Gviĉina lingvo
Gviĉina lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Northern Athabaskan | |
Parolata en | Kanado, Usono |
Regiono | Nordokcidentaj Teritorioj, Jukonio, Alasko |
Parolantoj | 770 (1 998 Statistika Kanado) |
Skribo | Latina (Nord-atabaska varianto) |
Lingvistika klasifiko | |
Na-denéa | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | gwi |
ISO 639-3 | gwi |
Glottolog | gwic1235 |
Angla nomo | Gwich’in |
Franca nomo | gwich’in |
Noto | |
La Gviĉina lingvo (propre, angle, kaj hispane: Gwich’in) estas la Atabaska lingvo de la Gviĉina indiĝena popolo.
En la Nordokcidentaj Teritorioj kaj la Jukonio de Kanado, ĝi estas uzata precipe en la urboj Inuvik, Aklavik, Fortikaĵo McPherson, Malnova Korvo, kaj Tsiigehtchic (antaŭe Arktika Ruĝa Rivero). Estas ĉirkaŭ 430 parolantoj de la Gviĉina en Kanado el tuta Gviĉina loĝantaro nombranta 1 900.
En Alasko, la Gviĉina estas parolata en Kastoro, Cirklo, Fortikaĵa Jukonteritorio, Chalkyitsik, Betula Rivereto, Arktika Vilaĝo, Aglo, kaj Venetie, Alasko. Ĉirkaŭ 300 el la tuta Alaska Gviĉina loĝantaro de 1 100 parolas la lingvon.
Ĝi estas oficiala lingvo de la Nordokcidentaj Teritorioj.
La glotala halto en la nomo Gwich’in estas skribata per la unikoda simbolo 'U+2019 RIGHT SINGLE QUOTATION MARK': ’
Klasifiko
La Gviĉina estas membro de la Kanada sub-grupo de la Atabaska lingvaro, de la Na-denea familio de lingvoj. Ĝi dividas la Han-Kutĉinan subgrupon kun la Hana lingvo.
Dialektoj
Estas kelkaj dialektoj de la Gviĉina, inkluzivanta Fortikaĵo Jukonteritoria Gviĉina, Arktik-Vilaĝa Gviĉina, Okcident-Kanada Gviĉina (Takudh, Tukudh, Loucheŭ), kaj Arktik-Ruĝ-Rivera.
Fonologio
Konsonantoj
La konsonantoj de la Gviĉina en la norma ortografio estas listitaj ĉi-sube (kun IFA-notacio inter klin-krampoj):
Labiala | Interdentala | Alveolara | Retrofleksa | Palatala | Velara | Glotala | ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Centra | Laterala | Simpla | Labialigita | |||||||
Nazalo | Voĉa | m /m/ | n /n/ | |||||||
Senvoĉa | nh /n̥/ | |||||||||
Plozivo | Voĉa | b /b/ | d /d/ | dr /ɖ/ | g /g/ | gw /gʷ/ | ||||
Senvoĉa | t /t/ | tr /ʈ/ | k /k/ | kw /kʷ/ | ’ /ʔ/ | |||||
Ejektivo | t’ /t’/ | tr’ /ʈ’/ | k’ /k’/ | |||||||
Nazala eklaso | nd /dⁿ/ | |||||||||
Afrikato | Voĉa | v /v/ | ddh /dð/ | dz /dz/ | dl dɮ/ | dj /dʒ/ | ||||
Senvoĉa | tth /tθ/ | ts /ts/ | tl /tɬ/ | ch /tʃ/ | ||||||
Ejektivo | tth’ /tθ’/ | ts’ /ts’/ | tl’ /tɬ’/ | ch’ /tʃ’/ | ||||||
Nazala eklaso | nj /dʒɲ/ | |||||||||
Frikativo | Voĉa | dh /ð/ | z /z/ | zhr /ʐ/ | zh /ʒ/ | gh /ɣ/ | ghw /ɣʷ/ | |||
Senvoĉa | (th, -a) /θ/ | s /s/ | ł /ɬ/ | shr /ʂ/ | sh /ʃ/ | kh /x/ | h /h/ | |||
Alproksim anto |
Voĉa | l /l/ | r /ɻ/ | y /j/ | w /w/ | |||||
Senvoĉa | rh /ɻ̥/ |
Vokaloj
Eksteraj ligiloj
- Informo pri la Gviĉina lingvo
- Jukonteritoria Aŭtoĥtona Lingva Centro: Gwich’in
- Alaska Aŭtoĥtona Lingva Centro: Gwich’in