Helmuth von Moltke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Moltke-small.jpg

Helmuth von Moltke (plennome Helmuth Karl Bernhard, Grafo von Moltke (n. 26-an de oktobro 1800 Parchim, Mecklenburg, Germanio – m. 24-an de aprilo 1891, Berlino) estis prusa poste germana stabestro (1858–88). Li havis gravan rolon en la venkoj super Danio (1864), Aŭstrio (1866) kaj Francio (1871).

Lia patro estis nobelo en Mecklenburg, la patrino devenis el malnova burĝa familio de Lübeck. La Moltke-familio malriĉiĝis kaj translokiĝis en 1805 al Holsten tiam apartenanta al Danio. Helmuth lernis en la Dana reĝa kadetlernejo de Koppenhaga, poste soldatiĝis en dana infanteria regimento. Li decidis en 1821 – dum vizito en Berlino – pluservi en la prusa armeo. Li iĝis en 1822 membro de la prusa reĝa persongardistaro kiel general-leŭtenanto.

Oni sendis lin en 1823 al trijara kurso de la Militara Akademio, en 1826 li komencis verki por mildigi sian financan situon. En 1827 aperis lia romano Die beiden Freunde (La du amikoj). Ekde 1828 laboris li en la mapfara ofico de la generala stabo, tiutempe verkis li historian skizon pri historio de Pollando. Oni postenigis lin en 1832 al la prisa generala stabo, unu jaron poste li iĝis ĉefleŭtenanto. Oni sendis lin en 1835 al Turkio, kie li estis konsilanto de sultano Mahmud la 2-a pri modernigo de la turka armeo. Moltke hejmenveturis fine de 1839 kaj denove ekservis ĉe la prusa armeo.

Li geedziĝis en aprilo de 1842 kun la angla Marie Burt (1825–68); en 1843 li verkis studaĵojn pri konvena spurlinio de la novaj fervojoj; en 1845 publikigis libron pri la rusa-turka milito de 1828–29. Oni komandis al li en 1845 servi kiel adjutanto la prusan princon Henriko (1781–1846), tiam handikapulo, vivanta en Romo. Tie Moltke faris bonegan mapon pri Romo kaj ties ĉirkaŭo, verkis Wanderungen um Rom aperinta en volumo Wanderbuch (1879).

Li multe okupiĝis pri grandaj defioj de Prusio: unuigo de Germanio, certigo de sekureco de la lando. Li estis konvinkita, ke tiujn defiojn povas plenumi nur per militara solvo. En letero al sia frato, li entuziasme dankis la malvenkon de la revolucioj de 1848–49, skribante: tiel estis venkita la demokratio, la plej grava malamiko de Prusio.

Moltke iĝis kolonelo en 1851, en 1855 adjutanto de princo Fideriko Vilhelmo, la pli posta Frederiko la 3-a prusa reĝo kaj germana imperiestro. Li multe vojaĝis en tiu servo - al Skotlando, Anglio, Rusio, Francio – tiel li verkis Briefe aus Russland (Leteroj el Rusio; 1877).


Generala stabestro[redakti | redakti fonton]

Bismarck, Roon, Moltke

Moltke iĝis en 1857 komandanto de la prusa generala stabo kie li kunlaboris kun kanceliero Otto von Bismarck kaj Albrecht von Roon (ekde 1859 ministro pri militaraj aferoj).

Moltke instigis la konstruon de fervojoj por ebligi bonan provizon de la batalantoj, edukadon de la oficiroj, enkondukis ĝeneralajn direktivojn.

Li militis unuafoje por Schleswig-Holstein en 1864 (prusa-dana milito), kontraŭ Aŭstrio kaj aliaj germanaj ŝtatoj dum somero de 1866. Tiam li uzis ĉ. 250.000 soldatojn sur frontolongo de 420 km kaj fine venkis en batalo de ''Königgrätz'' (nun Hradec Králové en Ĉeĥio). Tiel li akiris estimon kaj el la premio pro la venko li aĉetis bienon en Silezio.

La batalo en 1866 montris por Moltke malforton de la armeo: nesufiĉan edukitecon de oficiroj kaj mankojn de la spionado.

La prusa venko en 1866 vekis ĵaluzon de Francio, kiu provis influi la germanan politikon kaj gravigi sian reputacion. Bismarck volis preventan militon kontraŭ Francio, sed Moltke kaj Roon apogis lin nur fine de 1869, asertanta, ke la prusa armeo povas venki la francojn. Bismarck dum la sekvaj monatoj provokis plurfoje Napoleonon la 3-an kaj en julio de 1870 komenciĝis la franca–prusa milito. Moltke starigis en tri armeoj ĉ. 385.000 soldatojn. La decida batalo okazis ĉe Sedan, la 2-an de septembro 1870 kaj la dua franca imperio falis. Oni deklaris la 18-an de januaro en Versailles la novan Germanan Imperion. Francio akceptis la pacdiktatojn de Bismarck en majo de 1871. En oktobro de 1870 Moltke ricevis rangon de grafo kaj en julio de 1871 iĝis marŝalo.

Moltke restis ankoraŭ dum 17 jaroj estro de la generala stabo. Dum tiu tempo, li teksis planojn, se Germanio devus militi sur du frontoj: oriente kontraŭ Rusio, okcidente kontraŭ Francio. En aŭgusto de 1888 li abdikis pri la posteno kaj retiriĝis al sia bieno. Tiutempe li ne interkonsentis kun stilo kaj imagoj de la nova reganto Vilhelmo la 2-a.

Lia posteulo kiel komandanto de la ĝenerala stabo estis Alfred von Waldersee.