Hendrik van Veldeke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hendrik van Veldeke
Persona informo
Naskiĝo
en Haselto
Morto 30-an de novembro 1183 (1183-11-30)
en Freiburg
Lingvoj mezepoka nederlanda lingvo
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo Minnesänger • poeto • verkistokomponisto
vdr

Henriko de Veldeke (Germane: Heinrich von Veldeke, Nederlande Hendrik van Veldeke vivis de antaŭ 1150 ĝis verŝajne inter 1190 kaj 1200. Li estas Nederlanda-Germana poeto el la 12a jarcento kaj devenis el nobela familio el la ĉirkaŭo de Maastricht.

El lia verkaro oni povas vidi, ke krom la Franca li ankaŭ regis la Latinan: tiel, ekzemple, li foje korektas la enhavon de sia Franca antaŭulo - en la Eneo-romano - surbaze de la Latinaj fontoj pri tiu historio, Vergilio.

Lia literaturhistoria ĉefa atuto estas, ke la epopean kaj lirikan tradicion de Norda Francio li transdonis al la Nederlanda-Germana lingvejo. La proksimeco de lia hejmo faras verŝajna, ke eble li estis edukita pli malpli dulingve (kun la Franca kiel dua lingvo).

Verkada lingvo[redakti | redakti fonton]

Henriko de Veldeke estas kaj en la Nederlanda kaj en la Germana literaturo konata kiel la unua grava aŭtoro.

De lia Servatius-legendo (legendo pri Sankta Servaco) ni posedas manuskripton el la 15a jarcento, kiu estas verkita en la Mez-Nederlanda (t.e. la Nederlanda lingvaĵo el Mezepoko) kaj krom tio fragmenton de la sama verko en la 13-jarcenta dialekto de Maastricht. Ankaŭ ekzistas unu el liaj Amkantoj en lia hejma (Limburga) dialekto.

Sed por la Germana literaturo li estas pli grava: en tiu lingvo (en ĝia Mezepoka versio) li verkis la plimulton de siaj verkoj: preskaŭ ĉiuj el lia Amkantoj (Germane: Minnelieder) en la tradicio kiu komenciĝis per la Provencaj trobadoroj, sed ankaŭ lia Eneo-romano (romano en poezia formo: epopeo do). estas en frua Germana lingvo.

De multaj Germanaj aŭtoroj de tiu frua Kortega periodo li estas klare menciita kiel la granda ekzemplo de Germana epopeo-verkado: Wolfram von Eschenbach, Hartmann von Aue, Gottfried von Strassburg k.a.

Lia Servatius-legendo (ja pri romkatolika sanktulo adorata en Maastricht), estas konservita en Mez-Nederlanda lingvaĵo, kio kredigis al kelkaj filologoj, ke ankaŭ liaj ceteraj verkoj devus esti verkitaj origine en la Mez-Nederlanda, aŭ Limburga.

Kialo sufiĉe simpla por lia ŝajne plurlingva verkado povas esti, ke pri loka temo li verkis en loka lingvo, por pli internacia temo (Eneo ja ne estas tipe Limburga) li verkis en lingvo pli vaste komprenata. Krom tio li ankaŭ pasigis plurajn jarojn de sia vivo en servo de plimulte Germanaj nobelaj familioj, ekzemple en Thüringen.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Henriko de Veldeke estas poeto epopea kaj lirika. Ĉi tiu lia liriko, konata kiel Kortega Amkanto estas en la tradicio kiu komenciĝis kun la Provencaj trobadoroj.

  • Servatius-Legendo (6000 versoj): estis verkita ĉirkaŭ 1170.
  • Eneo-romano (13.500 versoj), pli frue ankaŭ konata kiel EneideEneit: finverkita ĉirkaŭ 1187/89; per ĉi tiu verko li komencis la tradicion de la Mez-Germanaj kortegaj romanoj; lia ĉefa fonto ne estis Vergilio sed anonima Franca Roman d'Énéas (el ĉirkaŭ 1160), kiu siavice larĝe uzas Vergilion.
  • Liriko: iom pli ol 30 ĉefe unu-strofaj Kortegaj Amkantoj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Aperis fragmento de la Eneo-romano en la revuo Fonto en traduko de Gerrit Berveling.