Hunsrück

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la montaro Hunsrück en Germanio
Situo de la montaro Hunsrück (helflave) ene de Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando
Arbaro Binger Wald
Tipa Hunsrück-pejzaĝo en Seibersbach
Burgo Baldenau
Preĝejo de Sulzbach ĉe Idar-Oberstein kun "roka orgeno"
Dosiero:Tageserwachen.JPG
Montopintoj en nebulo dum sunleviĝo
La roka preĝejo en Idar-Oberstein

La pejzaĝa regiono Hunsrück (esperante: Hunsruko) estas mezalta montaro en la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio kaj malgrandparte ankaŭ en la pleja nordo de la najbara federacia lando Sarlando, do sume situas en la okcidento de Germanio. Ĝi estas parto de la Rejnlanda Ardeza Montaro.

Etimologio

La signifo de la nomo Hunsrück ĝis nun malklaras. Unue la mezalta montaro dum la jaro 1074 menciiĝis en dokumento de la monaĥejo Ravengiersburg - tiam la ortografio estis „hundesrucha". Por la klarigo de la nomo ekzistas pluraj teorioj:

  • Hunda dorso, germane "Hunderücken": indiko por tio estas, ke dum la mezepoko oni ofte tiel komprenis la nomon kaj koresponde tradukis ĝin al aliaj lingvoj. Ekzistas ekzemple la sekvaj vortumoj: Cynonotus (laŭ la greka lingvo. 15-a jarcento), Hundsrücken (1250), Dorsum canis (latine, 1320), Hondesruck (1380). – En suda Germanio kaj en Svislando ekzistas pluraj montoj, kiuj nomiĝas Hunsrück kaj ĉe kiuj al etimologio estas pli klara, ekzemple pro la noma variaĵo „Hundsbuckel". Krome en tuta sudokcidenta Germanlingvio pluraj montroj estas nomataj laŭ la dorso de bestoj: ekzemploj estas la mont(et)oj Roßrück (ĉevala dorso), Rindsrück (bova dorso), Katzenbuckel (kata dorso) kaj Eselsrück (azena dorso).
  • Rilato al la popolo de hunoj: indiko por tio estas, ke en la loka lingvouzo multaj kelkaj cirklaj remparoj de la montara teritorio nomatas "hunaj ringoj".
  • Eble la montaro ankaŭ ricevis la nomon de la malnovaltgermana vorto „Hont", do la dum la tempo de la frankoj kutima vorto por armea gvidanto de cent soldatoj (en moderna germana lingvo Hundertschaftsführer, latine centurio). Mezepokaj mapoj signas du areojn de la regiono kiel „Hunnesrucha"/ „Hundsric", „ric" estis la regno de centestro, kaj lia juĝista distrikto nomatis „Hundsrüge" (la verbo „rügen" en la germana lingvo signifas skoldi, juĝi).
  • Rilato al la vorto Hundswrock, la paŝta teritorio de cent-soldataro. Laŭ tio „Hun" estus mallongigo de "Hundert" (cent) kaj „Rock", „Rück" aŭ „Röck" estis limbarilo.
  • Krom tio eĉ ekzistas pliaj teorioj. [1]

Geografio

La kernon de la montaro Hunsrücks konsistigas la Hunsrück-altebenaĵo kaj vasta valego ĉirkaŭ la urbo Simmern. Nordokcidente la montaro limiĝas per la rivero Mozelo kaj oriente de la rivero Rejno. La arbaroj Binger Wald, Soonwald kaj Lützelsoon estas la suda limo, la arbaroj Idarwald, Hochwald kaj Wildenburger Kopf la sudokcidenta limo. La du pliaj arbaroj Osburger Hochwald plus Schwarzwälder Hochwald kaj la riveroj Saro kaj Ruwer limigas la teritorion okcidente. La valo de la unua duono de la rivero Nahe kalkuliĝas kiel parto de la regiono Hunsrück.

Plej alta punkto de la montaro - kaj entute de la lando Rejnlando-Palatinato estas la monto Erbeskopf, kiu altas 816 metrojn. An den zwei Steinen (esperante: „ĉe la du ŝtonoj“) estas 766, 2 m alta monto de la montaro Idarwald, kiu estas parto de la montaro Hunsrück en la distriktoj Birkenfeld kaj Bernkastel-Wittlich en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La monto Rösterkopf estas kun alteco de 708,1 m super marnivelo la plej alta altaĵo de la Osburger Hochwald en la mezmontaro Hunsrück.

Geologio

Antaŭ 400 milionoj da jaroj la hodiaŭa Mezeŭropo estis kovrita per tropika maro. Sur ties fundo dum la jarmiloj kolektiĝis pli kaj pli da sedimentoj, el kiuj la subaj pro premo de pli supraj tavoloj densiĝis kaj fariĝis mineraloj: Sablaj sedimentoj iĝis kvarco kaj la premita ŝlimo iĝis ardezo. Post kiam la eŭrazia kontinenta plato pli kaj pli leviĝis kaj la maro retiriĝis, sum la epoko Devonio ekestis unue insulo "Hunsrück" kaj poste altebenaĵo. Ekde tiam la vetero prilaboris la mineralajn rokojn. Pluvo, frosto kaj varmo iom post iom forviŝis la argilon kaj ardezon kaj skulptis la malmolajn rokojn el kvarco, kiuj iĝis montoj.

Ĝis la 1950-aj jaroj oni en la regiono forprenis el la grundo grandajn kvantojn da ardezo, per kiu oni tegis la murojn kaj tegole kovris la tegmentojn de domoj. Ekde tiam ardezo el aliaj landoj estis senkonkurence pli malmultekosta, kaj krome malmodiĝis la tradicia konstrumaniero de ardeze protektitaj domoj, tial ke la fosado pri ardezo en la regiono ĉesis. En la ardeza fosejo en Bundenbach ankoraŭ muzee videblas la malnovaj teknikoj. Ekzistis minejoj pri aliaj mineraloj kaj metaloj, kiuj simile dum la 1950-aj jaroj fermiĝis. Ekzemple en Fischbach fosiĝis kupro. En kaj ĉirkaŭ la urbo Idar-Oberstein dum minado kolektiĝis juvelaj gemoj kiel agato, ametisto, jaspo kaj kvarco. La prilaboro de tiuj gemoj en la urbo konatiĝis en tuta Mezeŭropo.

Pliaj gravaj ekonomiaj branĉoj en la regiono estis la kreskigo de arboj cele al havigo de ligno kaj la bovobredado, cele al produktado unuavide de lakto, duavice de viando. Pro la kompare tre maldensa loĝado post la Dua Mondmilito la usona armeo, kiu milite okupis la sudon de Germanio, starigis aparte multajn armeajn bazojn en la montaro, ĉar en la ĉielo super la apenaŭ loĝataj montaj arbaroj eblis bone praktiki flugojn per rapidegaj kaj same laŭtaj armeaj aviadiloj. Loĝejoj estis luigitaj preskaŭ ekskluzive al usonaj armeanoj, kiuj grandparte forlasis la landon post la jaro 1990, kaj ankaŭ krome ili estis gravaj klientoj. Fine de la 20-a jarcento, ĉiuj el tiuj ekonomiaj branĉoj iĝis neprofitodonaj. Tial multaj junaj homoj forlasas la regionon kaj prenas laborpostenojn en ekonomie pli prosperaj regionoj de Germanio. La grandan armean flughavenon Hahn oni tre sukcese transformis en civilan, turisman flughavenon - de tie aparte aviadiloj de la malmultekosta aviada kompanio Ryanair flugas al celoj ĉie en Eŭropo.

Distriktoj kaj aparte gravaj loĝlokoj en la montaro Hunsrück

Vidindaĵoj

  • La burgo Balduinseck, ankaŭ nomata Baldeneck, estas la ruino de montburgo sur ĉ. 20 m alta ardeza konuso en valo de la mezmontaro Hunsrück ĉe la kunfluejo de la rojoj Wohnrother Bach kaj Schumbach, ekde tiam Mörsdorfer Bach, sur la teritorio de la komunumo Buch.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

ĉiuj baze germanlingvaj greke paĝoj de la muzeo "Hunsrückmuseum" (germane) greke pri la geologio de la montaro (same germane) greke privata paĝaro kun pliaj informoj ekzemple pri migrado en la montaro (nederlande)

Rigardu ankaŭ:

valo de la rivereto Hahnenbach apud la loko Bundenbach