Giovanni Schiaparelli
Giovanni Virginio Schiaparelli | |
---|---|
Giovanni Schiaparelli | |
Persona informo | |
Nomo | Giovanni Virginio Schiaparelli |
Dato de naskiĝo | 14-a de marto 1835 |
Naskiĝloko | Savigliano |
Dato de morto | 4-a de julio 1910 |
Mortoloko | Milano |
Aĝo je morto | 75 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | astronomo, politikisto kaj historiisto pri sciencoj |
Geografio | |
Ŝtato | Italio |
Familio | |
Frato | Celestino Schiaparelli [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | itala lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Pro la Merito pri la Sciencoj kaj Artoj, Gold Medal of the Royal Astronomical Society, Premio Lalande, Cothenius Medal, Bruce Medal, eksterlanda ano de la Reĝa Societo, Premio Lalande [+] |
Portalo pri Homoj | |
Giovanni Virginio Schiaparelli (naskiĝis la 14-an de marto 1835 en Savigliano, mortis la 4-an de julio 1910 en Milano) estis itala astronomo, politikisto kaj historiisto pri sciencoj Li estis onklo de la altmodistino Elsa Schiaparelli.
Vivo
Li studis en la universitato de Torino kaj en la observatorio de Berlino, sub la estrado de Johann Franz Encke. Inter 1859 kaj 1860, li laboris en la observatorio Pulkovo (apud Sankt-Peterburgo), sun la estrado de Otto Wilhelm von Struve kaj dum 40 jaroj en la observatorio de Brero en Milano.
Li estis senatano de la Itala reĝlando, kaj ano de la Akademio de la Linkoj kaj de la Akademio de la Sciencoj de Torino kaj de la Reĝa instituto de Lombardujo. Li fariĝis eksterlanda ano de la Reĝa Societo de Londono la 29-an de novembro 1896.
Malkovroj
Li observis la sunsistemajn objektojn kaj ĉefe Marson, kies « marojn » kaj « kontinentojn » li nomis dum la opozicio de 1887. Li kredis esti observinta liniojn, kiujn li nomis "canali" (brako de maro), tio kion oni mistradukis per "kanalo" ; tio, kiu implicus konstruaĵon far de pensentaj estaĵoj. Necesis atendi la superflugon de Marso far de kosmosondiloj por konstati ke, krom tute naturaj kanjonoj, ekzistas nenio kiu similus artefaritajn kanalojn.
Li studis la duopajn stelojn malkovris la asteroidon 69 Hesperion kaj trovis rilaton inter la meteorfluoj kaj la kometoj ; li montris interalie ke la metoroida fluo de leonidoj kongruas kun la orbito de la kometo Tempel-Tuttle.
Honoroj
Li ricevis:
- la Premion Lalande en 1868,
- la oran medalon de la Royal Astronomical Society[1] en 1872,
- la Bruce Medalon[2] en 1902.
Oni donis lian nomon al:
- La luna kratero Schiaparelli,
- La marsa kratero Schiaparelli
- La asteroido 4062 Schiaparelli[3],
Noto kaj referencoj
- ↑ Winners of the Gold Medal of the Royal Astronomical Society (Ricevintoj de la Ora medalo de la Royal Astronomical Society) (angle)
- ↑ Bruce-Medaluloj: Giovanni Schiaparelli (angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser 4062 Schiaparelli (1989 BF) (angle)
Eksteraj ligiloj
- itale Giovanni Virginio Schiaparelli, observanto de Marso
- itale Datoj de la vivo de Giovanni Schiaparelli
- Nekrologioj