Informo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"i" kiel simbolo por informo

Informo estas scio aŭ scieblaĵo konsiderata rilate al ĝia transdonado aŭ konservado. En Esperanto la substantivo deriviĝas de la verbo informi, kiu signifas doni sciigon aŭ klarigon.

Apartan gravecon la nocio havas en informadiko, kies centra objekto ĝi estas.

Etimologio

La vorto deriviĝas de la latina verbo informare, kiu signifas "formi menson", "instrui". La latina substantivo informatio jam estis uzata en la signifo "koncepto" aŭ "ideo".

La koncepto

Malgraŭ sia elementa difino la nocio "informo" estas interpretebla el diversaj vidpunktoj. Pri ili okupiĝas diversaj sciencoj, precipe la informoteorio, la komunikadtekniko, la semiotiko kaj la sciteorio.

Informoteorio, fondita esence de Claude Shannon, okupiĝas pri la mezurado de inform-enhavo, nomata ankaŭ informacio. Ĝi konsideras la transdonon (sendon) de informo laŭ la efiko al la ricevanto. La informo estas en mesaĝo, kies ricevanto interpretas ĝin kaj uzas ĝin por ŝanĝi sian scion. Tiu efiko dependas ne nur de la enhavo de la mesaĝo, sed ankaŭ de la antaŭa scio de la ricevanto; do la sama mesaĝo povas doni malsaman informon, kaj malsame da informacio, al malsamaj ricevantoj. Kiam la sama mesaĝo estas sendita duan fojon al la sama ricevanto, ĝi tute ne havas informon por li (aŭ maksimume la informon, ke iu sendis al li dufoje la saman mesaĝon).

Komunikadtekniko okupiĝas pri la transdono de mesaĝoj sendepende de la inform-enhavo; por ĝi gravas la portanto de mesaĝo (komunikilo; ekz. papero, telefona linio). Kiam la sama mesaĝo duan fojon trairas la saman komunikan kanalon, ĝi estas komunikad-teknike nova mesaĝo. La komunikadtekniko povas uzi la informoteorion por pliefikigi la sendadon, ekzemple per densigo de mesaĝoj.

Semiotiko esploras la signojn uzatajn por komuniki informon kaj ilian signifon. Semiotikistoj ofte kritikas, ke la informoteorio neglektas aŭ ignoras la signifon de informo.

Sciteorio filozofie esploras, kio estas scio kaj kiel ĝi ekestas. Laŭ multaj sciteoriistoj scio estas pli ol nura akiro de informo; interalie ĝi implicas la verecon de scio, kiu ne gravas por la informoteorio.

Strukturo

Eblas konsideri informon je diversaj niveloj de ĝia interpretado. Tiuj niveloj troviĝas en la homa kompreno, sed utilas ankaŭ en la informadiko. Ĝenerale oni distingas kvar nivelojn:

  1. Kodado
  2. Sintakso
  3. Semantiko
  4. Pragmatiko

Tiuj kvar niveloj ne strikte respondas al la menciitaj sciencaj aliroj; tamen eblas diri, ke pri kodado okupiĝas precipe la komunikadtekniko, pri sintakso la (homa) lingvistiko kaj la teorio de formalaj lingvoj. Ni konsideru la kvar nivelojn laŭ la simpla mesaĝo "pluvas".

Kodado

Depende de la mesaĝportanto la mesaĝo "pluvas" povas esti diversmaniere kodita. Ĝi povas esti skribita sur papero, parolata, kodata en retmesaĝo; en ĉi-lasta okazo ĝi estas kodita laŭ la kodo Askio, do konsistas el jenaj ses bitokoj (dekume notitaj): 112-108-117-118-97-115. Ĉi ĉiuj kodadoj estas tute malsamaj; tamen ili difinas, se neglekti la kodadon, la saman mesaĝon. Eblas konverti mesaĝojn inter diversaj kodoj, ekzemple presante retmesaĝon sur paperon.

Sintakso

Su pli alta nivelo konstateblas, ke la mesaĝo havas strukturon: Laŭ la fundamenta notacio ĝi estas analizebla kiel "pluv`as", do konsistas el la radiko "pluv" kaj la finaĵo "as". Tiu sintaksa analizo eblas nur kun la krominformo, ke la mesaĝo estas en Esperanto; en alia lingvo la strukturo povas esti malsama aŭ tute ne ekzistanta. Ekzemple la vorto "espero" en Esperanto estas substantivo, sed en la hispana verbo ("mi atendas").

Semantiko

Je semantika nivelo eblas konkludi el la mesaĝo, ke ĝi temas pri afero nuntempa aŭ ĝenerala (pro "as") kaj pri manifestiĝo de pluvo, do likva atmosfera precipitaĵo aŭ simple "akvo falanta de la ĉielo". Tiunivele la mesaĝo estas identa al ĝia traduko en aliaj lingvoj.

Pragmatiko

Kvankam la semantiko ebligis al ni trovi la "signifon" de la mesaĝo, multaj dirus, ke tian interpretadon povus fari komputilo, kiu neniel scias, kio estas pluvo. Tiuokaze la "signifo" estus nur amaso da bitoj. Vera signifo ekestas nur, kiam la mesaĝo iel efikas. Pri tio okupiĝas la pragmatiko.

Eble efiko de la mesaĝo "pluvas" estas, ke la ricevanto decidas uzi ombrelon aŭ pluvmantelon. Ankaŭ eblas, ke li decidas resti dome anstataŭ iri eksteren, aŭ meti sian aŭton eksteren, por ke la pluvo lavu ĝin. Eble tute ne ekzistas efiko, ĉar la ricevanto jam sciis, ke pluvas.

Aspektoj de informo

Fizika informo

Informo estas strikte difinita eco de fizikaj sistemoj, kiu servas por priskribi diversajn fenomenojn, ekzemple entropion. La formulo por kalkuli la entropion de fermita sistemo estas identa al tiu por kalkuli la inform-enhavon (laŭ la teorio de Shannon) de mesaĝo; tial ankaŭ tiu inform-enhavo (pli precize ĝia malo) foje nomiĝas entropio.

La dua leĝo de termodinamiko esence diras, ke la entropio de fermita (izolita) sistemo emas kreski laŭ la tempo, do ke inverse ĝia informacio (inform-enhavo) malkreskas. Ekzemplo estas du gasboteloj, unu kun alta kaj unu kun malalta gaspremo, kiujn oni konektas: La gaso fluas el la unua en la duan ujon ĝis egaliĝo de la premoj, kaj la informo, kiu botelo komence havis pli altan premon, estas perdita. Neniam okazas (laŭ niaj spertoj), ke gaso en du konektitaj boteloj kolektiĝas en nur unu el ili.

Tiu malkresko de informo laŭ la tempo estas makroskopa fenomeno. En la kvantuma fiziko ne ekzistas io, kio klarigas la perdon de informo.

Skulptaĵo dediĉita al la entropio, ĉe la universitato de Monterejo (Meksiko), konsistas el traboj komplekse ligitaj al alta kolono; ĝi simbolas, ke tia strukturo estas facile detruebla, sed praktike neniam ekestas de si mem en izolita sistemo.

Teknika konservado de informo

La progresoj de la komputiltekniko ebligis konstantan kreskadon de la kapablo konservi informojn. En 1986 la teknika inform-kapacito tutmonda estis ĉirkaŭ 2,6 eksabitokoj (2,61018 B); tio estis por ĉiu homo 539 MB. Ĝis 2007 tiu kapacito kreskis al 295 eksabitokoj, pli ol 40 GB por ĉiu homo[1]. La nombroj estas pri optimume densigitaj datenoj. En 2007, 94 % de la memorkapacito estis cifereca.

En 2010 usonanoj alŝutis ĉiutage ĉ. 40–45 petabitokojn (1015 B) da fotoj al retejoj. Tiu taga kvanto proksimume egalas al la sumo de ĉiuj tekstoj, kiuj estis verkitaj en la historio de la homaro: 50 petabitokoj[2].

Ekonomia valoro de informo

Laŭ la proverbo "scio estas potenco" informo povas esti valora. Kiam, ekzemple, homo verkas libron kun utilaj informoj, aliaj pretas pagi por ricevi tiun informon. Same komercisto, kiu opinias, ke certaj informoj pri lia klientaro ŝparos al li monon pri reklamado, pretas pagi por tiaj informoj.

La teknika progreso igis la kopiadon de ciferecaj informoj ekstreme facila kaj malmultekosta. Tial iĝis malfacile protekti la "intelektan propraĵon" de homoj kontraŭ misuzo.

Alia problemo estas la "informa memregado" de homoj. La moderna tekniko igis la kolektadon, konservadon kaj interligadon de datenoj tre facila kaj malmultekosta. Tiel informoj pri individua homo, kiuj izolite signifas nenion, povas kunigite akiri signifon. Oni nomas tiun fenomenon "vitra homo", homo, kies internaj aferoj estas publike videblaj. Tiu fenomeno ekestis, ĉar la kostoj de la kolektado de tiaj informoj iĝis malpli grandaj ol ilia ebla valoro.

Genetika informo

La malkovro kaj malĉifrado de la genetika kodo pruvis, ke la informoj hereditaj dum la reproduktado de vivuloj estas koditaj en kemia substanco, ordinare DNA. Ĝi estas unudimensia, vico de alkalaj radikaloj (nukleotidoj), kiuj povas alpreni unu el kvar tipoj (nomataj A/C/G/T en DNA kaj A/C/G/U en RNA). Montriĝis, ke la teknika teorio de informo kaj kodado estas perfekte aplikebla al ĝi. Ĉiu nukleotido do kodas 2 bitojn, sed ĉar po tri nukleotido kodas unu el 20 aminoacidoj, la vera inform-enhavo estas malpli granda.

Tiu genetika kodo estas, kun malmultaj esceptoj, universala sur Tero; ĝi identas en ĉiuj specioj. Ĝi estas arbitra, do ne ekzistas iu ĥemia kialo, pro kiu ĝi devas esti tia kaj ne alia. Tial oni supozas, ke ĝi ekestis nur unufoje en la tera evolucio, kaj ke ĉiuj vivuloj heredis ĝin de tiu pra-organismo.

Ĉiu vivanta ĉelo enhavas "malkodilon" por la genetika kodo, do meĥanismon, kiu kapablas transformi genetikan informon al aminoacidoj kaj tiel al proteinoj. Inversa meĥanismo, kiu genetike kodas ekzistantan proteinon, neniam estis trovita. Tial la biologio supozas, ke organismoj ne povas heredigi informojn aŭ ecojn, kiujn ili akiris dum sia individua vivo.

La homa genaro povus, laŭ sia fizika grandeco, kodi ĉ. 750 MB[3]. Praktike, pro redundo, ĝi enhavas multe malpli.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverbo pri informado en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[4]:

Citaĵo
 Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos. 
— L. L. Zamenhof, Proverbaro

Referencoj

  1. Martin Hilbert, Priscilla Lopez . “The world’s technological capacity to store, communicate, and compute information”, Science 332 (6025), p. 60–65. Alirita 2012-12-30.. 
  2. Recognising the promise of mobile broadband A white paper from the UMTS Forum (angle) (julio 2012). Alirita 2012-12-30.
  3. Dennis Overbye (2007-06-26). Human DNA, the ultimate spot for secret messages (Are some there now?) (angle) (HTML). The New York Times. Alirita 2012-12-30.
  4. Proverboj (esperante). Lernu. Alirita 2012-12-30.

Eksteraj ligiloj

greke Semantic Conceptions of Information (semantikaj konceptoj de informo), en Stanford Encyclopedia of Philosophy angle greke Difino de "informacja" en pola vortaro pole