Hago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando

La Pacpalaco

Hago (Den Haag) (52° 08′ N; 04° 39′ E Mapo) estas urbo de proksimume 443 000 loĝantoj en Nederlando. Ĝi estas la loĝurbo de la reĝino de Nederlando kaj la sidejo de la nederlanda registaro. En la urbo situas la Pacpalaco, la internacia kortumo, la internacia puna kortumo kaj la internacia pun-tribunalo por eksa Jugoslavio.

La blazono de Hago montras cikonion (foje nomatan ardeo), kiu en la beko portas angilon.

Pro la cikonio la moka priskribo de hagano estas: Sur altaj piedoj, kun malmulte da plumoj kaj kun granda beko.

Historio

Hago ekestis en 1248, kiam grafo Vilhelmo la 2-a de Holando igis tie konstrui kastelon. Lia filo Floris konstruis la "kavaliran salonon" (Ridderzaal), kiu nun estas urba vidindaĵo. La nomo den Haag ([den Haĥ] = la heĝo, arbareto) estas la origina; omaĝe al grafo Vilhelmo oni ek de 1639 uzas ankaŭ "'s-Gravenhage" (heĝo de la grafo), analoge al Den Bosch, nomata ankaŭ "'s-Hertogenbosch" (=arbaro de la duko).

Nur en 1806 Hago ricevis la statuson de urbo. Ĝi neniam estis fortikigita kaj tial ne posedas urbomurajn restaĵojn.

En 1872 okazis en tiu urbo la lasta kongreso de la 1-a Internacio; tiam estis eksigataj la anarkiistaj anoj, kiuj kontraŭe starigis la konatraŭ-aŭtoritata Internacio ekigante la kongreson de Sankta-Imjero.

En Hago ĉirkaŭ la jarcenta ŝanĝo de 1900 okazis du pac-konferencoj. La unuan (1899) iniciatis la rusia imperiestro Nikolao la 2a Aleksandroviĉ; ĝi protektis la rajtojn de vunditoj kaj ŝiprompuloj kaj malestimis certajn batalilojn. La dua konferenco en 1907 decidis pri la protekto de civiluloj. Tria konferenco estis planita por 1925, sed ne povis okazi pro la Unua mondmilito.

Signifo por Esperanto

En Hago funkciis la Centrale Esperanto-Boekhandel, kaj funkcias ankoraŭ Internacia Cseh-Instituto de Esperanto, fondita en 1930. En Hago okazis interalie UK 1920 kaj Interreligia Konferenco por la Paco de la 31-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1928.

Esperantistoj en Hago

Vivis en Hago:

Situo kaj evoluo

Ĉar Hago neniam havis urbomurojn, ĝi povis libere kreski. Ĝi nun estas la tria plej granda urbo de Nederlando. Kune kun proksimaj urboj (Delft, Leiden, Roterdamo, aliaj) ĝi formas urbecan regionon nomatan Randstad (randa urbo).

La urbocentro situas ĉ. 6 km de la bordo de la Norda Maro. Ĉemare situas la kvartaloj Kijkduin [KEJKdojn] kaj Scheveningen (SĤEveninge].

Eksteraj ligiloj

greke http://www.denhaag.com greke http://www.gemeentemuseum.nl greke http://denhaag.nl.eu.org greke http://www.panorama-mesdag.nl/index.php?page=/home_nl.php# urba retpaĝejo

Ŝablono:KomunumojSudHolando