Inger Christensen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inger Christensen
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1935 (1935-01-16)
en Vejle
Morto 2-an de januaro 2009 (2009-01-02) (73-jaraĝa)
en Kopenhago
Tombo Garnison Cemetery vd
Lingvoj dana vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio vd
Partio Dania Komunista Partio vd
Familio
Edz(in)o Poul Borum vd
Profesio
Okupo poeto • romanisto • eseisto • verkisto de porinfana literaturo • verkistodramaturgo vd
Laborkampo poezioeseo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Inger CHRISTENSEN (la 16an de januaro 1935 - la 2an de januaro 2009) estis dana verkisto, poeto kaj redaktisto. Christensen estas konsiderita unu el la plej bonkonataj poetoj en Danio, kies verkado estas bazŝtono de moderna skandinava poezio [1]. Ŝi estas plej konata pro siaj sukcesaj verkoj "det" (en la angla "ĝi") kaj "Alphabet" (en la angla "Alphabet"), kaj gajnis plurajn internaciajn premiojn [2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Inger Christensen naskiĝis en Vejle, urbo en Jutlando, Danio. Ŝia patro estis tajloro kaj ŝia patrino laboris en fabriko por paki viandaj produktoj [1]. Post studado ĉe mezlernejo, Christensen estis akceptita al la Universitato de Kopenhago, kie ŝi studis medicinon, kemion kaj matematikon - temojn kiuj tre influis la manieron kiel ŝi verkis poste [3]. Pro financaj problemoj, ŝi devis retiriĝi de universitataj studoj, kaj komencis studi instruadon ĉe la Aarhus kolegio de eduko, kun specialiĝo en la germanan kaj matematikon [1]. En tiu tempo ŝi komencis publikigi poemojn sub la gvidado de Poul Borum ( 1934 - 1995 ) - dana poeto kaj kritikisto. En 1959 la du edziĝis, kaj divorcis 17 jarojn poste, en 1976 [3].

Post instruado ĉe la kolegio de arto en 1963-1964, Christensen dediĉis sin al verkado, kaj decidis iĝi verkisto. Ŝi publikigis siajn verkaĵojn "Lys" kaj "Græs", en kiuj ŝi esploris interalie kreivon kaj la strukturon de lingvo [3]. Plurajn jarojn poste, Christensen verkis ŝian sukcesan verkaĵon "det", en kiu ŝi levis sociajn kaj politikajn temojn, kaj esploris ekzistecajn demandojn [2]. En la malfruaj 1960-aj jaroj kaj fruaj 1970-aj jaroj, aldone al ŝia literatura kariero, ŝi komencis verki teatraĵojn kaj prezentaĵojn por danaj radioretoj, kiuj poste estis ankaŭ tradukitaj en la germanan [3]. En la 1970-aj jaroj, Christensen prenis paŭzon de kantverkado, kaj fokusiĝis pri verkado de eseoj, romanoj, kaj infanlibroj. Ŝi revenis al poezio en la 1980-aj jaroj per la sukcesa poemo 'Alfabet'.

Inger Christensen estas konata pro siaj poemoj bone aranĝitaj laŭ kompleksaj geometriaj formoj. En 1981, Christensen publikigis la kanton "Alfabet", en kiu ŝi rilatis al la fragileco de naturo dum la Malvarma milito. Ŝi konstruis la kanton laŭ la serio de Fibonacci (serio de nombroj, kiu iras jene:...1,1,2,3,5,8,13,21,34,55,89, kie ĉiu nombro estas la sumo de la du nombroj antaŭ ĝi en la serio). La strofoj de la poemo, kiuj estas aranĝitaj en alfabeta ordo, estas konstruitaj laŭ la serio; la unua strofo havas unu linion, la dua strofo havas du liniojn, la tria strofo havas tri liniojn, la kvara strofo havas kvin liniojn, ktp [1].

En 1991, Christensen publikigis la verkaĵon "Sommerfugledalen" (somera papilio) - kolekto de sonetoj traktantaj, interalie, pri morteco kaj transcendeco. La unikeco de la verkaĵo kuŝas en la konektebleco inter la sonetoj; La lasta linio de unu soneto ankaŭ estas la unua linio de la sekva soneto. La verkaĵo venas al fino en la lasta soneto, kie ĝia lasta linio estas la unua linio de la unua soneto [1]. La verkaĵo estis altagrade laŭdita, kaj estas konsiderita ŝia plej bona verkaĵo [3].

Post mallonga malsano, Inger Christensen mortis la 2-an de januaro 2009 [1].

Akcepto kaj premioj[redakti | redakti fonton]

En 1978, Christensen akceptis postenon ĉe la Reĝa Dana Akademio; en 1994 ŝi gajnis la Nordian Premion de la Sveda Akademio, kaj ankaŭ la Aŭstrian Premion pri Literaturo; en 1995 Christensen gajnis la Prix at the International Poetry Biennal [4]; En 2003 ŝi gajnis la Edvard Pedersens Biblioteksfonds Forfatterpris [5] kaj en 2006 ŝi gajnis la premion Siegfried Unseld [4]. Aldone al tio, la nomo de Christensen ofte estis menciita por nomumo por la Nobel-premio [1].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • 1962 : Lys: digte
  • 1963 : Græs: digte
  • 1964 : La Evighedsmaskinen
  • 1967 : Azorno
  • 1969 : det
  • 1972 : Intriganterne
  • 1976 : Det malede værelse (La Pentrita Ĉambro)
  • 1979 : Brev i aprilo
  • 1979 : Den historie der skal kälteres
  • 1981 : Alfabet
  • 1982 : Del af labyrinthen
  • 1982 : Den store unknute rejse
  • 1987 : En vinteraften i Ufa og andre spil
  • 1988 : Digte
  • 1989 : Lys og Græs
  • 1990 : Mikkel og hele menageriet
  • 1991 : Sommerfugledalen: Rekviemo) -
  • 1998 : Samlede digte
  • 2000 : Hemmelighedststillingen

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 MARGALIT FOX, Inger Christensen, scandinavia poetino, estas morta 73-jaraĝa, nytimes, la 12an de januaro 2009
  2. 2,0 2,1 Inger Christensen, telegraph, la ‏26an de januaro 2009
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Auf den Geschmack von Christensen kommen Gedichte, Gedichte, Erzählung – eine Sammelleseprobe Arkivigite je 2017-11-07 per la retarkivo Wayback Machine, berlinerliteraturkritik, la ‏2an de aprilo 2009 (arkivita)
  4. 4,0 4,1 Inger Christensen: Experimental poet who used mathematical structures in her work, http://www.independent.co.uk, ‏2.2.2009
  5. Biografio ĉe web.archive.org

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]