Henriko la 5-a (Sankta Romia Imperio)
IMPERIESTROJ DE LA SANKTA ROMIA IMPERIO | |
“Henriko la 5-a” | |
nomo = Henriko la 5-a aŭ Henriko la 5-a de Frankonio, de la Salia dinastio | |
naskiĝodato = 8-a de februaro 1081 | |
gepatroj = Henriko la 4-a kaj Bertha el Savojo | |
mortodato = 23-a de majo 1125 en Utrecht | |
titolo = Imperiestro de la Sankta Romia Imperio | |
regno = 1106 – 1125 | |
Antaŭulo = Henriko la 4-a | |
posteulo = Lotario la 2-a | |
apartaĵo = aŭtoro kun papo Kalisto la 2-a de la Konkordato de Worms |
Henriko la 5-a de la Sankta Romia Imperio aŭ de Frankonio - (8-a de januaro 1081 – Utrecht 23-a de marto 1125) - estis la kvara kaj lasta imperiestro de la Sankta Romia Imperio de la Salia dinastio.
Biografio
Ascendo al al trono
Filo de Henriko la 4-a, Henriko la 5-a posteulis al la trono post la eloficigo de lia pliaĝa frato Konrado, okazinta en aprilo de 1098. Li estis elektita, la 10-an de majo de la sama jaro, Reĝo de la Romanoj (Rex Romanorum), la 6-an de januaro 1099 unkte konsekrita imperiestro per la manoj de la ĉefepiskopo de Aachen Hermann III von Hochstaden.
Lia patro, imperiestro Henriko la 4-a, estintis en daŭra konflikto kun la papo Paskalo la 2-a, konflikto kiu kulminis en la konspiro aranĝita de iuj Princo-elektisto kontraŭ la imperiestro, kaj subtenata de papo Paskalo kaj kies ĉefo estis ĝuste la estonta Henriko la 5-a.
En 1105, en Ingelheim Henriko, la filo, devigis la patron al demisiiĝo kiel imperiestro favore ĝuste de tiu filo. Sed nur kiam la patro forpasis, la sekvantan jaron, la imperiestra titolo de Henriko la 5-a estis universe akceptita. Kaj, fortigite per tiu rekono, li ne malfruis direktiĝi kontraŭ la papo pludaŭriganta la politikon de sia patro.
Luktoj por la investituroj
La 13-an de aprilo de 1111 Henriko la 5-a atingis Romon kie pretendis la imperiestran kronon. Kiam konsciiĝis ke tio estas rifuzata, li enprizonigis papon Paskalon la 2-an kaj diversajn kardinalojn kaj ilin devigis procedi al lia kronado kaj publika rekono pri “siaj” rajtoj elekti kaj enoficigi la episkopojn de sia teritorioj, Post tio, pli rajtigite, transdonis la titolon de Rego de Italio al Matilda de Toskanio por ŝin repagi pro ties servoj.
Li estis ĵus reveninta al Germanio kiam la Roma kurio revokis la “perfotitajn” akordojn kaj instigis la germanajn princojn al reagoj kontraŭ la imperiestro. Kaj ekde 1112 oni kribeliĝis kontraŭ Enriko la 5-a: komencis la saksaj nobeluloj inter kiuj militis la estonta imperiestro Lotario la 3-a. La ribeliĝoj daŭris ĝis la finiĝo de 1115, kiam kun la morto de Matilda el Toskanio la titolo de Reĝo de Italio rekuniĝis al la Imperia Krono
La la 7-an de marto de 1114, en Majenco, Henriko la 5-a edzinigis la dekdujaran filinon de la reĝo de Anglio, Henriko la 1-a: Ŝi, post la morto de Henriko la 5-a revenis al la kortego de sia patro en Londono.
Henriko daŭrigis sian lukton kontraŭ la papo elektante la episkopojn, ĝis 1122, kiam, kun al nova konkordato, poste nomata Konkordato de Worms estis anraĝita kompromiso inter li kaj papo Kalisto la 2-a
Morto de Henriko la 5-a
En 1124 Henriko la 5-a, post alianciĝo kun sia bopatro, la reĝo de Anglio kaj duko de Normandio, ekinvadis grafeon de Ĉampanjo, atingante Reims, kie blokiĝis ĉar lin atendis impona armeo. La plejgranda parto, fakte, de francaj faŭduloj estis enirintaj sub la standardo de ilia reĝo Ludoviko la 6-a la Dika, ankaŭ tiuj kiuj dek jarojn antaŭe estis aliancanoj de la reĝo de Anglio Henriko la 1-a. Sugerio el Saint-Denis, en sia libro Vie de Louis VI le Gros asertas ke Ludoviko profitis je tiom granda kvanto da kavalerianoj kaj harmuloj kiujn oni dirus lokustoj kiuj malkaŝis al la okuloj la tersurfacon; kaj listigis la princojn pretajn batali kontraŭ la imperiestro: ili tiom nombris ke tio konvinkigis la imperian armeon ritiriĝi al Germanio.
Henriko la 5-a forpasis en Utrecht la 23-an de majo 1125, lasante neniun laŭlegan filon; nur eksteredzeca filino havis lin patro. Oni lin entombigis en la katedralo de Speyer.
Vidu ankaŭ
- Princo-elektisto
- Matilda de Toskanio
- Paskalo la 2-a
- Investitura polemiko
- Unua Laterana Koncilio
- Kalisto la 2-a
Bibliografio
- Bernd Schneidmüller/Stefan Weinfurter (ed.): Die deutschen Herrscher des Mittelalters, Historische Porträts von Heinrich I. bis Maximilian I.. Munkeno, 2003
- Katolikaj enciklopedioj: