Hedy Lamarr
Hedy Lamarr, naskiĝis kiel Hedwig Eva Maria Kiesler (Vieno, 9-an de novembro 1914 – Altamonte Springs (Kalifornio), 19-an de januaro 2000) estis aŭstra-usona aktorino kaj inventistino.
Hedy Lamarr estis filino de aŭstra bankdirektoro Emil Kiesler kaj la hungara pianistino Gertrud Lichtwitz.
Ŝi sekvis aktoredukon de Max Reinhardt en Berlino, kaj havis jam je aĝo de deksep jaroj la unuan filmrolon, en la germana filmo Geld Auf der Straße (Mono sur la strato) (1930). En 1933 ŝi aperis kiel unua virino nuda en filmo, en la ĉeĥoslovaka filmo 'Extase' (Ekstazo). Dum dek minutoj ŝi videblis nuda, unue banante en lageto, kaj poste kurante tra la arbaro. La filmo estis malpermesata en multaj landoj aŭ minimume cenzurita ĉar en ĝi estis amorsceno, cetere ŝajnigita, en kiu preskaŭ nur videblis ŝian vizaĝon en stato de ekstazo. Eĉ papo Pio la 11-a enmiksiĝis en la afero.
En 1933 ŝi edziniĝis al la Viena armilkomercisto Fritz Mandl kiu, kvankam li estis juda, havis intensajn kontaktojn kun Adolf Hitler kaj Benito Mussolini. Mandl estis tre ĵaluza, eĉ ne unu momento perdis ŝian edzinon el la vido, kaj malpermesis al ŝi filman karieron. Ŝi malamis sian edzon kaj la nazio-rondojn en kiuj li interrilatis, kaj fuĝis en 1937 for de li al Londono, kie ŝi alprenis la artistnomon Hedy Lamarr. Post tio ŝi daŭrigis sian filmkarieron en Usono. Lamarr ofte ludis rolojn kiel eleganta kaj mistera malhela belulino, sed ne estis tre feliĉa en la elekto de ŝiaj filmoj. Tiel ŝi malakceptis ĉefrolon en la filmo Casablanca. Ŝia plej granda komerca sukceso estis la rolo kiel Delilah en Samson and Delilah de Cecil B. DeMille (1949). En 1958 ŝi ludis en sia lasta filmo (The Female Animal) (La virina besto).
Invento
Krom ŝia filmkariero ŝi ankaŭ estis ĉe la lulilo de la moderna komunukadotekniko. Fritz Mandl, la unua edzo de Lamarr, ne nur estis armilkomercisto, sed ankaŭ konstruis aviadilojn kaj faris esplorojn al stirsistemoj. Lamarr interesiĝis kaj poste elpensis la principon de frekvenco saltado; metodo per kiu oni povas fari radiokomunikadon nesentivan por ĝenoj de ekstere. En kunlaboro kun komponisto George Antheil ŝi kapablis ellabori tion al uzebla metodo por la per je ega alto fluganta observa aviadilo, stirado de torpedoj. Ili nomis la inventon Secret Communications System (sekreta komunikado sistemo) kaj je la 10-a de junio 1941 ili petis patenton. Je la 11-a de aŭgusto 1942 ĝi estis donita (numero 2292387). Ĉar la usona armeo ne tre serioze taksis la inventon de aktorino kaj komponisto kaj krom tio la elektroniko en tiu tempo ne estis tiom progresa, daŭris ĝis 1962 antaŭ ol ilia invento estis aplikita.
Lamarr fariĝis en 1953 usona civitano, sed konsideris Usonon kiel prizono, neloĝata insulo. Ŝi sesfoje edziniĝis kaj havis filon kaj filinon, kaj adoptitan filon. Lamarr mortis je 85-jaraĝo en Altamonte Springs (apud Orlando, Florido). Ŝi estis kremaciita, kaj laŭ ŝia lasta deziro la cindro estis disĵetita en la Viena Arbaro apud Vieno.
Honore al ŝi, en la germanlingvaj landoj Aŭstrio, Germanio kaj Svislando la 9-a de novembro estas la Tago de la inventistoj.
Filmografio
|
|
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo
- fanretejo
- La Hedy Lamarr rakonto (germane kaj angle, kun fragmento)
- fotoj
- Hedy Lamarr ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- The Secret Communications System
- pagina bij Inventors Assistance League Inc.