Hui

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aliaj signifoj de HUI rigardu en HUI.


Hui maldekstre kun Dui kaj Lui

Hui Anaso, angle Huey Duck, estas unu el tri antaŭpuberaj knabaj anasidoj, kiuj havas homajn ecojn kaj aperas en multaj komiksoj kaj animaciaj filmoj de la kompanio Walt Disney Company. Hui kaj la du aliaj anasetoj estas identaj fratoj kaj nevoj de Donaldo Anaso (angle Donald Duck) - el la triopo Hui estas la plej saĝa, li rekoneblas pro tio, ke lia ĉapo estas nigra-ruĝa. Laŭ pasporto la plena nomo de la anaseto cetere estus "Hubert Duck", sed tiel neniu nomas lin - en tute klasika Esperanto oni teorie alternative ankaŭ povus nomi lin Huĉjo.

Nomoj de Hui en diversaj naciaj lingvoj:

(Noto: Ekzistas diversaj nomoj en la hispana lingvo pro tio ke la komiksoj sendepende tradukiĝas, helpe de malsamaj gvidlinioj, en Hispanio, Meksikio, Kolombio kaj Ĉilio.)