĝis la 20-an de julio 1901 en Lille, mortis la 20-an de decembro 1991 en sia hejmo en Parizo) estis franca profesoro kaj grava vortaristo kaj gramatikisto de Esperanto. Li aperigis verkojn sub la pseŭdonomoj Georges E. MAŬRA, A. NURAK, kaj A. PAPADIAMANTOPOULOS. En Nova Plena Ilustrita Vortaro (NPIV) de 2002 lia nomo aperas ankaŭ sub la esperantigo Varingjeno.

Waringhien gvidis kursojn pri Esperanto, verkis kaj tradukis. Li estis prezidanto de la Akademio de Esperanto de 1963 ĝis 1979. Li estis kunredaktoro de Literatura Mondo kaj ĉefredaktoro de La Nica Literatura Revuo. Li multe tradukis poezion, ĉefe el la franca, sed ankaŭ el la angla kaj la germana, kaj kontribuis al la Angla Antologio. Li estis vortaristo kaj inter la projektoj kiujn li prilaboris estas la Plena Vortaro (1930 kaj postaj eldonoj), la Plena Ilustrita Vortaro (1970), kaj la Granda Vortaro Esperanta-Franca (1957).

Plie, li estas la aŭtoro de la Plena Gramatiko, kun Kálmán Kalocsay.

Elektitaj verkoj

  • Parnasa Gvidlibro (kun Kálmán Kalocsay, 1932)
  • Kontribuo al poemkolekto Dekdu Poetoj, 1934
  • Manifeste des Anationalistes (franclingva traduko - kun Avid - de la Manifesto de la Sennaciistoj), 1935.
  • Plena (analiza) gramatiko (kun Kálmán Kalocsay, 1935, 1938, 1981)
  • Facilaj esperantaj legaĵoj (redaktoro, 1935)
  • Maksimoj de La Rochefoucauld (traduko, 1935)
  • A.B.C. d' Espéranto (1945, 1967)
  • Leteroj de L.L.Zamenhof (redaktoro, 1948)
  • Poemoj de Omar Kajam (traduko, 1953)
  • Eseoj I: Beletro (originaloj, 1956)
  • La floroj de l' malbono (kuntradukinto kaj redaktoro, 1957)
  • Kantoj kaj romancoj (tradukinto, kun Kálmán Kalocsay)
  • La trofeoj (tradukoj, 1977)
  • Tra la parko de la franca poezio: La renesanca periodo / La klasika periodo (tradukoj, 1977/1980)
  • La ĥimeroj (tradukoj, 1976)
  • Lingvo kaj vivo (eseoj, 1969)
  • Ni kaj ĝi (eseoj, 1972)
  • 1887 kaj la sekvo (eseoj, 1980, eldonita en la Serio Stafeto)
  • Kaj la ceter' - nur literaturo (eseoj, 1983)
  • Duonvoĉe (kiel Georges E. Maŭra, originalaj poemoj, 1939 kaj 1963)

Postvivaj eldonoj:

Literaturo

El la abunda literaturo pri Waringhien kaj diversaj aspektoj de lia verkaro menciindas miniume jenaj:

  • 2000: Cherpillod, André. Gaston Waringhien 1901-1991 - heroldo de la internacia lingvo / héraut de la langue internationale. Courgenard: La aŭtoro 2000, 79 p.
  • 1985: Haupenthal, Reinhard (ed.). Li kaj Ni. Festlibro por la 80a naskiĝtago de Gaston Waringhien (1901 - 29 Julio - 1981). Antverpeno, La Laguna: Eldonejo TK/Stafeto [1985], 512 p. (kun bibliografio de la verkaro de Waringhien)

Anekdotoj

Oni povas aŭdi lin kiel rakontanto de la enkonduko de la esperantlingva filmo de Jacques-Louis Mahé, Angoroj (1964).

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

Trovu « Gaston Waringhien » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»