Grant Green

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Grant Green (naskiĝis la 6-an de junio 1935[1] en Sankta Luiso, Misurio; mortis la 31-an de januaro 1979 en Novjorko, Usono) estis usona gitaristo kaj komponisto de ĵazo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Green jam en la aĝo de 13 jaroj prezentis muzikiste. En lia junaĝo lin influis la muziko de Charlie Christian kaj Charlie Parker. Komence li muzikis bugion, pli malfrue li transiris al ritmenbluso kaj al jazo. Sian unuan sonregistraĵon en Sankta Luiso li surbendigis kun tenorsaksofonisto Jimmy Forrest; frapinstrumentisto de la bando estis Elvin Jones, pianisto Harold Mabern. Krome li muzikis en la bandoj de Sam Lazar (1960) kaj Jack Murphy. Finfine Lou Donaldson malkovris lin, kiam li ludis en drinkejo en Sankta Luiso. Post koncertaro kun Donaldson li alvenis en 1960 al Novjorko.

Donaldson konatigis lin kun Alfred Lion de Blue Note Records. Lion estis tiel impresita de Grant, ke li tuj dungis lin kiel bandestro. Ĉi tiu rilato daŭris escepte maloftajn interrompiĝojn trans la tutaj 1960-aj jaroj. Inter 1960 kaj 1965 li verkis ĉe Blue Note kiel bandestro aŭ bandano pli diskojn ol iu ajn; al liaj elstaraj albumoj apartenis liaj kompletaj kvaroporegistraĵoj kun Sonny Clark el 1961/62, Blue and Sentimental kun Ike Quebec kaj la albumo Idle Moments kun Joe Henderson kaj Bobby Hutcherson. Lia unua albumo kiel bandestro estis „Grant´s First Stand“. Lia linia gitarmuzikado en la orgentriopoj de Jack McDuff, John Patton kaj Larry Young tiam validis kiel vojmontraj.[2] Li muzikis kun ĵazgranduloj kiel Hank Mobley, Ike Quebec, Stanley Turrentine kaj Harold Vick. Down Beat elektis lin en 1962 kiel plej bona novulo.

En la jaro 1966 Grant forlasis diskeldonejon Blue Note, por verki diskojn por diversaj aliaj eldonejoj, inter ili Verve Records. Inter 1967 kaj 1969 pro personaj problemoj kaj pro heroinomanio li verkis neniujn diskojn.

En 1969 li reaperis sursceneje per pli funka bando. Dum ĉi tiu periodo ankaŭ ekestis lia komerca sukceso „Green is Beautiful“ kaj la muziko por la filmo „The Final Comedown“. Grant denove forlasis Blunoŭton en la jaro 1974, por laŭiri pli komercajn projektojn.

La jaron 1978 Grant pasigis plejparte en malsanulejo kaj kontraŭ konsilo de liaj kuracistoj li denove koncertvojaĝis. En Novjorko li muzikis kun George Benson. Grant mortis la 31-an de januaro 1979 pro korinfarkto. Li esis entombigita en sia hejmurbo Sankta Luiso kaj postlasis ses gefilojn.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Grant's First Stand (1961), Blue Note
  • Green Street (1961), Blue Note
  • Sunday Mornin' (1961), Blue Note
  • Born to be Blue (1961), Blue Note
  • The Complete Quartets with Sonny Clark (Blue Note, registrita en 1961/62, aperis en 1997)
  • Feelin' The Spirit (1962), Blue Note
  • Idle Moments (1963), Blue Note
  • Talkin' About! (1964), Blue Note
  • Street of Dreams (1964), Blue Note
  • Live at the Lighthouse (1972), Blue Note

Konsultlibraj notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Jazzzeitung lia naskiĝjaro estas pridisputata, verŝajne estas 1931. Aliaj fontoj, inter ili lia biografistino Sharon Andrews Green kaj Feather/Gitler indikas 1935.
  2. Feather/Gitler