Iĉkerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
flago de la sendependisma Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio

Iĉkerio (plena nomo Ĉeĉena Respubliko IĉkerioĈRI, en la ĉeĉena: latine: Noxçiyn Respublika Noxçiyçö, cirile Нохчийн Республика Нохчийчоь; ruse Чеченская Республика Ичкерия) estas memproklamita separista estraro de Ĉeĉenio. Ĝin proklamis Ĝoĥar Dudajev en jaro 1991. Kvankam proklamita, Iĉkerio neniam iĝis vera ŝtato, ĉar registaro de Rusio ne volis agnoski ĝin sendependa. Okazis du ege detruaj militoj inter Rusio kaj la Ĉeĉenoj, kiuj tute detruis ekonomion de la regiono. La dua ĉeĉenia milito daŭras ĝis nun.

Historio

1991-1994

En Novembro de 1990, Ĝoĥar Dudajev estis elektita kiel estro de Plenumkomitato de Ĉeĉena Nacia Kongreso, kiu proponis ke Ĉeĉenio iĝu aparta respubliko ene de Sovetunio. En 1991 okazis referendumo, kiu re-afirmis tiun proponon kaj Dudajev iĝis efektive prezidento de Ĉeĉenio. En tiu pozicio, li deklaris unulateran sendependiĝon de la respubliko el Sovetunio kaj Rusio. Proponita sistemo estis demokratia registaro en formo de parlamenta respubliko.

La sendependa Iĉkerio ne estis internacie agnoskita. La sola lando kiu subtenas liberiĝon de Iĉkerio estis Kartvelio, reginta fare de Zviad Gamsaĥurdia. La ekzisto de lando, do, ne povis esti stabila, ĉar ĉiam ekzistis danĝero de rusia re-invado. Multaj krimuloj venis en Ĉeĉenion el tuta Rusio kaj ankaŭ el Mezorientaj landoj. Okazis multaj krimoj kaj kidnapoj, ekzistas eĉ reportoj pri uzo de sklavlaboro. Politikaj frakcioj kaj ĉeĉenaj klanoj luktis por regpovo, ofte eĉ per veraj bataloj kun uzo de pezaj armiloj. Interetnaj konfliktoj ankaŭ aktualiĝis, ĉar Ĉeĉenio dum sia tuta historio estis nacie diversa kaj konfliktoj inter diferaj etnaj grupoj ĉiam ekzistis. Malgraŭ ĉiuj provoj, registaro de Dudajev ne povis atingi pacon en la lando, kaj do multaj civitanoj fuĝis el la respubliko al aliaj landoj, aparte en Nord-Osetion.

Konstitucio de Iĉkerio estis proponita en marto de jaro 1992[1]. En la sama monato, kontraŭ-Dudajeva opozicio kun granda subteno fare de Rusio provis perforte preni regpovon. Dudajev enkondukis direktan prezidentan regon kaj dispelis la parlamenton. Rusio movis la trupojn, kiuj estis senditaj al Oseta-Inguŝa konflikto, al Ĉeĉenia bordo. Pro tio Dudajev deklaris staton de ekstremeco kaj pretigis ĝeneralan armeigon. En 1993 la opozicio provis alian tumulton kaj post malsukceso petis helpon el Moskvo. Rusaj trupoj invadis Ĉeĉenion, kaj tiel komencis unua ĉeĉena milito.

1994-1996

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua Ĉeĉenia milito.

1996-1999

Post la milito, Iĉkerio iĝis defakte sendependa. En 1997 en respubliko okazis parlamentaj kaj prezidentaj elektoj, kaj la estro iĝis Aslan Masĥadov. Por kvin jaroj, li estis proklamita ĉefministro en Ĉeĉena registaro, kiu estis alianco de diferaj politikaj kaj naciaj frakcioj. Li penis rekonstrui la infrastrukturon de respubliko, kiu estis ege detruita dum milito, kaj eĉ postulis helpon de Rusia registaro[2]. Rusio vere sendis na iom da mono por rekonstruo de Ĉeĉenio, sed plimulto de tiu mono malaperis pro korupto kaj disŝtelo[3]. Ĉ. duonmiliono da homoj, pli ol 40% de Ĉeĉenia loĝantaro antaŭ la milito loĝis en rifuĝejoj kaj tropopulitaj vilaĝoj[4] La ekonomio efektive ne funkciis. Du rusaj armeoj trupoj ne eliris Ĉeĉenion kaj aktive partoprenis en krimaj aktivoj kontraŭ loĝantoj[4]. La monon por rekonstruo de Grozno Masĥadov provis atingi per vendi nafton al Britio[5]

Aslan Masĥadov ne povis konstrui efikan ŝtatonekonomion. Multaj grupoj en la lando havis proprajn milittrupojn kaj tute ignoris la registaron. Kidnapoj, raboj kaj mortigoj fare de ambaŭ ĉeĉenaj militgrupoj kaj rusaj soldatoj, aparte na eksterlandanoj (ekz. en 1998 estis mortigitaj kvar laborantoj de brita firmao Granger Telecom[6]) helpis krei malbonan reputacion de Ĉeĉenio tutmonde. Neniu ŝtato volis agnoski ĝian sendependecon aŭ investi en ĝian ekonomion. Por multaj homoj, aparte eks-militistoj, kidnapoj iĝis preskaŭ sola maniero perlabori monon. Dum tri jaroj oni atingis pli ol 200 milionoj de USD per kidnapoj[7], kvankam mortigo de ostaĝoj estis nekutima[6]. En 1998, 176 homoj estis kidnapitaj kaj 90 de ili estis liberigitaj en la sama jaro. Ankaŭ kelkaj kidnapitoj, por kiuj neniu povis pagi monon, iĝis sklavoj de krimaj klanoj[3], sed la reportoj pri tio tre diferas kaj ofte venas el rusiaj registaraj informiloj aŭ aliaj nekredindaj fontoj (ekz. [8][9])

Por lukti la krimon, iĉkeria registaro okazigis kelkajn publikajn ekzekutojn na plej noteblaj krimuloj[10][11], sed tio ne sufiĉis por haltigi la kidnapojn. En 1998 oni deklaris Iĉkerion Islama Respubliko kaj enkondukis rigoran sistemon de ŝaria juĝo. Post tio, Masĥadov komencis grandan kampanjon kontraŭ ostaĝ-prenistoj. En 25-a de oktobro 1998 Ŝadid Bargiŝev, la plej alta kontraŭ-kidnapa respondeculo de Iĉkerio, estis mortigita. La ĉeĉenaj ŝtatistoj proklamis ke tio estis venĝo pro sukcesa liberigo na granda nombro da ostaĝoj iom antaŭe[12] Laŭ asertoj de Masĥadov, granda parto de kidnapoj estis inspiritaj el Moskvo kaj performitaj fare de pro-Rusiaj trupoj[13]. Efektive, la kulpitaj grupoj aliĝis al Rusio dum la dua ĉeĉenia milito kaj iĝis gravaj pro-rusaj aktivistoj[14]

Ankaŭ en sendependa Iĉkerio okazis politika perforto. Mortigitaj, laŭdire pro politikaj kialoj, estis ĉefprokuroro Mansur Tagirov, multaj gravaj militestroj estis mortigitaj en kvereloj. En 16-a de julio 1998 Sulim Jamadaev (kiu aliĝis al Rusio dum dua ĉeĉena milito) mortigis 50 homojn en Gudermes[15]. La sekureco de naftodukto, kiu venis tra Ĉeĉenio el Kaspia maro ankaŭ ne povis esti garantiita. Malgraŭ ĉiuj provoj gardi ĝin, homoj trovis manierojn nelaŭleĝe ĉerpi nafton el ĝi. Pro tio multaj gravaj oficiistoj kaj naftkomercistoj en Rusio iĝis koleraj kaj provis mortigi na Masĥadov. FSB kelkfoje provis mortigi lin dum tiu periodo, sed li travivis[16]

Ekde 1999

Dua ĉeĉenia milito

Skismo de 2007

Teritorio de planita "Kaŭkaza Emirato". Enhavas, de oriente al okcidento, jenajn teritoriojn: Dagestano, Ĉeĉenio ("Noĥĉio"), Inguŝio, Norda Osetio, Kabard-Balkario, Karaĉaj-Ĉerkesio.

En fino de jaro 2007, Prezidento de Iĉkerio Doku Umarov deklaris, ke li renomas la respublikon al Noĥĉio (Noxçiyçö) kaj igas ĝin provinco de Kaŭkaza Emirato (kiu, laŭ li, enhavu tutan Kaŭkazon kaj multajn aliajn landojn, kie eĉ ne estis liaj subtenantoj), kaj anoncis sin estiel emiro. Tia imperiisma frenezaĵo estis forte kontraŭstarita fare de multaj membroj de eksa Iĉkeria registaro kaj partizanaj grupoj en la respubliko. Kelkaj eĉ deklaris tion kiel provoko fare de FSB. Iuj, tamen, subtenis la ideon de Emirato, kaj do aperis skismo en ĉeĉena naci-liberiĝa movado.

Notoj kaj referencoj

  1. Chechen Leadership In Exile Seeks To Salvage Legitimacy
  2. http://www.freedomhouse.org/modules/mod_call_dsp_country-fiw.cfm?year=2003&country=2593
  3. 3,0 3,1 Leon Aron. Chechnya, New Dimensions of the Old Crisis. AEI, 01.02.2003
  4. 4,0 4,1 Alexander Goldfarb and Marina Litvinenko. "Death of a Dissident: The Poisoning of Alexander Litvinenko and the Return of the KGB." Free Press, New York, 2007. ISBN 978-1416551652.
  5. London Sunday Times on Mashkadov visit
  6. 6,0 6,1 Four Western hostages beheaded in Chechnya
  7. Tishkov, Valery. Chechnya: Life in a War-Torn Society. Berkeley: University of California Press, 2004. Page 114.
  8. RF Ministry of Justice information. CHECHNYA VIOLATES BASIC LEGAL NORMS, 08.12.1999
  9. Соколов-Митрич, Дмитрий. (2007) Нетаджикские девочки, нечеченские мальчики. Moscow: Яуза-Пресс. ISBN 978-5-903339-45-7.
  10. Document Information | Amnesty International
  11. Latvia Condemns Public Executions in Chechnya, 23 Sep 1997
  12. The Michigan Daily Online
  13. Police tried to silence GfbV - Critical banner against Putin´s Chechnya policies wars
  14. RFERL, Russia: RFE/RL Interviews Chechen Field Commander Umarov, 27.07.2005; Doku Umarov who was the head of the Security Council of Ichkeria in 1997-1999 accused Movladi Baisarov and one of Yamadayev brothers of engaging in slave trade in the inter-war period
  15. Further emergency measures in Chechnya
  16. The Jamestown Foundation

Ligoj

Ĉeĉeniaj separistaj paĝaroj