Henri Poincaré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Henri POINCARÉ)
Henri Poincaré
Persona informo
Henri Poincaré
Naskonomo Jules Henri Poincaré
Naskiĝo 29-an de aprilo 1854 (1854-04-29)
en Nancio, Meurthe-et-Moselle,  Francio
Morto 17-an de julio 1912 (1912-07-17) (58-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Mortis per embolio vd
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Religio ateismo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Francio vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater École nationale supérieure des mines de Paris • Scienca Fakultato de Parizo • Liceo Henriko Poincaré • Franca Politeknika LernejoUniversitato de Parizo vd
Subskribo Henri Poincaré
Familio
Patro Émile-Léon Poincaré vd
Gefratoj Aline Boutroux vd
Edz(in)o Jeanne-Louise Poulain d'Andecy vd
Infanoj Jeanne Poincaré • Léon Poincaré vd
Parencoj Nicolas Poincaré • Raymond Poincaré • Lucien Poincaré vd
Profesio
Okupo matematikisto • filozofoastronomofizikistoinĝeniero • filozofo de scienco • topologo • universitata instruisto • verkistouniversala klerulo vd
Laborkampo algebra geometrioanalitikogeometriotopologiomatematikomeĥanikofilozofiomatematika fiziko • principo de relativeco vd
Doktoreca konsilisto Charles Hermite vd
Verkado
Verkoj La Science et l'Hypothèse / Henri Poincaré ❦
konjekto de Poincaré ❦
grupo de Poincaré ❦
reventeoremo de Poincaré ❦
disko de Poincaré ❦
dualeco de Poincaré ❦
neegalaĵo de Poincaré ❦
bildigo de Poincaré ❦
teoremo de Poincaré-Bendixson ❦
teoremo de Poincaré-Hopf ❦
duonebena modelo de Poincaré ❦
lemo de Poincaré ❦
metriko de Poincaré ❦
teoremo de Poincaré-Birkhoff-Witt ❦
teoremo de Poincaré-Birkhoff ❦
ekvacio de Poincaré-Lelong ❦
metodo de Poincaré-Lindstedt ❦
Poincaré plot ❦
Poincaré-reziduo ❦
serio de Poincaré ❦
Poincaré separation theorem ❦
teoremo de Poincaré-Miranda ❦
spaco de Poincaré ❦
operatoro de Poincaré-Steklov ❦
Poincaré sphere vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jules Henri POINCARÉul anrI pŭinkarE) (29-a de aprilo, 1854 - 7-a de julio, 1912), kutime nomata simple Henri POINCARÉ , estis unu el plej gravaj teoriaj sciencistoj el Francio. Li donis multajn fundamentajn kontribuaĵojn al matematiko, matematika fiziko kaj astra mekaniko. Li faris la konjekton de Poincaré, unu el plej famaj problemoj en matematiko.

Henri Poincaré

En sia esplorado pri la Tri-korpa problemo, Poincaré estis la unua persono, kiu malkovris ĥaosan nehazardan sistemon kaj donis la bazon de la moderna ĥaosoteorio. Poincaré antaŭvidis la verkon de Albert Einstein.

Li apartenis al la patrona komitato de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sebert.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Poincaré studis ekde 1873 matematikon en la École Polytechnique kaj daŭrigis siajn studojn en la elita altlernejo École des Mines sub Charles Hermite. Li laboris unue kiel min-inĝeniero kaj poste iris kiel matematikdocento al la universitato de Caen. Tamen li daŭrigis siajn aktivecojn en la mina branĉo dum sia tuta vivo. Jam du jarojn post sia doktoriĝo (1879) Poincaré en 1881 estis vokita regula profesoro (professor ordinarius) al la Sorbonne en Parizo kaj tenis tiun profesorecon ĝis sia morto en 1912.

Li estis membro kaj dumtempe gvidanto de la Bureau des Longitudes en Parizo. En tiu franca institucio por ekzakta tempo- kaj longecodeterminado li okupis sin pri la internacia sinkronigo de la tutmonda tempo kaj de ties koncernsistemo. Por tiuj taskoj ĉirkaŭ 1970 fondiĝis aparta internacia servo, kiu poste transiris al IERS, la tutmonda terrotacia servo.

Rimarkindas ankaŭ lia sinteno pri la rilatoj inter scienco kaj kredo. Laŭ li, scienco kaj kredo harmonias ĉar ili havas la saman fonton, nome la kreita racio: la kristana religio kreis kaj urĝas al scienco.[1]

Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1906.

Verko[redakti | redakti fonton]

Inĝeniersciencoj kaj geodezio[redakti | redakti fonton]

Topologio[redakti | redakti fonton]

Tri-korpoj-problemo[redakti | redakti fonton]

Ĥaosaj orbitoj[redakti | redakti fonton]

Relativecoteorio[redakti | redakti fonton]

Oni konsideras ke Poincaré preskaŭ estis la malkovranto de Speciala Relativeco: Jam en la Unua Kongreso de Matematikistoj, (Zuriko, 1897), li diris: "Absoluta spaco, absoluta tempo, eĉ Eŭklida Geometrio, ne estas kondiĉoj trudeblaj sur mekanikon; oni povas esprimi la faktojn kiuj ligas ilin surbaze de ne-Eŭklida Geometrio". En 1906 li, sendepende de Einstein atingis plurajn rezultatojn egalajn al tiuj de la Speciala Relativeco.

Li ankaŭ montris ke la transformaj ekvacioj elpensitaj far Hendrik Lorentz konsistigas grupon.

Kromaj kontribuoj al fiziko kaj matematiko[redakti | redakti fonton]

Popularsciencaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-10-07. Alirita 2010-10-06.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]