Harry Potter
Harry POTTER (esperantigita kiel Hari POTER) estas fantasta romano-serio kreita de la brita verkistino J. K. Rowling kun samnoma heroo. Unue nur literatura verko, Hari Poter fariĝis tre rapide fikcia universo kaj estis disponebla ankaŭ filme, videolude, kaj tiel plu. Laŭ la ĉi-suba tempsekvo, li naskiĝis ĉirkaŭ 1980. La unua romano de la serio, Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj (Harry Potter and the Philosopher's Stone), eldoniĝis en 1997. La libroj estas verkitaj per la tria persono, kun limigita ĉioscio, laŭ la vidpunktoj de Harry. Estas du esceptoj: la unua ĉapitro de la unua libro estas verkita laŭ la vidpunkto de Vernon Dursley, la onklo de Harry, kaj la unua ĉapitro de la kvara libro estas verkita laŭ la vidpunkto de malgrava rolulo, nome Frank Bryce.
Trarigardo
La libroj pri Hari Poter celas precipe al pliaĝaj infanoj sed iliaj ŝatantoj estas ĉiuaĝaj. Estas ankaŭ filmserio samnoma, senpere bazita sur la libroj. La unua filmo eldoniĝis en 2001.
Laŭ Rowling, la historioj estiĝis en ŝia kapo, plenformaj, kiam ŝi trajnis el Manchester ĝis Londono. La vendoj de la libroj, kun la aŭtortantiemoj el la filmo kaj komercaĵoj, (laŭ nekonfirmita fonto) igis ŝin pli riĉa ol la Brita Reĝino.
Ĉiu libro en la serio rakontas unu jaron en la vivo de Harry ĉe Hogwarts, kie li lernas magion. Estas plano pri sep libroj, kaj ĉiu estos iom pli malhela ol la antaŭa, laŭ tio ke Harry pli aĝas kaj lia malamikego Voldemort plifortiĝas. En 2007 aperis la sepa libro de la serio.
Oni komparas la librojn kun tiuj de Ursula K. Le Guin ("A Wizard of Earthsea"), de C. S. Lewis ("Kronikoj de Narnio") kaj ankaŭ de Diana Wynne Jones kaj Philip Pullman. Ili estas ankaŭ parto de Brita genro romana pri vivo en edukpensiono, kaj la sekcio pri la geonkloj de Hari, la Durslejoj, pensigas iujn legantojn pri la verkoj de Roald Dahl. Surbaze de la komuna fantazia elemento, la Brita deveno de la aŭtoroj, la ŝato de kaj infanoj kaj plenkreskuloj, la ĝenerala populareco, kaj la filma adapto, oni ankaŭ komparas ĝin kun "La Mastro de l' Ringoj" de Tolkien.
Iujn aĵojn viditajn en la filmo, ekzemple la faboformajn bombonojn "Bertie Bott's Every Flavour Beans" ("Ĉiugustaj Faboj de Berti Bot"), nun povas aĉeti en la vera mondo la ŝatantoj de la serio.
Estas nemalmultaj derivitaj, nepermesitaj libroj, en kiuj rolas Harry Potter aŭ similnoma persono. J. K. Rowling kaj ŝia eldonisto nunteme klopodas haltigi la disdonon de tiaj libroj.
Romanoj kaj filmoj
|
La libroj iĝis tiel ŝategataj, ke librovendejoj nun festas "meznoktan eldonan feston" je la tago de eldono de nova libro en la serio Harry Potter.
En 2001, supoze oni eldonis du librojn kopiitajn de tiuj en la librejo de Hogwarts, plene prinotitajn en la marĝeno fare de Hari Poter kaj amikoj liaj. Ili estas "Fantastic Beasts and Where to Find Them" (de "Newt SCAMANDER") kaj "Quidditch Through the Ages" de "Kennilworthy Whisp". Tiujn verkis J. K. Rowling ; la monon ŝi donacis al "Comic Relief".
La ĝisnuna historio
Laŭ la tempofadeno donita en la unua libro, tiu libro okazas ĉirkaŭ 1991 kaj 1992; la dua, "Chamber of Secrets" en 1992 kaj 1993; "Prisoner of Azkaban" en 1993 kaj 1994; "Goblet of Fire" en 1994 kaj 1995; "Order of Phoenix" en 1995 kaj 1996. La sekva libro rakontos pri 1997 ĝis 1998. La sepa kaj fina libro iras de 1997 ĝis 1998, kaj Harry devus esti fininta la lernejon en 1998, aĝa je 17 jaroj, supozante ke li vivis por tion fari. Rowling ofte turmentetas tiumaniere siajn legantojn, kiam oni demandas al ŝi pri la kariero de Harry post la lernejo.
Polemiko
La libroj estas provokintaj polemikon.
Akuzoj pri sorĉartaĉo
The American Library Association ("La Usona Biblioteka Asocio") kontrolas la ĉiujaran kiomon da formalaj skribaj plendoj al biblioteko aŭ lernejo pri la enhavo aŭ deco de libroj. La serio "Harry Potter" estas la plej ofte priplendataj libroj ekde 1998 ĝis nun.
La plendantoj asertas, ke la libroj havas okultajn aŭ satanajn temojn, estas perfortemaj kaj kontraŭfamiliaj.
Iuj kristanaj grupoj en Usono estas denuncintaj la serion pri antaŭenigo de sorĉartaĉo aŭ satanismo. "Ĝi enhavas potencajn kaj valorajn lecionojn pri amo kaj kuraĝo kaj la fina venko de bono super malbono," diris Paul Hetrick, proparolanto de Focus on the Family, nacia Kristanisma-fundamentista grupo bazita en Colorado Springs. "Tamen, la pozitivaj mesaĝoj estas pakitaj en medio - sorĉartaĉo -, kiu estas rekte kondamnita en la Sankta Skribo." [1].
Iuj grupoj bruligis aŭ penis bruligi (tio necesigus permesilon en la plimulto de lokoj) la librojn de J.K. Rowling, ofte kun aliaj libroj kiujn oni juĝas kontraŭdiraj al la instruo de la Biblio. Vidu la artikolojn pri Harry Potter kaj cenzuro, kaj librobruligo.
Kontraste, la Katolika Eklezio aprobis la serion, dirante ke ĝi estas plena je Kristanaj moralaĵoj kaj ke la intrigo de bona kontraŭ malbona estas tre evidenta. John Killinger, pastro en la eklezio Congregationalist Church, ankaŭ argumentis ke, anstataŭ korupti la mensojn de infanoj, la romanoj kuraĝigas la junajn legantojn sekvi la instruon de Jesuo Kristo. La libro "The Hidden Key to Harry Potter: Understanding the Meaning, Genius, and Popularity of Joanne Rowling's Harry Potter Novels" ("La Kaŝita Sloŝilo al Harry Potter: Kompreni la Signifon, Genion, kaj Popularecon de la romanoj Harry Potter de Joanne Rowling"), verkita de John Granger (lektoro en la Ortodoksa Eklezio) pretendas malkovri la kristanajn temojn en sia analizo de la historio.
Akuzo pri plagiato
Kontraŭ Rowling procesis Nancy Stouffer, aŭtoro de The Legend of Rah and the Muggles. Eldonita en 1984, la libro roligis protagoniston nomitan Larry Potter, kaj ankaŭ tiaj personoj kiel Lilly Potter, la kuzino de Larry. Stouffer akuzis pri kopirajta rompo, sed Juĝisto de la Usona Distrikta Kortumo forĵetis la pretendojn de Nancy Stouffer pri plagiato kaj monpunis ŝin je 50 000 Usonaj dolaroj por eldono de fraŭdaj dokumentoj kaj malvera atesto. Krome, Stouffer devis pagi parton de la advokata honorario de Rowling, ŝia Usona eldonisto (Scholastic Press) kaj Warner Bros. Films.
Ŝatanto de bildstriaj serioj estas notintaj ke serio, unue eldonita en 1990 de DC Comics, nomita "The Books of Magic" ("La Libroj de Magio") de Neil Gaiman, enhavas multajn similaĵojn kun la libroj de Rowling. Ili inkluzivas malhelharan junulon nomitan Tim Hunter kiu malkovras sian potencon kiel la plej pova sorĉisto de sia epoko renkontinte magiopovulojn, el kiuj la unua donacas al li sian magian strigon. Oficiale, Rowling neas scion pri tiu serio, kaj Gaiman diris, ke li kredas la similojn aŭ koincidencon, aŭ tiritaj el la samaj arketipoj de fantasto. Ĉar AOL Time Warner estas kaj la produktoro de la filmoj Harry Potter kaj la posedanto de DC Comics, estas tre malprobable ke estos ia leĝa proceso.
Parodioj pri Harry Potter
- Barry Trotter, de Michael Gerber - serio de parodioj eldonita en Usono kaj la Unuiĝinta Reĝlando.
- Porri Gatter (Порри Гаттер), de Andrej Ĵvalevskij (Андрей Жвалевский) kaj Igor' Myt'ko (Игорь Мытько) - Belarusa serio de parodio de Harry Potter.
- Tanja Grotter (Таня Гроттер), de Dmitrij Jemec (Дмитрий Емец) - Rusa serio pri magia lernejanino, prezentita kiel "ia Rusa respondo al Harry Potter".
- Harry Potter and the Kidney Stone, ("Harry Potter kaj la Rena Ŝtono") de Desmond Devlin, ilustrita de James Warhola. Unuapaĝa historio en la gazeto Mad Magazine, marto 2000.
- Welcome Back, Potter - satiro en stilo de "Saturday Night Live" (usona televida programo) kaj Welcome Back, Kotter.
Nepermesitaj libroj kun rolulo Harry Potter
- Harry Potter and Leopard-Walk-Up-to-Dragon - devene en la Ĉina lingvo.
- Harry Potter Kolkataye (Harry Potter en Calcutta), de Uttam Ghosh, verkita en la bengala.
Fikcio verkita de ŝatantoj
En la reto troviĝas nekalkuleblaj historioj verkitaj de ŝatantoj kaj dediĉitaj al Harry Potter, kaj multaj hejmpaĝoj dediĉitaj al tia fikcio.
Kiam oni demandas al J.K. Rowling pri la fikcio de la ŝatantoj, ŝi diris, "Mi legis iujn el ili. Mi pensas ke estas tre flate, ke oni tiom amas la personojn." Ĝenerale ŝi subtenas la ŝatanto-fikcion, sed ŝi petas ke la hejmpaĝoj kun plenkreskula enhavo estu ŝlositaj per pasvorto por ke infanoj aĝaj malpli ol 18 ne povu legi ilin.
Multo da historioj, skribitaj de ŝatantoj, romance parigas diversajn personojn, por montri la subtenon de la aŭtoro por tiun kuno. La paroj, kiujn ŝatantoj subtenas kaj priskribas, varias de tute "kanonaj" (ekzemple Lily kaj James Potter, la gepatroj de Harry; aŭ Arthur kaj Molly Weasley, la gepatroj de Ron) ĝis la eblaj (Harry kaj Hermione aŭ Ron kaj Hermione) - kaj kelkaj ŝatantoj subtenas eĉ tiajn parigojn, kiuj - laŭ la ĝisnunaj indikoj - ne estas tre probablaj (Lily Potter kaj la Loligego). Okazas daŭra opinienketo, ĉe la retejo "Fiction Alley", pri tio, kiun Harry finfine elektos, kaj nun la voĉoj dividiĝas jene: 45.96 % por Ginny Weasley, 23.83% por Hermione, 13.19% por Luna Lovegood (malgraŭ intervjua diro de JKR, ke Harry finos kun iu kunestinta ekde la komenco), kaj 8.94 kredas ke estos neniu. Kiam oni demandas al Rowling, ĉu estos nekutimaj paroj en la venontaj libroj, ŝi diris: "Mi ne vere volas diri, ĉar tio ruinigus la retpaĝarojn de la ŝatantoj." Laŭ ŝiaj retpaĝoj, eĉ iom plaĉas al ŝi la debatoj pri la diversaj kunigoj [2].
La historioj verkitaj de la ŝatantaro ofte havas interesajn vidpunktojn pri la temoj kaj karakteroj de la libro. Iuj kredas, ekzemple, ke la ĉe-retaj ŝatantoj havas multe pli da simpatio por Draco Malfoy ol la ordinara ŝatanto.
Arto de la ŝatantoj
Retpaĝaroj, ekz. ArtisticAlley, entenas milojn da artaĵoj faritaj de artistoj de ĉiu nivelo de lerteco, aranĝitaj laŭ libroĉapitroj kaj personoj. Troviĝas ankaŭ unuopaj retejoj, kiuj estas montrofenestroj de verkoj de talentaj artistoj.
La karaktero de Harry
Harry ne permesas, ke la famego ŝancelu lian kapon, kaj li restas humila, malgraŭ la memorigoj de homoj kiel Gildreroy Lockhart pri lia granda famo. Fakte, Harry-on ĝenas lia famo ĉar ĝi kaŭzas ke oni pli adoras lin aŭ pli malamas lin.
La plej granda deziro de Harry estas ke li estu normala kaj ĉiuj, kiuj estas karaj al li, estu sekuraj kaj feliĉaj. Ofte Harry riskas sin por aliaj homoj kaj penas konvinki aliajn ne sin meti en danĝeron. Ekzemple, en la unua libro li ne volis ke Ron kaj Hermione iru serĉi la ŝtonon kun li. La samo okazis en "Harry Potter and the Order of the Phoenix" , kiam Ginny, Neville kaj Luna volis aliĝi al la savmisio de Harry, Ron, kaj Hermione.
Sed tio ne signifas ke Harry estas perfekta. Li povas facile koleriĝi, kiam oni insultas liajn gepatrojn, aŭ aliajn homojn karajn, aŭ kiam oni ne kredas lin.
Legu ankaŭ
- Tradukoj de Harry Potter
- Hogwarts (Hogvarto)
- Muggle (Muglo)
Aktoroj kaj Personoj
- Daniel Radcliffe - Harry POTTER = Hari Poter
- Rupert Grint - Ronald WEASLEY = Ronald Veslej
- Emma Watson - Hermione Granger = Hermion Granĝer
- Richard Harris/Michael Gambon - Albus Dumbledore = Albus Dumbledoro
- Maggie Smith - Minerva McGonagall = Minerva MakGonagall
- Robbie Coltrane - Rubeus Hagrid = Rubeo Hagrid
- Alan Rickman - Severus Snape = Severus Snapo
- Tom Felton - Draco Malfoy = Drako Malfoj
- Matthew Lewis - Neville Longbottom = Nevil Longsubo
- Evanna Lynch - Luna Lovegood = Luna Bonamo
- Mark Williams - Arthur Weasley = Arturo Veslej
- Julie Walters - Molly Weasley = Moli Veslej
- Chris Rankin - Percy Weasley = Persi Veslej
- Bonnie Wright - Ginny Weasley = Ĝini Veslej
- James Phelps kaj Oliver Phelps - Fred kaj George Weasley = Fred kaj Ĝorĝ Veslej
- Richard Griffiths - Vernon Dursley = Vernon Durslej
- Fiona Shaw - Petunia Dursley = Petunia Durslej
- Harry Melling - Dudley Dursley = Dudlej Durslej
- Gary Oldman - Sirius Black = Sirius Blak
- David Thewlis - Remus Lupin = Remus Lupeno
- Jason Isaacs - Lucius Malfoy = Lucius Malfoj
- David Bradley - Argus Filch = Argus Filĉ
- Devon Murray - Seamus Finnigan = Simo Finigan
- Sean Biggerstaff - Oliver Wood = Olivero Ligno
- Kenneth Branagh - Gilderoy Lockhart = Gilderoj Lokhart
- Emma Thompson - Sybill Trelawney = Sibil Trelavnej
- Shirley Henderson - Moaning Myrtle = Moaning Mirtle
- Hugh Mitchell - Colin Creevey = Kolin Krivi
- Christian Coulson - Tom Marvolo Riddle = Tom Vlades Mistero
- John Hurt - Mr. Ollivander = S-ro Olivander
- Adrian Rawlins - James Potter = Ĵems Poter
- Geraldine Somerville - Lily Potter = Lili Poter
- John Cleese - Nearly Headless Nick = Preskaŭ Senkapa Nik
- Warwick Davis - Professor Flitwick = P-ro Flitvik
- Ian Hart - Professor Quirrell = P-ro Kvirel
- Miriam Margoyles - Professor Sprout = P-ro Sprut
- Richard Bremmer - Lord Voldemort (voĉo) = Lordo Voldemorto
- Timothy Spall - Peter Pettigrew = Petro Etsono
- Toby Jones - Dobby (voĉo) = Dobi
- Katie Leung - Cho Chang = Ĉo Ĉang
- Gemma Jones - Madam Pomfrey = S-ino Pomfreŝ
- Pam Ferris - Aunt Marge = Onklin' Marĵori
- Zoe Wanamaker - Madam Hooch = Fraŭlino Krampo
- Robert Hardy - Cornelius Fudge = Kornelio Fudĝo
- Leslie Phillips - Sorting Hat (voĉo) = Ordinganta Ĉapelo
- Elizabeth Spriggs/Dawn French - The Fat Lady = La Dika Sinjorino
- Terence Baylor - The Bloody Baron = La Sangema Barono
- Simon Fisher Becker - The Fat Friar = La Dika Monaĥo
- Nina Young - The Grey Lady = La Griza Sinjorino
- Paul Whitehouse - Sir Cadogan = Moŝto Kadogan
- Verne Troyer - Griphook = Gripkrampo
- Alfred Enoch - Dean Thomas = Din Tomas
- Danielle Taylor - Angelina Johnson = Anĝelina Ĵonson
- Leilah Sutherland- Alicia Spinnet = Alicia Spineto
- Emily Dale - Katie Bell = Katia Bel
- David Holmes - Adrian Pucey = Adrian Pucej
- Will Theakston - Marcus Flint = Marko Flint
- Scott Fern - Terrence Higgs = Terenco Higz
- Eleanor Columbus - Susan Bones = Suzana Osoj
- Julie Christie - Madam Rosmerta = S-ino Rozmerta
Notoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la brita eldonisto (angle).
- Oficiala retejo de la usona eldonisto (angle).
- Artikolo pri Harry Potter (el Le Monde diplomatique en Esperanto).
|
Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara